Industria socio kaj ĝia estonteco

Manifesto de Theodore John Kaczynski
Tradukita Esperanten el la angla de Pelaĝo

Ripozu en paco

22-an de majo 1942 - 10-an de junio 2023


Resumo kaj malantaŭo

La originala angla teksto, Industrial Society and Its Future, estis sendita al la ĵurnaloj The Washington Post kaj The New York Times sub la pseŭdonimo "FC" (Freedom Club), kaj eldonita je la 19-a de septembro de 1995.

Ĝia verkisto, Theodore John Kaczynski, ankaŭ konata kiel Unabomber antaŭ lia identigo kaj aresto, estis respondeca por la mortoj de tri homoj kaj la vundadoj de aliaj dudek-tri en Usono inter la jaroj 1978 kaj 1995, en kampanjo de sendi poŝtajn bombojn ĉefe al engaĝantoj en la teknologia progreso.

Matematika diplomiĝinto el la Universitato de Miĉigano kaj estinte profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio, li moviĝis al Montano en 1971, kie li vivis en la sovaĝejo laŭ primitiva vivmaniero en memkonstruita kabino. Spektinte la destruon ĉirkaŭ si, li decidis kontraŭbatali ĝin, tial la komenco de sia bombada kampanjo.

Li estis la celo de la plej longdaŭra kaj plej multekosta esploro de la FBI ĝis tiam. Ankaŭ dum tiam, li estis disvolvanta la ideojn, kiuj estis enmetota en ĉi tiu teksto. Submetinte la teksto, li promesis ĉesigi lian bombadan kampanjon se ĵurnalaj eldonejoj konsentas eldoni lian verkon. La eldono de tiu ĉi teksto estis instrumenta por la posta identigo kaj aresto de la verkisto en 1996.

Tiu ĉi teksto temas pri la problemoj kaŭzataj de la industria socio kaj teknologio, inkluzive de ĝia efiko sur homa psikologio kaj ĝia restrikto al persona libereco, kial konservi aŭ reformi la teknologian progreson ne estas la solvo, kaj la manieroj por frakasi la nunan socion.



Enkonduko

1. La Industria Revolucio kaj ĝiaj sekvoj estis katastrofo por la homa raso. Ili ege pliigis la vivdaŭron de tiuj el ni, kiuj loĝas en "progresintaj" landoj, sed ili malstabiligis la socion, igis la vivon neplenumebla, submetis homojn al maldignoj, kondukis al vasta psikologia sufero (en la Tria Mondo [malriĉaj kaj disvolviĝantaj landoj], ankaŭ fizika sufero), kaj trudis severan damaĝon al la natura mondo. La daŭranta disvolviĝo de la teknologio plimalbonigos la situacion. Ĝi certe submetos homojn al pli egaj maldignoj kaj trudos pli egan damaĝon al la natura mondo, ĝi verŝajne kondukos al pli ega socia perturbo kaj psikologia sufero, kaj ĝi eble kondukos al pliigita fizika sufero, eĉ en "progresintaj" landoj.

2. La industria-teknologia sistemo eble supervivos aŭ ĝi eble disfalos. Se ĝi supervivos, ĝi POVOS finfine atingi malaltan nivelon de fizika kaj psikologia sufero, sed nur transirinte longan kaj tre doloran periodon de ĝustiĝo, kaj nur je la kosto de konstante redukti homojn kaj multajn aliajn vivantojn en faritajn fabrikaĵojn kaj nurajn dentradojn en la socia maŝino. Plue, se la sistemo supervivos, la sekvoj estos neeviteblaj: Estas neniel reformi aŭ ŝanĝi la sistemon por preventi ĝin senigi homojn de digno kaj aŭtonomio.

3. Se la sistemo disfalos, la sekvoj ankoraŭ estos tre doloraj. Sed ju pli la sistemo grandiĝas, des pli katastrofaj estos la rezultoj de ĝia disfalo; do se ĝi disfalos, ĝi plej bone disfalu pli frue ol pli poste.

4. Ni tial proponas revolucion kontraŭ la industria sistemo. Tiu ĉi revolucio povas aŭ ne povas uzi perforton; ĝi povas esti subita aŭ ĝi povas esti relative laŭgrada procezo, daŭrante malmultaj jardekoj. Ni ne povas antaŭdiri ion ajn el tio. Sed ni ja skizas en tre ĝenerala maniero la agojn, kiujn tiuj, kiuj malamas la industrian sistemon, devus preni por pretigi la vojon por revolucio kontraŭ tia socio. Tio ĉi ne estu POLITIKA revolucio. Ĝia objekto estos forigi ne registarojn, sed la ekonomian kaj socian bazon de la nuna socio.

5. En ĉi tiu artikolo, ni donas atenton al nur iuj el la negativaj disvolvoj, kiuj kreskis el la industria-teknologia sistemo. Aliajn tiajn disvolvojn ni mencias nur mallonge, aŭ tute ignoras. Tio ĉi ne signifas, ke ni rigardas ĉi tiujn aliajn disvolvojn kiel negravajn. Pro praktikaj kialoj, ni devas limigi nian diskuton al temoj, kiuj nesufiĉe ricevis publikan atenton, aŭ al tiuj, pri kiuj ni havas novan ion por diri. Ekzemple, ĉar estas plene disvolviĝintaj ekologiaj kaj sovaĝejaj movadoj, ni verkis tre iomete pri la media degradado aŭ la detruo de sovaĝa naturo, kvankam ni konsideras ĉi tiujn ege gravaj.

La psikologio de la moderna maldekstremo

6. Preskaŭ ĉiuj konsentos, ke ni loĝas en profunde perturbata socio. Unu el la plej disvastiĝantaj aperiĝoj de la frenezeco de nia mondo estas la maldekstremo, do diskuto pri la psikologio de la maldekstremo povas servi kiel enkonduko al la diskuto pri la problemoj de la moderna socio ĝenerale.

7. Sed kio estas la maldekstremo? Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la maldekstremo povus praktike esti identigita kun la socialismo. Hodiaŭ la movado estas fragmentigita kaj ne estas klare, kiu ĝuste povas esti nomata maldekstremulo. Kiam ni priparolas maldekstremulojn en ĉi tiu artikolo, ni havas enmense ĉefe socialistojn, kolektivistojn, "politike ĝustajn" tiajn, feministojn, aktivistojn por gejaj kaj malkapablulaj rajtoj, aktivistojn por bestaj rajtoj, kaj tiajn. Sed ne ĉiuj, kiuj asocias sin al unu el ĉi tiuj movadoj, estas maldekstremuloj. Kion ni provas sugesti diskutante la maldekstremon ne estas tiom movado aŭ ideologio kiel psikologia speco, aŭ prefere kolekto de rilataj specoj. Tiel, kion ni volas diri per "maldekstremo" aperos pli klare dum nia diskuto pri maldekstrema psikologio. (Ankaŭ, rigardu paragrafojn 227-230.)

8. Tamen, nia konceptado de la maldekstremo restos multe malpli klara ol kion ni dezirus, sed ne ŝajnas esti ajna rimedo por ĉi tio. Ĉio, kion ni provas fari ĉi tie, estas indiki en kruda kaj proksimuma maniero la du psikologiajn tendencojn, kiujn ni kredas, estas la ĉefaj fortoj, kiuj pelas la modernan maldekstremon. Ni neniel asertas, ke ni diras la TUTAN veron pri maldekstrema psikologio. Ankaŭ, nia diskuto intencas apliki sin nur al la moderna maldekstremo. Ni lasas malfermitan la demandon pri la amplekso, ĝis kiu nia diskuto povus esti aplikata al maldekstremuloj de la 19-a kaj frue 20-a jarcentoj.

9. La du psikologiajn tendencojn, kiuj fundas la moderna maldekstremo, ni nomas "sentoj de malplivaloreco" kaj "supersociigo". Sentoj de malplivaloreco karakterizas la maldekstremon kiel tuton, dum supersociigo karakterizas nur certan porcion de la moderna maldekstremo, sed ĉi tiu porcio estas ege influema.

Sentoj de malplivaloreco

10. Per "sentoj de malplivaloreco", ni nomas ne nur malplivalorecajn sentojn laŭ strikta senco, sed tutan spektron de rilataj trajtoj; malalta memestimo, sentoj de senpotenceco, deprimemoj, malvenkismo, kulposento, memmalamo, ktp. Ni argumentas, ke modernaj maldekstremuloj emas havi iujn tiajn sentojn (eble plimalpli subpremataj), kaj ke ĉi tiuj sintenoj estas decidema en la determinado de la direkto de la moderna maldekstremo.

11. Kiam iu interpretas kiel malestimaj preskaŭ ĉiujn, kiuj oni diras pri li (aŭ pri grupoj, kun kiuj li identiĝas), ni konkludas, ke li havas malplivalorecajn sentojn aŭ malaltan memestimon. Tiu ĉi tendenco estas evidenta inter aktivistoj por malplimultaj rajtoj, ĉu aŭ ne ili apartenas al la malplimultaj grupoj, kies rajtojn ili defendas. Ili estas supersentemaj pri la vortoj uzataj por etikedi malplimultulojn, kaj pri ĉio, kio estas dirata rilate al malplimultuloj. En la angla, la terminoj "negro", "oriental", "handicapped" aŭ "chick" por afrikano, aziano, malkapablulo, aŭ virino originale ne havis malestiman signifon. "Broad" kaj "chick" ["ulino"] nur estis la inaj ekvivalentoj de "guy", "dude" aŭ "fellow" ["ulo"]. La negativaj signifoj estas ligitaj al ĉi tiuj terminoj de la aktivistoj mem. Kelkaj aktivistoj por bestaj rajtoj iris ĝis por malakcepti la vorton "pet" ["hejmbesto"], kaj insistas anstataŭi ĝin per "animal companion" ["besta kunulo"]. Maldekstremaj antropologoj iris al grandaj longecoj por eviti diri ajnon pri primitivaj homoj, kio povus esti interpretata kiel negativa. Ili volas anstataŭi la vorton "primitiva" per "nelegoscia". Ili ŝajnas preskaŭ paranojaj pri ĉio, kio supozus, ke ajnaj primitivaj kulturoj estas malplivaloraj ol la nia. (Ni ne volas impliki, ke primitivaj kulturoj ESTAS malplivaloraj ol la nia. Ni nur montras la supersentemon de maldekstremaj antropologoj.)

12. Tiuj, kiuj estas la plej sentemaj pri "politike malĝusta" terminologio, ne estas la ordinara nigrula geto-loĝanto, aziana enmigrinto, mistraktita virino aŭ malkapablulo, sed malplimulto el la aktivistoj, multe de kiuj eĉ ne apartenas al ajnaj "premataj" grupoj, sed venas el privilegiitaj tavoloj de la socio. Politika ĝusteco havas ĝian fortikejon inter universitataj profesoroj, kiuj havas sekuran dungitecon kun komfortaj salajroj, kaj la plimulto el kiuj estas aliseksemaj virblankuloj el meze kaj alte-meze klasaj familioj.

13. Multaj maldekstremuloj havas intensan identiĝon kun la problemoj de grupoj, kiuj havas imagon de esti malfortaj (virinoj), malvenkitaj (amerika-indianoj), repuŝaj (samseksemuloj), aŭ alie malplivaloraj. La maldekstremuloj mem sentas, ke ĉi tiuj grupoj estas malplivaloraj. Ili neniam konfesus al si, ke ili havas tiajn sintenojn, sed estas precize ĉar ili vidas tiujn grupojn kiel malplivalorajn, ke ili [la aktivistoj] identiĝas kun iliaj [la malplimultaj grupoj] problemoj. (Ni ne sugestas, ke virinoj, indianoj, ktp, ESTAS malplivaloraj; ni nur faras punkton pri maldekstrema psikologio.)

14. Feministoj senespere anksias por pruvi, ke virinoj estas tiel fortaj kaj tiel kapablaj kiel viroj. Klare ili estas ĝenataj de timo, ke virinoj eble NE estas tiel fortaj kaj tiel kapablaj kiel viroj.

15. Maldekstremuloj emas malami ĉion, kio havas imagon de esti fortaj, bonaj kaj sukcesaj. Ili malamas Usonon, ili malamas la Okcidentan civilizon, ili malamas virblankulojn, ili malamas raciecon. La kialoj, kiujn maldekstremuloj donas por malami la Okcidenton, ktp, klare ne korespondas kun siaj veraj motivoj. Ili DIRAS, ke ili malamas la Okcidenton, ĉar ĝi estas militema, imperiisma, seksisma, etnocentrisma, ktp, sed kie tiuj ĉi samaj kulpoj aperas en socialismaj landoj aŭ primitivaj kulturoj, la maldekstremulo trovas senkulpigojn por ili, aŭ plej bone li MALVOLONTE konfesas, ke tiuj ekzistas, dum li ENTUZIASME montras (kaj ofte ege troigas) ĉi tiujn kulpojn, kie ili aperas en la Okcidenta civilizo. Tiel estas klare, ke ĉi tiuj kulpoj ne estas la vera motivo de la maldekstremulo por malami Usonon kaj la Okcidenton. Li malamas Usonon kaj la Okcidenton, ĉar ili estas fortaj kaj sukcesaj.

16. Vortoj kiel "memfido", "memdependeco", "iniciativo", "entrepreno", "optimismo", ktp, apenaŭ rolas en la liberalisma kaj maldekstrema vortprovizo. La maldekstremulo estas kontraŭ-individuisma kaj por-kolektivisma. Li volas, ke la socio solvu ĉies problemojn por ili, kontentigu ĉies bezonojn por ili, zorgu ilin. Li ne estas tia persono, kiu havas internan senson de memfido pri sia kapablo por solvi siajn proprajn problemojn kaj kontentigi siajn proprajn bezonojn. La maldekstremulo estas antagonisma al la koncepto de konkurenco, ĉar, profunde, li sentas kiel malvenkanto.

17. Artaj formoj, kiuj allogas modernajn maldekstremajn intelektulojn emas temi pri malpureco, malvenko kaj malespero, aŭ alie prenas orgian tonon, forĵetante racian regon, kvazaŭ ne estus espero por atingi ion ajn per racia kalkulado, kaj ĉio, kio restis, estis por mergi sin en la sensacioj de la momento.

18. Modernaj maldekstremaj filozofoj emas forĵeti racion, sciencon, objektivan realecon, kaj insisti, ke ĉio estas kulture relativa. Veras, ke oni povas peti seriozajn demandojn pri la fundamento de scienca scio kaj kiel, se entute, la koncepto de objektiva realeco povas esti difinita. Sed estas evidente, ke modernaj maldekstremaj filozofoj ne estas simple malvarmkapaj logikistoj, sisteme analizantaj la fundamentojn de la scio. Ili estas profunde engaĝantaj emocie en ilia atako sur la vero kaj la realeco. Ili atakas tiujn konceptojn pro iliaj propraj psikologiaj bezonoj. Unue, ilia atako estas ellaso por malamikeco, kaj, ĝis la amplekso ke ĝi sukcesas, ĝi kontentigas la impulson por potenco. Pli grave, la maldekstremulo malamas la sciencon kaj la raciecon, ĉar ili klasifikas certajn kredojn kiel verajn (tio estas, sukcesaj, plivaloraj), kaj aliajn kredojn kiel falsajn (tio estas, malsukcesaj, malplivaloraj). La sentoj de la maldekstremulo pri malplivaloreco estas tiom profunda, ke li ne povas toleri ajnan klasifikadon de kelkaj aĵoj kiel sukcesaj aŭ plivaloraj, kaj aliaj aĵoj kiel malsukcesaj aŭ malplivaloraj. Tio ĉi ankaŭ fundas la forĵetado, de multaj maldekstremuloj, de la koncepto de mensa malsaneco kaj la utileco de IK-ekzamenoj. Maldekstremuloj estas antagonismaj al la genetika klarigo de homaj kapabloj aŭ kondutoj, ĉar tiaj klarigoj emas ŝajnigi homojn kiel plivalorajn aŭ malplivalorajn ol aliaj. Maldekstremuloj preferas doni al la socio la krediton aŭ kulpon por onia eblo aŭ la manko de ĝi. Tiel, se homo estas "malplivalora", ĝi ne estas lia kulpo, sed la kulpo de la socio, ĉar li ne estis dece kreskigita.

19. La maldekstremulo kutime ne estas tia homo, kies sentoj de malsuperoj igas lin fanfaronanto, egoisto, ĉikananto, mempromocianto, malkompata konkuranto. Tia ĉi homo ne tute perdis fidon en si. Li havas difekton en sia sento de potenco kaj memvaloro, sed li ankoraŭ povas koncepti sin kiel havanta la kapablo por esti forta, kaj lia klopodo por fortigi sin realigas sian malagrablan konduton.[1] Sed la maldekstremulo estas tro fora por tio. Liaj sentoj de malplivaloreco estas tiel enradikaj, ke li ne povas koncepti sin kiel esti individue forta kaj valora. Tial la kolektivismo de la maldekstremulo. Li povas senti sin forta nur kiel membro de granda organizo aŭ amasa movado, kun kiu li identiĝas.

20. Rimarku la masoĥistan tendencon de maldekstremaj taktikoj. Maldekstremaj protestas kuŝiĝante antaŭ veturiloj, ili intence provokas policon aŭ rasistojn, ke ili mistrakti ilin, ktp. Tiuj ĉi taktikoj povas ofte esti efikaj, sed multaj maldekstremuloj uzas ilin, ne kiel rimedon al celo, sed ĉar ili PREFERAS masoĥistajn taktikojn. Memmalamo estas maldekstrema trajto.

21. Maldekstremuloj povus aserti, ke ilia aktivismo estas motivata de kompato aŭ de moralaj principoj, kaj moralaj principoj ja rolas por la maldekstremulo de la supersociigita speco. Sed kompato kaj moralaj principoj ne povas esti la ĉefaj motivoj por maldekstrema aktivismo. Malamikeco estas tro elstara komponanto de maldekstrema konduto, ankaŭ la impulso por potenco. Krome, multe da maldekstrema konduto ne estas racie kalkulita por esti profito al la homoj, al kiuj la maldekstremuloj asertas klopodi helpi. Ekzemple, se oni kredas, ke jesa ago estas bona por nigruloj, ĉu faras sencon postuli jesan agon en malamikaj aŭ dogmaj manieroj? Evidente, estus pli igema preni diplomatan kaj pacigan aliron, kiu povus fari almenaŭ vortajn kaj simbolajn solvojn al blankuloj, kiuj pensas, ke jesa ago diskriminas kontraŭ ilin. Sed maldekstremaj aktivistoj ne prenas tian aliron, ĉar ĝi ne kontentigas iliajn emociajn bezonojn. Helpi nigrulojn ne estas ilia vera celo. Anstataŭ, rasaj problemoj servas kiel ekskuzo por ili esprimi iliajn proprajn malamikecojn kaj frustratan bezonon por potenco. Farante tio, ili efektive senhelpas nigrulojn, ĉar la malamikaj sentoj de la aktivistoj kontraŭ la blankula plimulto emas intensigi rasan malamecon.

22. Se nia socio tute ne havus sociajn problemojn, la maldekstremuloj devus INVENTI problemojn por provizi al si pretekston por plendi.

23. Ni emfazas, ke la antaŭa ne pretendas esti preciza priskribo pri ĉiuj, kiuj povus esti konsiderataj maldekstremuloj. Ĝi nur estas kruda montrado de la ĝeneralaj tendencoj de la maldekstremulo.

Supersociigo

24. Psikologiistoj uzas la terminon "sociigo" por nomi la procezon per kiu infanoj estas trejnataj por pensi kaj agi laŭ kion la socio postulas. Homo oni diras esti sufiĉe sociigita se li kredas je aŭ obeas la moralan kodon de sia socio, kaj bone taŭgas kiel funkcianta membro de tiu socio. Povas ŝajni sensence diri, ke multaj maldekstremuloj estas supersociigitaj, ĉar la maldekstremulo estas perceptata kiel ribelulo. Tamen, la argumento povas esti defendata. Multaj maldekstremuloj ne estas tiel ribelaj kiel ili ŝajnas.

25. La morala kodo de nia socio estas tiom postulema, ke neniu povas pensi, senti aŭ agi laŭ tute morala maniero. Ekzemple, ni ne devus malami iun ajn, sed preskaŭ ĉiuj malamas iun iam aŭ alian, ĉu li konfesus ĝin al si aŭ ne. Kelkaj homoj estas tre sociigitaj, ke la provo por pensi, senti aŭ agi morale trudas severan ŝarĝon sur ili. Por eviti kulposenton, ili devas daŭre trompi sin pri siaj propraj motivoj, kaj trovi moralajn klarigojn pri sentoj kaj agoj, kiuj reale ne havas moralan originon. Ni uzas la terminon "supersociigita" por priskribi tiajn homojn.[2]

26. La supersociigo povas konduki al malalta memestimo, senco de senpotenceco, malvenkismo, kulposento, ktp. Unu el la plej gravaj rimedoj per kiuj nia socio sociigas infanojn estas igante ilin hontaj pri konduto aŭ parolo, kiuj estas kontraŭaj al la atendo de la socio. Se ĉi tio estas superfarita, aŭ se infano aparte emas havi tiajn sintenojn, li finas hontiĝante pri SI. Plue, la pensoj kaj konduto de supersociigito estas pli limigataj per la atendo de la socio ol de la ete sociigita homo. La plimulto de la homo engaĝas en sufiĉan kvanton de fiaj agoj: ili mensogas, ili ŝtelas, ili malobservas trafikajn leĝojn, ili pigras dum la laboro, ili malamas iun, ili diras malestimajn aferojn, aŭ ili uzas iun trompon por iri antaŭ la aliulo. La supersociigito ne povas fari tiujn aferojn, aŭ se li faras tiujn, li generas en si sencon de honto kaj memmalamo. La supersociigito ne povas eĉ sperti, sen kulposento, pensojn kaj sentojn, kiuj kontraŭas la akceptitan moralecon; li ne povas pensi "malpurajn" pensojn. Kaj supersociigo ne nur estas pri moralaj aferoj; ni estas sociigitaj por konformiĝi al multaj normoj de konduto, ke ne apartenas sub la aro de la moraleco. Tiel la supersociigito estas tenata sub psikologia rimeno kaj pasigas sian vivon kurante sur reloj, kiujn la socio demetis por li. En multaj supersociigitoj, ĉi tiu rezultigas sencon de senpotenceco kaj de esti retenata, kiu povas esti severa ŝarĝo. Ni sugestas, ke supersociigo estas inter la pli seriozaj kruelaĵoj, kiuj homoj trudas al unu la alian.

27. Ni argumentas, ke tre grava kaj influema segmento de la moderna maldekstremo estas supersociigita, kaj ilia supersociigo ege gravas en la determinado de la direkto de la moderna maldekstremo. Maldekstremuloj de la supersociigita speco emas esti intelektuloj aŭ membroj de la alte-meza klaso. Rimarku, ke universitataj intelektuloj[3] konsistigas la plej ege sociigita segmento de nia socio, kaj ankaŭ la plej maldekstrema segmento.

28. La maldekstremulo de la supersociigita speco provas foriri el sia psikologia rimeno kaj aserti sian aŭtonomion ribelante. Sed kutime li ne sufiĉas forta por ribeli kontraŭ la plej bazajn valorojn de la socio. Ĝenerale, la celoj de la hodiaŭaj maldekstremuloj NE konfliktas kun la akceptata moraleco. Kontraŭe, la maldekstremo alprenas akceptatan moralan principon, adoptas ĝin kiel ilia mem, kaj poste akuzas la ĉeftendenca socio por malobservi tiun principon. Ekzemploj: rasa egaleco, seksa egaleco, helpante malriĉulojn, paco anstataŭ milito, ĝenerale senperforto, libereco de esprimo, afableco al bestoj. Pli fundamente, la devo de la individuo por servi la socion, kaj la devo de la socio por zorgi la individuon. Ĉio de tiuj estas enradikaj valoroj de nia socio (aŭ almenaŭ de ĝiaj meza kaj alta klasoj)[4] longtempe. Tiuj ĉi valoroj estas eksplicite aŭ implicite esprimita aŭ antaŭsupozita en la plejparto de la materialo prezentata al ni per la ĉeftendenca komunikilo kaj la edukada sistemo. Maldekstremuloj, aparte tiuj de la supersociigita speco, kutime ne ribelas kontraŭ tiuj principoj, sed pravigas ilian malamikecon al la socio, asertante (kun iu ero de vero), ke la socio ne ĉiam agas laŭ tiuj ĉi principoj.

29. Jen ilustraĵo de la maniero, en kiu la supersociigita maldekstremulo montras sian realan ligadon al la konvencia sinteno de nia socio, dum ŝajnigante esti ribelante kontraŭ ĝi. Multaj maldekstremuloj progresigas jesan agon, por movi nigrulojn en alte prestiĝajn postenojn, por plibonigi edukadon en nigrulaj lernejoj kaj pli da mono por tiaj lernejoj; la vivmanieron de la nigrula "malsupreklaso" ili rigardas kiel socian honton. Ili volas integri la nigrulon en la sistemon, igis lin entreprena ekzekutivo, advokato, sciencisto, ĝuste kiel alte-meze klasaj blankuloj. La maldekstremuloj respondos, ke la lasta afero, kiun ili volas, estas igi la nigrulon en kopion de la blankulo; anstataŭe, ili volas konservi afrika-usonan kulturon. Sed en kio tiu ĉi konservado de afrika-usona kulturo konsistas? Ĝi apenaŭ povas konsisti el io ajn pli ol manĝi nigrulan manĝaĵon, aŭskulti nigrulan muzikon, surhavi nigrulan vestaĵon, kaj iri al nigrula kirko aŭ moskeo. Alivorte, ĝi povas esprimi sin nur per malprofundaj aferoj. En ĉiuj ESENCAJ rilatoj, la plej maldekstremuloj de la supersociigita speco volas igi la nigrulon konformanta laŭ blankulaj, meze-klasaj idealoj. Ili volas, ke li studu teknikajn studobjektojn, iĝu ekzekutivo aŭ sciencisto, pasigu sian vivon supreniri la korporacian eskalon por pruvi ke nigruloj estas tiel bonaj kiel blankuloj. Ili volas igi nigrulajn patrojn "respondecaj", ili volas, ke nigrulaj bandoj esti senperfortaj, ktp. Sed tiuj estas ĝuste la valoroj de la industria-teknologia sistemo. La sistemo ne gravas pri kian muzikon viro aŭskultas, kian vestaĵon li surhavas aŭ kiun religio li kredas, tiel longe kiel li studas ĉe la lernejo, tenas respektindan laboron, supreniras la statusan eskalon, estas "respondeca" patro, estas senperfortema, ktp. Efektive, kiom ajn li eble neas ĝin, la supersociigita maldekstremulo volas integri la nigrulon en la sistemon, kaj volas, ke li adoptu ĝiajn valorojn.

30. Ni certe ne asertas, ke maldekstremuloj, eĉ de la supersociigita speco, NENIAM ribelas kontraŭ la fundamentaj valoroj de nia socio. Klare, ili kelkfoje faras. Kelkaj supersociigitaj maldekstremuloj iris ĝis kiel ribeli kontraŭ unu el la plej gravaj principoj de moderna socio engaĝante en fizika perforto. Laŭ ilia propra raporto, perforto estas formo de "liberiĝo". Alivorte, per perforto ili trarompas la mensajn retenadojn, kiujn estis trejnita en ilin. Ĉar ili estas supersociigitaj, ĉi tiuj retenadoj estis pli restriktaj por ili ol por aliaj; tial ilia bezono por forrompi de ili. Sed ili kutime pravigas ilian ribelon laŭ ĉeftendencaj valoroj. Se ili engaĝas en perforto, ili asertas, ke ili estas batalanta kontraŭ rasismo, aŭ tia.

31. Ni rimarkas, ke multaj kontraŭargumentoj povus esti starigita al nia antaŭa kruda skizeto pri maldekstrema psikologio. La reala situacio estas kompleksa, kaj io ajn kiel kompleta priskribo pri ĝi okupus plurajn volumojn eĉ se la necesa informaĵo estus havebla. Ni asertas, ke ni nur tre krude indikis la du plej gravajn tendencojn en la psikologio de la moderna maldekstremo.

32. La problemoj de la maldekstremulo estas indikativa al la problemoj de nia socio kiel tuto. Malalta memestimo, deprimemoj, kaj malvenkismo ne nur estas limigataj al la maldekstremo. Kvankam estas aparte rimarkebla en la maldekstremo, ili estas vastaj en nia socio. Kaj la hodiaŭa socio provas sociigi nin laŭ pli ega amplekso ol ajna antaŭa socio. Ni eĉ estas dirataj de la spertuloj kiel manĝi, kiel ekzerci, kiel amori, kiel kreskigi niajn infanojn, ktp.

La potenca procezo

33. Homoj havas bezonon (verŝajne bazata en biologio) por io, kion ni nomos la "potenca procezo". Tiu ĉi proksime rilatas al la bezono por potenco (kiu estas vaste rekonata) sed ne estas tute la sama afero. La potenca procezo havas kvar elementojn. La tri plej klare difinatajn el ĉi tiuj ni nomas celo, klopodo, kaj atingo de celo. (Ĉiuj bezonas havi celon, kies atingo postulas klopodon, kaj bezonas sukcesi en la atingado de almenaŭ iuj de siaj celoj.) La kvara elemento estas pli malfacile difinebla, kaj eble ne necesas por ĉiuj. Ni nomas ĝin aŭtonomio kaj ni priparolos ĝin poste (paragrafoj 42-44).

34. Konsideru la hipotezan kazon de viro, kiu povas havi ĉion, kion li volas nur dezirante ĝin. Tia viro havas potencon, sed li disvolvos seriozajn psikologiajn problemojn. Unue li ege amuziĝos, sed iom post iom li iĝos akute enua kaj demoralizata. Finfine li eble deprimiĝos. La historio montras, ke mallaboremaj aristokrataroj emas dekadenci. Tiu ĉi ne veras por batalantaj aristokrataroj, kiuj devas lukti por konservi sian potencon. Sed mallaboremaj, sekurigataj aristokrataroj, kiuj ne devas peni, kutime iĝas enuaj, ĝuamaj, kaj demoralizataj, eĉ malgraŭ havantaj potencon. Tiu ĉi montras, ke potenco ne sufiĉas. Oni devas havi celojn, al kiuj oni povas ekzerci sian potencon.

35. Ĉiuj havas celojn, se nenion alian, por akiri la fizikajn bezonojn de vivo: manĝaĵon, akvon, kaj ajnajn vestaĵojn aŭ ŝirmon, kiujn la klimato faras necesaj. Sed la mallaborema aristokrato akiras ĉi tiujn aĵojn senpene. Tial lia enuo kaj demoralizado.

36. Neatingo de gravaj celoj rezultigas la morton se la celoj estas fizikaj bezonoj, kaj en frustriĝo se la neatingo de la celoj kongruas kun supervivo. Konsekvenca malsukceso en la atingado de celoj tra la vivo rezultigas malvenkismon, malaltan memestimon, aŭ deprimon.

37. Tiel, por eviti seriozajn mensajn problemojn, homo bezonas havi celojn, kies atingo postulas klopodon, kaj li devas havi racian oftecon de sukcese en la atingo de siaj celoj.

Anstataŭaj agadoj

38. Sed ne ĉiuj mallaboremaj aristokratoj iĝas enuaj kaj demoralizataj. Ekzemple, la imperiestro Hirohito, anstataŭ sinki en dekadencan ĝuamon, dediĉis sin en marbiologio, fako en kiu li distingiĝis. Kiam homoj ne devas peni por kontentigi iliajn fizikajn bezonojn, ili ofte starigas artefaritajn celojn por si. En multaj kazoj, ili poste klopodas al tiuj celoj per la sama energio kaj emocia engaĝo kiel ili alie metus en la serĉon por fizikaj bezonoj. Tial, la aristokratoj de la Romia Imperio havis iliajn literaturajn pretendojn; multaj eŭropaj aristokratoj antaŭ malmultaj jarcentoj investis multege da tempo kaj energio en ĉasado, kvankam ili certe ne bezonis la viandon; aliaj aristokrataroj konkuris por statuso per abundegaj paradoj de riĉeco; kaj malmulte da aristokratoj, kiel Hirohito, turniĝis al la scienco.

39. Ni uzas la terminon "anstataŭa agado" por nomi agadon, kiu estas direktata al artefarita celo, kiu homoj starigas por si mem nur por havi iun golon por klopodi, aŭ ni diru, nur por la "plenumo", ke ili ricevas klopodante la celon. Jen faciluza regulo por la identigo de anstataŭaj agadoj. Konsiderante ulon, kiuj dediĉas multe da tempo kaj enegio en la atingo de celo X ['kso'], demandu al vi mem ĉi tiun: Se li devus dediĉi la plejparton de sia tempo kaj energio por kontentigi siajn fizikajn bezonojn, kaj se tiu klopodo devigas lin uzi liajn fizikajn kaj mensajn kapablojn en varia kaj interesa maniero, ĉu li sentus serioze senigata ĉar li ne atingis celon X? Se la respondo estas ne, onia klopodo por celo X estas anstataŭa agado. La studado de Hirohito en marbiologio klare konsistigis anstataŭan agadon, ĉar estas certe, ke se Hirohito devus pasigi sian tempon laborante en interesajn nesciencajn taskojn por atingi la bezonojn de vivo, li ne sentus senigata, ĉar li ne scius ĉion pri la anatomio aŭ la vivociklo de maraj bestoj. Aliflanke, la serĉo de seksumo kaj amo (ekzemple) ne estas anstataŭa agado, ĉar plej homoj, eĉ se ilia ekzisto estus alie kontenta, sentus senigata se ili pasigus iliajn vivojn sen iam havi interrilaton kun membro de la alia sekso. (Sed la serĉo de troa kvanto da seksumo, pli ol kion oni reale bezonas, povas esti anstataŭa agado.)

40. En la moderna industria socio, nur minimuma klopodo necesas por oni kontentigi siajn fizikajn bezonojn. Sufiĉas transiri trejnan programon por akiri iun etan teknikan lertecon, poste veni akurate al la laboro kaj fari la tre modestan klopodon necesan por teni laboron. La nuraj postuloj estas modesta kvanto da inteligenteco kaj, pleja, simpla OBEO. Se oni havas tiujn, la socio zorgas onin el la lulilo al la tombo. (Jes, estas malsupreklaso, kiu ne povas certiĝi pri la fizikaj bezonoj, sed ni priparolas la ĉeftendencan socion.) Tial ne surprizigas, ke la moderna socio estas plena de anstataŭaj agadoj. Tiuj ĉi inkludas sciencan laboron, atletan atingon, homhelpan laboron, artajn kaj literaturajn kreitaĵojn, la supreniradon la korporacian eskalon, la akiron de pluaj mono kaj materiaj havaĵoj ol kio sufiĉas por fizika kontenteco, kaj socia aktivismo, kiam ĝi adresas problemojn, kiuj ne persone gravas al la aktivisto, kiel en la kazo de blankulaj aktivistoj, kiuj protestas por la rajtoj de neblankulaj malplimultuloj. Tiuj ĉi ne ĉiam estas SOLAJ anstataŭaj agadoj, ĉar por multaj homoj, ili eble estas motivataj parte de impulso por prestiĝo, arta kreado por bezono por esprimi sentojn, militema socia aktivismo por malamikeco. Sed por plej homoj, kiuj alcelas ilin, ĉi tiuj agadoj estas plejparte anstataŭaj agadoj. Ekzemple, la plimulto de la sciencistoj verŝajne konsentos, ke la "plenumo", kiun ili ricevis el ilia laboro estas pli grava ol la mono kaj prestiĝo ili enspezas.

41. Por multaj, se ne plej homoj, anstataŭaj agadoj malpli kontentigas ol la atingo de realaj celoj (tio estas, celoj, kiujn homoj volus atingi, eĉ se ilia bezono por la potenca procezo jam estis plenumigita). Unu indiko de ĉi tio estas la fakto, ke, en multaj aŭ plej kazoj, homoj, kiuj profunde engaĝas en anstataŭaj agadoj, neniam kontentas, neniam ripozas. Tial, la monfaranto senĉese strebas atingi pli kaj pli riĉecon. La sciencisto tuj solvas unu problemon kaj pluiras la sekvan. La longdistanca kuristo pelas sin kuri ĉiam pli plue kaj pli rapide. Multaj homoj, kiuj alcelas anstataŭajn agadojn diros, ke ili ricevas multe pli da plenumo el ĉi tiuj agadoj ol ili ricevas el la kutima tasko de kontentigi iliajn fizikajn bezonojn, sed tio estas ĉar nia socio bagateligas la klopodon necesa por kontentigi oniajn fizikajn bezonojn. Pli grave, en nia socio oni ne kontentigas siajn fizikajn bezonojn AŬTONOME, sed funkciante kiel ero de grandega socia maŝino. Kontraŭe, oni ĝenerale havas grandan kvanton da aŭtonomio alcelante siajn anstataŭajn agadojn.

Aŭtonomio

42. Aŭtonomio, kiel parto de la potenca procezo, eble ne necesas por ĉiu individuo. Sed plej homoj bezonas plimalpli kvanton de aŭtonomio klopodante al siaj celoj. Iliaj klopodoj devas esti farataj laŭ sia propra iniciativo kaj devas esti sub sia propra direkto kaj rego. Tamen, plej homoj ne devas ekzerci ĉi tiun iniciativon, direkton, kaj regon kiel unuopan individuon. Estas kutime sufiĉe agi kiel membro de MALGRANDA grupo. Tiel se malmultaj homoj diskutas celon inter si mem kaj faras sukcesan kunan klopodon por atingi tiun golon, ilia bezono por la potenca procezo estos servita. Sed se ili laboras sub rigidaj ordonoj transdonita el supro, kiu lasas neniun spacon por aŭtonomaj decidoj kaj iniciativo, tiam ilia bezono por la potenca procezo ne estos servita. La sama veras, kiam decidoj estas faritaj laŭ kolektiva fojo se la grupo faranta la kolektivan decidon estas tiel granda ke la rolo de ĉiu individuo ne signifas.[5]

43. Veras, ke kelkaj homoj ŝajnas apenaŭ havi ajnan bezonon por aŭtonomio. Aŭ ilia impulso por potenco estas malforta aŭ ili kontentigas ĝin identiĝante kun iu potenca organizo, al kiu ili apartenas. Kaj poste estas la nepensantaj, animalaj tiaj, kiuj ŝajnas esti kontentaj kun nura fizika senco de potenco (la bona batala soldato, kiu ricevas sian sencon de potenco disvolvante sian batalan lertecon, ke li sufiĉe kontentas uzi ĝin en blinda obeo al siaj superuloj).

44. Sed por plej homoj, estas tra la potenca procezo — havante golon, farante AŬTONOMAN klopodon kaj atingante la celon — ke memfido kaj senco de potenco estas akirataj. Kiam oni ne havas sufiĉan oportunon por transiri la potencan procezon, la sekvoj estas (dependanta en la individuo kaj la maniero, en kiu la potenca procezo estas interrompata) enuo, demoralizado, malalta memestimo, malplivaloraj sentoj, malvenkismo, deprimo, anksio, kulposento, frustriĝo, malamikeco, edza aŭ infana mistrakto, nesatigebla ĝuamo, malnormala seksa konduto, dormaj perturboj, manĝaj perturboj, ktp.[6]

Fontoj de sociaj problemoj

45. Ĉio ajn de la antaŭaj simptomoj povas okazi en ajna socio, sed en la moderna industria socio, ili ĉeestas en grandega skalo. Ni ne estas la unuaj, kiuj menciis, ke la mondo hodiaŭ ŝajnas freneziĝi. Tia ĉi ne normalas por homaj socioj. Estas bona kialo por kredi, ke primitivaj homoj suferis malpli streson kaj frustriĝon, kaj estis pli kontenta kun sia vivmaniero ol modernaj homoj. Veras, ke ne ĉio en primitivaj socioj estis agrablaj kaj senzorgaj. Mistrakto kontraŭ virinoj estis ofta inter aborigenaj aŭstralianoj, transsekseco estis relative ofta inter iuj de la amerika-indianaj triboj. Sed vere ŝajnas, ĜENERALE PAROLANTE, ke la specoj de problemoj, kiujn ni listigis en la antaŭa paragrafo, estis tre malpli oftaj inter primitivaj homoj ol en moderna socio.

46. Ni atribuas la sociajn kaj mensajn problemojn de la moderna socio al la fakto, ke la socio devigas homojn vivi sub kondiĉoj, kiuj estas radikaj diferencaj ol sub kiujn la homa raso evoluis, kaj kondutas laŭ manieroj, kiuj konfliktas kontraŭ ŝablonoj de konduto, kiujn la homa raso disvolvigis dum vivante sub la fruaj kondiĉoj. Estas klare, el kion ni jam verkis, ke ni konsideras la mankon de la oportuno por ĝuste sperti la potencan procezon kiel la plej grava el la malnormalaj kondiĉoj, en kiujn la moderna socio trudas sur homoj. Sed ĝi ne estas la nura. Antaŭ ol pritrakti la perturbon de la potenca procezo kiel fonto de sociaj problemoj, ni diskutos iujn el la aliaj fontoj.

47. Inter la malnormalaj kondiĉoj estantaj en la moderna socio estas troa denso de la loĝantaro, izoleco de homoj de la naturo, troa rapideco de socia ŝanĝado kaj la disfalo de naturaj etaj komunumoj, kiel la etenda familio, la vilaĝo aŭ la tribo.

48. Estas vaste sciata, ke homamasiĝo plualtigas streson kaj agreson. La amplekso de homamasiĝo, kiu ekzistas hodiaŭ kaj la izoleco de homoj de la naturo estas sekvoj de la teknologia progreso. Ĉiuj antaŭindustriaj socioj estis plejparte kampara. La Industria Revolucio vaste plualtigi la grandecon de urboj kaj la proporcion de la loĝantaro, kiu loĝas en ilin, kaj moderna agrara teknologio igis ĝin ebla por la Tero subteni pli densa loĝantaro ol ĝi iam antaŭe povis. (Ankaŭ, la teknologio pliegas la efikon de homamasiĝo, ĉar ĝi trudas pli altajn perturbemajn potencoj en oniaj manoj. Ekzemple, variaj bruaj aparatoj: elektraj gazontondiloj, radioriceviloj, motocikloj, ktp. Se la uzo de ĉi tiuj aparatoj ne estas limigata, tiuj, kiuj volas pacon kaj silenton estas ĝenataj per la bruo. Se ilia uzo estas limigata, tiuj, kiuj uzas la aparatojn estas ĝenataj per la regularo. Sed se ĉi tiuj maŝinoj neniam estus inventita, ne estus konflikto kaj frustriĝo kreataj per ili.)

49. Por primitivaj homoj, la natura mondo (kiu kutime ŝanĝas nur malrapide) liberis stabila kadro, kaj tiel sencon de sekureco. En la moderna mondo, estas la homa socio, kiuj dominas sur la naturo ol la inversa, kaj moderna socio ŝanĝiĝas tre rapide pro la teknologia ŝanĝo. Tial, ne estas stabla kadro.

50. La konservativuloj estas stultuloj. Ili plendas pri la kadukiĝo de tradiciaj valoroj, sed ili entuziasme subtenas teknologian progreson kaj ekonomian kresko. Verŝajne, neniam okazas al ili, ke oni ne povas fari rapidajn, drastajn ŝanĝojn en la teknologio kaj la ekonomio de socio sen ankaŭ kaŭzi rapidaj ŝanĝoj en ĉiuj aliaj aspektoj de la socio, kaj tiaj rapidaj ŝanĝoj neevitebleble disfalas tradiciajn valorojn.

51. La disfalo de tradiciaj valoroj iagrade implicas la disfalon de la ligilo, kiuj kuntenas tradiciajn etajn sociajn grupojn. La disiĝo de etaj sociaj grupoj ankaŭ estas progresigita per la fakto, ke modernaj kondiĉoj ofte devigas aŭ tentas individuojn movi al novaj lokoj, apartiĝante ili mem el iliaj komunumoj. Preter tio, teknologia socio DEVAS plimalfortigi familiajn ligilojn kaj lokajn komunumojn se ĝi devas funkcii efike. En la moderna socio, onia lojaleco devas esti unua al la sistemo kaj nur dua al eta komunumo, ĉar se la interna lojaleco de etaj komunumoj estus pli forta ol la lojaleco al la sistemo, tiaj komunumoj alcelus siajn proprajn avantaĝojn al la kosto de la sistemo.

52. Supozu, ke publika oficialulo aŭ korporacia ekzekutivo enoficigas sian kuzon, sian amikon aŭ sian kunreligiulon anstataŭ enoficigi la plej kvalifikatan ulon al posteno. Li permesis personan lojalecon anstataŭi sian lojalecon al la sistemo, kaj tio estas "nepotismo" aŭ "diskriminacio", ambaŭ de tiuj estas teruraj pekoj en la moderna socio. Socioj, kiuj povus iĝi industriiĝi, kiuj faris malbonan laboron por subpremi personajn aŭ lokajn lojalecojn, kutime estas tre malefikaj. (Rigardu Latinamerikon) Tiel progresinta industria socio povas toleri nur tiujn etajn komunumojn, kiuj estas kastritaj, malsovaĝaj, kaj transformitaj en ilojn por la sistemo.[7]

53. Homasiĝo, rapida ŝanĝo kaj la disfalo de komunumoj estis vaste rekonataj kiel fontoj de sociaj problemoj. Sed ni ne kredas, ke ili estas sufiĉaj por klarigi la amplekson de la problemoj, kiuj estas vidataj hodiaŭ.

54. Malmultaj antaŭindustriaj urboj estis tre grandaj kaj homamasaj, sed malgraŭ tio, iliaj loĝantaroj ne ŝajnas suferi mensajn problemojn ĝis la sama amplekso kiel modernaj homoj. Hodiaŭ en Usono, ankoraŭ ekzistas nehomamasaj kamparaj regionoj, kaj ni trovas tie la samaj problemoj kiel urbaj regionoj, kvankam la problemoj emas esti malpli akutaj en la kamparaj regionoj. Tial, la homamasiĝo ne ŝajnas esti la decidema faktoro.

55. Sur la grandiĝanta rando de la Sovaĝa Okcidento [foraj okcidentaj ŝtatoj kaj teritorioj gajnitaj post la aĉeto de Luiziano kaj la Meksika-Usona Milito] en Usono dum la 19-a jarcento, la movebleco de la loĝantaro verŝajne disfalis etendajn familiojn kaj etajn sociajn grupojn ĝis almenaŭ la sama amplekso kiel ili estas disfalataj hodiaŭ. Fakte, multaj nukleaj familianoj loĝis volonte en tiom izoleco, ne havante najbaron ene de pluraj mejloj, ke ili ne apartenis al ajna komunumo, malgraŭ ili ne ŝajnas disvolvigi problemojn pro tio.

56. Plue, ŝanĝo en la Sovaĝa Okcidenta socio estis tre rapida kaj profunda. Viro povus esti naskita kaj kreskigita en trunka kabano, ekster la atingopovo de la leĝo kaj la ordo kaj manĝigita precipe per sovaĝa viando, kaj tiam li atingis maljunan aĝon, li povus havi ordinaran laboron kaj vivi en orda komunumo kun efika polico. Tio ĉi estis pli profunda ŝanĝo ol kiu kutime okazas en la vivo de moderna individuo, malgraŭ ne ŝajnas kaŭzi psikologiajn problemojn. Fakte, Usono dum la 19-a jarcento havis optimisman kaj memfidan tonon, tute male al la hodiaŭa socio.[8]

57. La diferenco, ni argumentas, estas, ke modernaj homoj havas la sencon (plejparte pravigataj), ke ŝanĝo estas TRUDATA al ili, dum la landlimisto dum la 19-a jarcento havis la sencon (ankaŭ plejparte pravigataj), ke li mem faris la ŝanĝon per sia propra volo. Tial, la pioniro setlis en kampo de sia propra elekto kaj igis ĝin bieno per sia propra klopodo. En tiuj tagoj, tuta graflando povus havi nur kelkajn cent loĝantojn, kaj estis pli izola kaj aŭtonoma ento ol moderna graflando. Tial, la pionira bienisto partoprenis kiel membro de relative malgranda grupo en la kreado de nova, orda komunumo. Oni povus demandi, ĉu la kreado de tiu ĉi komunumo estis plibonigo, sed al ajna rango ĝi kontentigis la bezonon de la pioniro al la potenca procezo.

58. Eblus doni aliajn ekzemplojn de socioj, en kiuj estis rapida ŝanĝo kaj/aŭ la manko de proksimaj komunumaj ligiloj sen la speco de grandega konduta aberacio, kion ni povas vidi en la hodiaŭa industria socio. Ni kontestas, ke la plej grava kaŭzo de sociaj kaj psikologiaj problemoj en la moderna socio estas la fakto, ke homoj havas nesufiĉajn oportunojn por transiri la potenca procezo en normala maniero. Ni ne celas diri, ke la moderna socio estas la nura, en kiu la potenca procezo estas perturbata. Verŝajne la plej multa, se ne ĉiuj, civiligataj socioj perturbis la potencan procezon ĝis plimalpli amplekso. Sed en la moderna industria socio, la problemo iĝis aparte akuta. La maldekstremo, almenaŭ en ĝia lastatempa (meze-al-malfrue 20-a jarcento) formo, estas parte simptomo de la senigo laŭ la potenca procezo.

Perturbo de la potenca procezo en la moderna socio

59. Ni apartigas homajn impulsojn en tri arojn: (1) tiuj impulsoj, kiuj povas esti kontentigitaj per minimuma klopodo; (2) tiuj, kiuj povas esti kontentigitaj, sed nur por la kosto de serioza klopodo; (3) tiuj, kiuj ne povas esti sufiĉe kontentigitaj, ne gravas kiom da klopodoj oni faras. La potenca procezo estas la procezo por kontentigi la impulsojn en la dua aro. Ju pli da impulsoj estas en la tria aro, des pli estas frustriĝo, kolero, finfine malvenkismo, deprimo, ktp.

60. En la moderna industria socio, naturaj homaj impulsoj emas esti puŝataj en la unuan kaj trian arojn, kaj la dua aro emas konsisti pli kaj pli de artefaritaj impulsoj.

61. En primitivaj socioj, fizikaj bezonoj ĝenerale falas en aron 2: Oni povas atingi ilin, sed nur por la kosto de serioza klopodo. Sed la moderna socio emas garantii la fizikajn bezonojn al ĉiuj[9] interŝanĝe por nur minimuma klopodo, tial la fizikaj bezonoj estas puŝataj en aron 1. (Povus esti malkonsento pri ĉu la klopodo devigata por teni laboron estas "minimuma"; sed kutime, en malalte kaj meze nivelaj laboroj, kio ajn klopodo devigata nur estas tio de OBEO. Vi sidas aŭ staras, kien oni ordonas al vi sidu aŭ staru, kaj faras tion, kion oni ordonas al vi faru laŭ la maniero, kiel oni ordonas al vi faru ĝin. Malofte oni devas peni sin serioze, kaj ĉiukaze, oni apenaŭ havas iun ajn aŭtonomion en la laboro, tiel ke la bezono por la potenca procezo ne sufiĉas kontentigita.)

62. Sociaj bezonoj, kiel seksumo, amo, kaj statuso, ofte restas en aro 2 en la moderna socio, depende de la situacio de la individuo.[10] Sed, krom homoj, kiuj havas aparte fortajn impulsojn por statuso, la klopodo devigata por plenumigi la sociajn impulsojn ne estas sufiĉa por sufiĉe kontentigi la bezono por la potenca procezo.

63. Do certaj artefaritaj bezonoj estas kreitaj, kiuj falas en aron 2, tial servas la bezono por la potenca procezo. Reklamaj kaj merkatikaj teknikoj estas disvolvigitaj, kiuj igas multajn homojn senti, ke ili bezonas aĵojn, pri kiuj iliaj geavoj neniam deziris aŭ eĉ imagis. Ĝi postulas seriozan klopodon perlabori sufiĉan monon por kontentigi ĉi tiujn artefaritajn bezonojn, tial ili falas en aron 2. (Sed rigardu paragrafojn 80-82.) La moderna homo devas kontentigi sian bezonon por la potenca procezo plejparte per la alcelo de artefaritaj bezonoj, kiuj estas kreitaj per la reklama kaj merkatika industrio[11], kaj per anstataŭaj agadoj.

64. Ŝajnas, ke por multaj homoj, eble la plejparto, ĉi tiuj artefaritaj formoj de la potenca procezo ne sufiĉas. Temo, kiu aperas ripete en la verkadoj de la sociaj kritikistoj de la dua duono de la 20-a jarcento, estas la senco de neceleco, kiu afliktas multajn homojn en la moderna socio. (Tiu ĉi neceleco ofte estas nomata alie kiel "anomia" aŭ "meze-klasa malpleneco".) Ni sugestas, ke la tielnomata "identeca krizo" aktuale estas serĉo por senco de celo, ofte por sindevigo al taŭga anstataŭa agado. Eblas, ke la ekzistadismo estas plejparte respondo al la neceleco de la moderna vivo.[12] Tre vasta en la moderna socio estas la serĉo por "plenumo". Sed ni pensas, ke por la plejparto de la homoj, agado, kies ĉefa celo estas plenumo (tio estas, anstataŭa agado) ne provizas tute kontentigan plenumon, Alivorte, ĝi ne tute kontentigas la bezonon por la potenca procezo. (Rigardu paragrafo 41.) Tiu bezono povas esti tute kontentigita nur per agadoj, kiuj havas iun eksteran celon, kiel fizikaj bezonoj, seksumo, amo, statuso, venĝo, ktp.

65. Plue, kie celoj estas persekutataj enspezante monon, suprenirante la statusan eskalon aŭ funkciante kiel parto de la sistemo alimaniere, plej homoj ne estas en la pozicio por persekuti iliajn celojn AŬTONOME. Plej laboristoj estas ies dungito kaj, kiel ni montris en paragrafo 61, devas pasigi siajn tagojn, farante tion, kion oni ordonas al ili laŭ la maniero, kiel oni ordonas al ili faru ĝin. Eĉ homoj, kiuj estas en la entrepreno por ili mem, havas nur limigatan aŭtonomion. Estas kronika plendo de propruloj de etaj komercoj kaj entreprenistoj, ke iliaj manoj estas ligata per troaj registaraj reguloj. Kelkaj de ĉi tiuj reguloj sendube ne necesas, sed plejparte registaraj reguloj estas esenca parto de nia ege kompleksa socio. Granda parto de etaj komercoj hodiaŭ funkcias kiel parto de la franĉiza sistemo. Estis raportita en The Wall Street Journal antaŭ malmultaj jaroj, ke multe da franĉizo-donantaj firmaoj devigas la kandidatiĝantojn por franĉizoj faru personalan ekzamenon, kiu estis desegnita por ekskludi tiujn, kiuj havas kreemon kaj iniciativon, ĉar tiaj homoj ne sufiĉas obeemaj por iri obeeme laŭ la franĉiza sistemo. Tiu ĉi ekskludas el etaj komercoj multe da homoj, kiuj plej bezonas aŭtonomion.

66. Hodiaŭ, homoj loĝas pli laŭ la virto de kion la sistemo faras POR ili aŭ AL ili, ol laŭ la virto de kion ili faras por ili mem. Kaj kion ili faras por ili mem estas farata pli kaj pli laŭ kanaloj enmetitaj per la sistemo. Oportunoj emas esti tiuj, kiujn la sistemo provizas, la oportunoj devas esti ekspluatataj laŭ la reguloj[13], kaj teknikoj preskribi per spertuloj devas esti sekvataj se povus esti ŝanco por sukceso.

67. Tial la potenca procezo estas perturbata en nia socio per manko de realaj celoj kaj manko de aŭtonomio en la persekuto de celoj. Sed ĝi ankaŭ estas perturbata pro tiuj homaj impulsoj, kiuj falas en aron 3: la impulsoj, kiuj oni ne povas sufiĉe kontentigi, ne grave kiom da klopodo oni faras. Unu el tiuj impulsoj estas la bezono por sekureco. Niaj vivoj dependas de decidoj, kiuj estas faritaj de aliaj homoj; ni ne havas regon sur tiuj decidoj kaj kutime ni ne eĉ konas la homojn, kiuj faras ilin. ("Ni loĝas en mondo, en kiu relative malmultaj homoj — eble 500 aŭ 1,000 — faras la gravajn decidojn" — Philip B. Heymann de Jurstudo Harvard, citita per Anthony Lewis, The New York Times, 21-an de aprilo de 1995.) Niaj vivoj dependas de ĉu sekurecaj standardoj ĉe nuklea centralo estas ĝuste konservataj aŭ kiom da pesticido povas esti en nia manĝaĵo aŭ kiom da poluo en nia aero; de kiel lertaj (aŭ nekompetentaj) estas niaj kuracistoj; ĉu ni perdos aŭ atingos laboron povus dependi de decidoj faritaj de registaraj ekonomiistoj aŭ korporaciaj ekzekutivoj, ktp. Plej individuoj ne estas en pozicio por sekurigi sin kontraŭ tiuj ĉi minacoj ĝis pli ol limigata amplekso. Tial la serĉo de la individuo por sekureco estas perturbata, kiu kaŭzas sencon de senpotenceco.

68. Oni povus oponi, ke la primitivulo estas fizike malpli sekura ol la modernulo, montrata per lia mallonga vivdaŭro; tial la modernulo suferas de malpli, ne pli, ol la kvanto de nesekureco, kio estas normalo por homoj. Sed psikologia sekureco ne proksime korespondas kun fizika sekureco. Kio igas nin SENTI sekuraj ne estas tiom objektiva sekureco kiel senco de memfido en nia kapablo por zorgi nin mem. La primitiva homo, minacata per feroca besto aŭ per malsato, povas batali memdefende aŭ veturi en serĉo por manĝaĵo. Li ne havas certecon en la sukceso de ĉi tiuj klopodoj, sed li neniel estas senhelpa kontraŭ la aĵoj, kiuj minacas lin. La moderna individuo aliflanke estas minacata per multaj aĵoj, kontaŭ kiuj li estas senhelpa; nukleaj akcidentoj, kancerigaĵoj en manĝaĵo, media poluado, milito, plualtigataj impostoj, la invadado de sia privateco per egaj korporacioj, tutlandaj sociaj aŭ ekonomiaj fenomenoj, kiuj povus perturbi sian vivmanieron.

69. Veras, ke la primitivulo estas senpotenca kontraŭ iuj el la aĵoj, kiuj minacas lin. Sed li povas akcepti la riskon de malsano stoike. Ĝi estas parto de la naturo de aferoj, ĝi estas nenies kulpo, krom se ĝi estas la kulpo de iu imaga senpersona demono. Sed minacoj al la modernulo emas esti HOMFARITAJ. Ili ne estas la rezultoj de ŝanco, sed estas TRUDATAJ sur lin per aliaj homoj, kies decidojn li, kiel individuo, ne povas influi. Sekve, li sentas frustrita, humiligita, kaj kolera.

70. Tial la primitivulo plejparte havas sian sekurecon en siaj propraj manoj (aŭ kiel individuo, aŭ membro de ETA grupo), dum la sekureco de la modernulo estas en la manoj de personoj aŭ organizoj, kiuj estas tro foraj aŭ tre grandaj por ke li povu persone influi ilin. Do la impulso de la modernulo por sekureco emas fali en arojn 1 kaj 3; en kelkaj areoj (manĝaĵo, ŝirmo, ktp), lia sekureco estas asekurata por la kosto de nur bagatela klopodo, dum en aliaj areoj li NE POVAS atingi sekurecon. (La antaŭa diskuto ege simpligas la realan situacion, sed ĝi vere indikas, en kruda kaj ĝenerala maniero, kiel la kondiĉo de la modernulo diferencas ol tio de la primitivulo.)

71. Homoj havas multajn mallongtempajn impulsojn, kiuj estas nepre perturbataj en la moderna vivo, tial falas en aron 3. Oni povus koleriĝi, sed la moderna socio ne povas permesi bataladon. En multaj situacioj, ĝi eĉ ne permesas parolajn agresojn. Kiam oni iras ie, oni povus hasti, aŭ oni povus esti en humoro por veturi malrapide, sed oni ĝenerale ne havas la elekton krom moviĝi kun la fluo de la trafiko kaj observi la trafikajn signojn. Oni volus labori laŭ diferenca maniero, sed kutime oni povas labori nur laŭ la reguloj starigitaj per sia dunganto. En ankaŭ multaj aliaj manieroj, la modernulo estas retenata per reto de reguloj (eksplicitaj aŭ implicitaj), kiuj frustras multojn de liaj impulsoj kaj tial perturbas la potenca procezo. La plejparto de ĉi tiuj reguloj ne povas esti forĵetotaj, ĉar ili necesasj por la funkciado de la industria socio.

72. La moderna socio estas, laŭ certaj respektoj, ekstreme permesema. En aferoj senrilataj al la funkciado de la sistemo, ni ĝenerale povas fari ion ajn, kion ni volas. Ni povas kredi je ajna religio, kion ni volas (tiel longe kiel ĝi ne kuraĝigas konduton, kiu estas danĝera por la sistemo). Ni povas amori iun ajn, kiun ni ŝatas (tiel longe kiel ni praktikas "sekuran seksumadon"). Ni povas fari ion ajn, kion ni volas, tiel longe kiel ili NE GRAVAS. Sed pri ĉiuj GRAVAJ aferoj, la sistemo emas, pli kaj pli, reguli nian konduton.

73. Konduto estas reguligata ne nur per eksplicitaj reguloj kaj ne nur per la registaro. Rego ofte estas ekzercata per nerekta trudo aŭ per psikologia premado aŭ manipulado, kaj per organizoj krom la registaro, aŭ per la sistemo kiel tuto. Plej grandaj organizoj uzas ian propagandon[14] por manipuli publikajn sintenojn aŭ konduton. Propagando ne nur estas limigata al reklamoj, kaj kelkfoje ĝi eĉ ne konscie intencas kiel propagando laŭ la homoj, kiuj kreas ĝin. Ekzemple, la enhavo de amuzaĵa programado estas potenca formo de propagando. Ekzemplo de nerekta trudo: Estas neniu leĝo, kiu diras, ke ni devas labori ĉiutage kaj obei la ordonojn de nia dunganto. Laŭleĝe, estas nenio, kio preventas nin de vivi en la sovaĝo kiel primitivaj homoj aŭ de iri en komercon por ni mem. Sed praktike, apenaŭ restas sovaĝa lando, kaj estas spaco por nur limigata nombro de propruloj de etaj komercoj. Tial, la plejparto de ni povas supervivi nur kiel dungito de alia.

74. Ni sugestas, ke la obsedo de la modernulo pri longviveco, kaj pri konservado de sia fizika vigleco kaj seksa allogeco en maljunan aĝon, estas simptomo de la neplenumo, kiu rezultas el la senigo laŭ la potenca procezo. La "mezaĝa" krizo ankaŭ estas simptomo. Ankaŭ estas la manko de intereso havi infanojn, kiu estas relative kutima en la moderna socio sed preskaŭ neaŭdita en primitivaj socioj.

75. En primitivaj socioj, vivo estas sinsekvo de etapoj. La bezonojn kaj celojn de unu etapo estinte plenumiga, ne estas aparta malemo pri ironte al la sekva etapo. Juna viro transiras la potencan procezon iĝante ĉasisto, ĉasi ne kiel sporto aŭ por plenumo, sed por akiri viandon, kiu necesas por manĝaĵo. (En junaj virinoj, la procezo estas pli kompleksa, kun plua emfazo en socia potenco, ni ne diskutos tion tie ĉi.) Tiun ĉi fazon jam sukcese transirita, la juna viro ne havas malemon por preni sur sin la respondeco de kreskigi familion. (Kontraŭe, iuj modernaj homoj senfine prokrastas havi infanojn, ĉar ili ĉiam estas tre okupita serĉi ian "plenumo". Ni sugestas, ke la plenumo ili bezonas estas sufiĉa sperto de la potenca procezo — kun realaj celoj anstataŭ la artefaritaj celoj de anstataŭaj agadoj.) Ree, kreskiginte sukcese liajn infanojn, transirinte la potencan procezon provizinte ilin kun la fizikaj bezonoj, la primitivulo sentas, ke lia laboro estas farita kaj li pretas por akcepti maljunecon (se li supervivos tiom longe) kaj la morton. Multaj modernaj homoj, aliflanke, estas ĝenataj per la perspektivo de fizika difektado kaj la morto, kiel montrata per la kvanto de klopodo ili elspezas provante konservi siajn fizikan kondiĉon, aspekton, kaj sanon. Ni argumentas, ke ĉi tiu estas pro la neplenumo, kiu estas rezultis el la fakto, ke ili neniam uzis iliajn fizikajn potencojn al ajna praktika uzo, neniam transiris la potenca procezo uzante iliajn korpojn en serioza maniero. Ne estas la primitivulo, kiu uzis sian korpon ĉiutage por praktikaj celoj, kiu timas la difektadon de aĝo, sed la modernulo, kiu neniam havis praktikan uzon de sia korpo krom marŝi el sia aŭto al sia domo. Estas la viro, kiu bezono por la potenca procezo jam estas kontentiga dum sia vivo, kiu estas plej bone preta por akcepti la finon de tiu vivo.

76. Respondante al la argumentoj de tiu ĉi sekcio, iu diros, "La socio devas trovi manieron por doni al la homoj la oportunon por transiri la potenca procezo." Por tiaj homoj, la valoro de la oportuno estas detruita per la vera fakto, ke la socio donas ĝin al ili. Kion ili bezonas estas trovi aŭ fari siajn proprajn oportunojn. Tiel longe kiel la sistemo DONAS al ili la oportunon, ĝi ankoraŭ havas ilin sub rimeno. Por atingi aŭtonomion, ili devas eliri de tiu rimeno.

Kiel kelkaj homoj adaptas

77. Ne ĉiuj en la industria-teknologia socio suferas de psikologiaj problemoj. Kelkaj homoj eĉ konfesas, ke ili estas sufiĉe kontentaj kun la socio kiel ĝi estas. Ni nun diskutos pri iuj el la kialoj, ke homoj diferencas tiom ege en sian respondon al la moderna socio.

78. Unue, sendube estas kunnaskitaj diferencoj en la forto de la impulso por potenco. Individuoj, kiuj havas malfortan impulson por potenco, povus apenaŭ havi ajnan bezonon por transiri la potencan procezon, aŭ almenaŭ havi apenaŭ ajnan bezonon por aŭtonomio en la potenca procezo. Tiuj ĉi estas la obeemaj specoj, kiuj povus esti feliĉaj kiel plantejaj sklavoj en la Malnova Sudo [sudorienta Usono dum la plejparto de la 19-a jarcento, antaŭ la Usona Enlanda Milito]. (Ni ne volas moki la plantejajn sklavojn de la Malnova Sudo. En ilia defendo, la plejparto de la sklavoj NE estis kontentaj pri servuto. Ni ja mokas la homojn, kiuj ESTAS kontentaj pri servuto.)

79. Kelkaj homoj povas havi iun esceptan impulson por klopodi por kio kontentigas sian bezonon por la potenca procezo. Ekzemple, tiuj, kiuj havas malkutime fortan impulson por socia statuso povas pasigi siajn tutajn vivojn suprenirante la statusan eskalon sen iam enuiĝi kun tiu ludo.

80. Homoj varias en sia influeblo al reklamaj kaj merkatikaj teknikoj. Kelkaj homoj estas tiom influeblaj, ke, eĉ se ili enspezas egan kvanton da mono, ili ne povas kontentigi sian konstantan avidon por la brilaj novaj ludiloj, kiujn la merkatika industrio pendas antaŭ iliaj okuloj. Tial ili ĉiam sentas tre premataj finance, eĉ se iliaj enspezoj estas altaj, kaj iliaj avidoj estas perturbataj.

81. Kelkaj homoj havas malaltan influeblon al reklamaj kaj merkatikaj teknikoj. Tiuj ĉi estas la homoj, kiuj ne interesiĝas pri mono. Materiala akirado ne servas ilian bezonon por la potenca procezo.

82. Homoj, kiuj havas mezan influeblon al reklamaj kaj merkatikaj teknikoj, kapablas enspezi sufiĉan monon por kontentigi sian avidon por havaĵoj kaj servoj, sed nur je la kosto de serioza klopodo (enmetante kromlaboron, prenante duan laboron, gajnante promociojn, ktp.). Tial materiala akirado servas ilian bezonon por la potenca procezo. Sed ĝi ne necese sekvas, ke ilia bezono estas tute plenumiga. Ili eble havas nesufiĉan aŭtonomion en la potenca procezo (ilia laboro povus konsisti el obeado de ordonoj) kaj iuj el iliaj impulsoj povus esti perturbataj (ekzemple, sekureco, agreso). (Ni kulpas de trosimpligo en paragrafoj 80-82, ĉar ni supozas, ke la deziro por materiala akirado estas tute kreitaĵo de la reklama kaj merkatika industrio. Kompreneble, ke ĝi ne estas tiel simpla.)[11]

83. Kelkaj homoj parte kontentigas sian bezonon por la potenca procezo identiĝante kun potenca organizo aŭ amasa movado. Individuo, al kiu mankas celoj aŭ potenco, aliĝas al movado aŭ organizo, adoptas ĝiajn celojn kiel siajn, kaj poste klopodas al tiuj celoj. Kiam iuj el la celoj estas atingitaj, la individuo, kvankam lia persona klopodo rolis nur nesignifan parton en la atingo de la celoj, sentas (tra sia identiĝo kun la movado aŭ organizo) kvazaŭ li jam transiris la potencan procezon. Tiu ĉi fenomeno estis ekspluatita per la faŝistoj, nazioj, kaj komunistoj. Nia socio ankaŭ uzas ĝin, sed malpli krude. Ekzemplo: Manuel Noriega estis iritanto al Usono (celo: punu Noriegan). Usono invadis Panamon (klopodo) kaj punis Noriegan (atingo de celo). Tiel Usono transiris la potencan procezon kaj multaj usonanoj, pro ilia identiĝo kun Usono, kune spertis la potenca procezo. Tial la vasta publika aprobo de la invadado de Panamo; ĝi donis al la popolo sencon de potenco.[15] Ni vidas la saman fenomenon en armeoj, korporacioj, politikaj partioj, homhelpaj organizoj, religiaj aŭ ideologiaj movadoj. Aparte, maldekstremaj movadoj emas alligi homojn, kiuj estas serĉantaj por kontentigi ilian bezonon por potenco. Sed por plej homoj, identiĝo kun granda organizo aŭ amasa movado ne tute kontentigas la bezonon por potenco.

84. Alia maniero, en kiu homoj kontentigas sian bezonon por la potenca procezo estas per anstataŭaj agadoj. Kiel ni klarigis en paragrafoj 38-40, anstataŭa agado estas agado, kiu estas direktata al artefarita celo, al kiu la individuo alcelas pro la "plenumo", kiun li ricevas klopodante la celon, ne pro li bezonas atingi la celon mem. Ekzemple, ne estas praktika motivo por kulturi grandegajn muskolojn, trafi etan pilkon en truon, aŭ akiri kompletan serion de poŝtmarkoj. Sed multaj homoj en nia socio dediĉas sin kun pasio por korpokulturado, golfo aŭ kolektado de poŝtmarkoj. Kelkaj homoj estas pli "alie direktata" ol aliaj, kaj tial ligas pli graveco al anstataŭa agado, simple ĉar la homoj ĉirkaŭ ili traktas ĝin kiel grava aŭ ĉar la socio diras al ili, ke ĝi gravas. Tial kelkaj homoj iĝas tre seriozaj pri esence bagatelaj agadoj tiel sporto, aŭ briĝo, aŭ ŝako, aŭ misteraj akademiaj aspiroj, dum aliaj, kiuj estas pli klare vidantaj, neniam vidas ĉi tiujn aĵojn kiel ajnajn ol la anstataŭaj agadoj, kiuj ili estas, kaj sekve neniam ligas sufiĉan gravecon al ili por kontentigi ilian bezonon por la potenca procezo tiumaniere. Ĝi nur restas montri, ke en multaj kazoj, la maniero, kiel oni perlaboras vivtenon, ankaŭ estas anstataŭa agado. Ne PURA anstataŭa agado, ĉar parto de la motivo por la agado estas gajni la fizikajn bezonojn kaj (por kelkaj homoj) socian statuson kaj la luksaĵojn, pri kiuj la reklamado igas ilin deziri. Sed multaj homoj metas en la laboron multe pli da klopodo ol kio necesas por gajni kiom ajn monon kaj statuson ili bezonas, kaj tiu ĉi ekstra klopodo konsistas el anstataŭaj agadoj. Tiu ĉi ekstra klopodo kune kun la emocia investo, kiu kuniras ĝin, estas unu el la plej potencaj fortoj agantaj al la daŭra disvolvo kaj la perfektiĝo de la sistemo, kun negativaj sekvoj por individua libereco (rigardu paragrafon 131). Aparte, por la plej kreemaj sciencistoj kaj inĝenieroj, laboro emas esti plejparte anstataŭa agado. Tiu ĉi punkto tiom gravas, ke ĝi meritas apartan diskuton, kiu ni donos post momento.

85. En ĉi tiu sekcio, ni klarigis pri kiel multaj homoj en la moderna socio kontentigas sian bezonon por la potenca procezo ĝis plia aŭ malplia amplekso. Sed ni pensas, ke por la plejparto de la homo, la bezono por la potenca procezo ne sufiĉas kontentigita. Unue, tiuj, kiuj havas nesatigeblan impulson por statuso, aŭ kiuj firme engaĝas en anstataŭa agado, aŭ kiuj sufiĉe forte identiĝas kun movado aŭ organizo por kontentigi sian bezonon por la potenca procezo tiamaniere, estas esceptaj personaloj, Aliaj ne sufiĉas kontentaj kun anstataŭaj agadoj aŭ identiĝante kun organizo (rigardu paragrafoj 41, 64). Due, tro da rego estas trudata de la sistemo per eksplicitaj reguloj aŭ per sociigado, kiuj rezultigas mankon de aŭtonomio kaj frustriĝon pro la neebleco por atingi certajn celojn kaj la bezono por restrikti tro da impulsoj.

86. Sed eĉ se plej homoj en la industria-teknika sistemo sufiĉe kontentus, ni (FC) ankoraŭ oponus tiun formon de socio, ĉar (inter aliaj kialoj) ni konsideras ĝin maldigna, ke oni plenumigas sian bezonon por la potenca procezo per anstataŭaj agadoj aŭ per identiĝo kun organizo, anstataŭ per la klopodo de realaj celoj.

La motivoj de sciencistoj

87. Scienco kaj teknologio provizas la plej gravajn ekzemplojn de anstataŭaj agadoj. Kelkaj sciencistoj asertas, ke ili estas motivataj de "scivolo" aŭ de deziro por "plibonigi la homaron". Sed facilas vidi, ke nenio el tiuj povas esti la ĉefa motivo de plej sciencistoj. Koncerne la "scivolo", tiu kompreno simple absurdas. Plej sciencistoj laboras en alte specialigataj problemoj, kiuj ne estas la objekto de ajna normala scivolo. Ekzemple, ĉu astronomo, matematikisto, aŭ entomologo scivolas pri la ecoj de izopropiltrimetilmetano? Kompreneble ne. Nur kemiisto scivolas pri tia aĵo, kaj li scivolas pri ĝi nur ĉar kemio estas sia anstataŭa agado. Ĉu la kemiisto scivolas pri la ĝusta klasifikado de nova specio de skarabo? Ne. Tiu demando interesas nur la entomologon, kaj li interesiĝas pri ĝin nur ĉar entomologio estas sia anstataŭa agado. Se la kemiisto kaj la entomologo devus serioze fari klopodon por akiri la fizikajn bezonojn laŭ interesa maniero, sed en iu nescienca alcelo, ili tute fajfus pri izopropiltrimetilmetano aŭ la klasifikado de skaraboj. Supozu, ke la manko de fonduso por postdiplomita edukado kaŭzus la kemiisto iĝi asekura makleristo anstataŭ kemiisto. Tiukaze, li estus tre interesataj pri asekuraj aferoj sed zorgus nenion pri izopropiltrimetilmetano. Ĉiukaze, ne normalas meti en la kontentigon de nura scivolo la kvanton de tempo kaj klopodo, kiun sciencisto metis en sian laboron. La "scivola" klarigo por la motivo de la sciencistoj ne staras.

88. La klarigo pri "la plibonigo de la homaro" ankaŭ ne pli bone staras. Kelka scienca laborado ne havas konjekteblan rilaton al la bonfarto de la homa raso — la plejparto de arkeologio aŭ kompara lingvistiko kiel ekzemploj. Iuj aliaj fakoj de scienco prezentas evidente danĝerajn eblojn. Sed sciencistoj en tiuj ĉi fakoj estas tiom entuziasmaj pri sia laboro kiel tiuj, kiuj disvolvas vakcinojn aŭ studas aeran poluadon. Konsideru la kazon de D-ro Edward Teller, kiu havis evidentan emocian engaĝon en la promocio de nukleaj centraloj. Ĉu tiu ĉi engaĝo staras el deziro por plibonigi la homaro? Se jes, do kial D-ro Teller ne emociigis pri aliaj "homhelpaj" kazoj? Se li estis tia homhelpanto, do kial li helpis disvolvi la H-bombon? Kiel kun multaj aliaj sciencaj atingoj, ĝi tre multe estas malfermata al la demando, ĉu nukleaj centraloj vere profitas la homaron? Ĉu la malmultekosta elektro superas la amasigon de ruboj kaj la risko de akcidentoj? Dr-o Teller vidis nur unu flankon de la demando. Klare, lia emocia engaĝo kun nuklea potenco kreskis ne el deziro por "plibonigi la homaro" sed el persona plenumigo, kiun li ricevis el sia laboro kaj vidante ĝin metata en praktika uzo.

89. La sama veras por sciencistoj ĝenerale. Krom eblaj maloftaj esceptoj, ilia motivo estas nek la scivolo nek la deziro por plibonigi la homaron, sed la bezono por transiri la potencan procezon: havi golon (scienca problemo por solvi), fari klopodon (esploro), kaj atingi la celon (solvo al la problemo). Scienco estas anstataŭa agado, ĉar sciencistoj laboras ĉefe por la plenumigo, kiun ili ricevis el la laboro mem.

90. Kompreneble, ke ĝi ne estas tiel simpla. Aliaj motivoj ja rolas por multaj sciencistoj. Mono kaj statuso kiel ekzemploj. Kelkaj sciencistoj povus esti personoj de la speco, kiu havas nesatigeblan impulson por statuso (rigardu paragrafon 79) kaj tiu ĉi povus provizi multon de la motivado por ilia laboro. Sendube, la plimulto el sciencistoj, kiel la plimulto el la ĝenerala loĝantaro, plimalpli estas influeblaj al reklamaj kaj merkatikaj teknikoj, kaj bezonas monon por kontentigi sian avidon por havaĵoj kaj servoj. Tial scienco ne estas PURA anstataŭa agado. Sed plejparte estas anstataŭa agado.

91. Ankaŭ, scienco kaj teknologio konsistigas potencan amasan movadon, kaj multaj sciencistoj kontentigas sian bezonon por potenco identiĝante kun tiu ĉi amasa movado (rigardu paragrafon 83).

92. Tiel la scienco marŝas blinde, senkonsidere al la reala bonfarto de la homa raso aŭ al ajna alia standardo, obeante nur al la psikologiaj bezonoj de la sciencistoj kaj de la registaraj oficialuloj kaj korporaciaj ekzekutivoj, kiuj provizas la financojn por la esploro.

La naturo de la libereco

93. Ni argumentos, ke la industria-teknologia socio ne povas esti reformata tiamaniere, ke preventu ĝin laŭgrade mallarĝigi la sferon de homa libereco. Sed, ĉar la "libereco" estas vorto, kiu povas esti multmaniere interpretata, ni devas unue klarigi, pri kia libereco ni estas koncernata.

94. Per "libereco", ni signifas la oportunon por transiri la potencan procezon, per realaj celoj kaj ne per la artefaritaj celoj de anstataŭaj agadoj, kaj sen enmiksiĝo, manipulado, aŭ supervido de iu ajn, aparte de ajnaj grandaj organizoj. Libereco signifas la regado (aŭ kiel individuo aŭ kiel membro de MALGRANDA grupo) de la vivaj-aŭ-mortaj aferoj de sia ekzisto; manĝaĵo, vestaĵo, ŝirmo kaj defendado kontraŭ ajnaj minacoj, kiuj povas esti en sia medio. Libereco signifas havanta potencon; ne la potenco por regi aliajn homojn, sed la potenco por regi la cirkonstancon de sia propra vivo. Oni ne havas liberecon, se iu alia (precipe granda organizo) havas potencon supre oni, sen grave kiel bonvole, tolereme, kaj permeseme tiu potenco povus esti ekzercata. Gravas, ke oni ne intermiksas la liberecon kun nura permesemo (rigardu paragrafon 72).

95. Oni diras, ke ni loĝas en libera socio, ĉar ni havas certan kvanton de konstitucie garantiataj rajtoj. Sed ĉi tiuj ne gravas kiel ili ŝajnas. La amplekso de persona libereco, kiu ekzistas en socio estas determinata pli de la ekonomia kaj teknologia strukturo de la socio ol de ĝiaj leĝoj aŭ ĝia formo de registaro.[16] La plimulto de la amerika-indianaj nacioj en Nov-Anglio [nordorienta Usono] estis monarkioj, kaj multo de la urboj de la Itala Renesanco estis regataj de diktatoroj. Sed legante pri tiuj ĉi socioj, oni havas la impreson, ke ili permesis multe pli da persona libereco ol nia socio. En parte, ĉi tiu estis, ĉar mankis la efikaj mekanismoj por devigi la volon de la reganto: Estis nek modernaj, organizataj policoj, nek rapidaj longdistancaj komunikiloj, nek gvatkameraoj, nek dosieroj de informaĵo pri la vivo de ordinaraj civitanoj. Tial estis relative facila eviti regadon.

96. Kiel por nia konstituciaj rajtoj, konsideru kiel ekzemplo tion de la libereco de la gazetaro. Ni certe ne celas kritiki tiun rajton; ĝi estas tre grava ilo por limigi la koncentradon de politika potenco kaj por teni tiujn, kiuj havas politikan potencon, en linio per publike eksponi ajna miskonduto en ilia parto. Sed la libereco de la gazetaro apenaŭ havas uzon al la ordinara civitano kiel individuo. La amasa komunikilo estas plejparte sub la rego de grandaj organizoj, kiuj estas integrataj en la sistemon. Iu ajn, kiu havas iomete da mono povas havi ion eldonitan, aŭ povas disdoni ĝin en la Interreto aŭ tiamaniere, sed kion li havas por diri estos dronigata per la vasta volumeno de materialo disdonata per la komunikilo, tial ĝi ne havos praktikan efikon. Por fari efikon al la socio per vortoj estas tial preskaŭ neeble por plej individuoj kaj etaj grupoj. Konsideru nin (FC) kiel ekzemplo. Se ni neniam faris ion ajn perfortan kaj sendis la estantan verkon al eldonejo, ĝi verŝajne ne estus akceptita. Se ĝi estis akceptita kaj eldonita, ĝi verŝajne ne altirus multajn legantojn, ĉar estas pli amuze spekti la amuzaĵon, kiu estas disdonata de la komunikilo, ol legi sobran eseon. Eĉ se ĉi tiu verko havus multajn legantojn, la plejparto de tiu ĉi legantoj baldaŭ estus forgesinta pri kion ili legis, dum iliaj mensoj estus dronigataj per la amaso de materialo, kiun la komunikilo elmontras al ili. Por transigi nian mesaĝon antaŭ la publiko kun iom da ŝanco por fari daŭrantan efikon, ni devis mortigi homojn.

97. Konstituciaj rajtoj estas utilaj ĝis punkto, sed ili ne servas garantii multe pli ol kio povas esti nomata kiel la burĝa konceptado de libereco. Laŭ la burĝa konceptado, "libera" homo esence estas elemento de socia maŝino kaj havas nur certa aro de preskribitaj kaj limigitaj liberoj; liberoj kiuj estas desegnitaj por servi la bezonojn de la socia maŝino pli ol tiuj de la individuo. Tial, la "libera" homo de la burĝo havas ekonomian liberecon, ĉar tiu progresigas kreskon kaj progreson; li havas liberecon de la gazetaro, ĉar publika kritiko limigas miskonduton de politikaj estroj; li havas rajton por justa juĝado, ĉar malliberigo laŭ la kaprico de la potenculoj estus malbona por la sistemo. Tiu ĉi klare estis la sinteno de Simón Bolívar. Laŭ li, homoj meritas liberecon nur se ili uzus ĝin por progresigi progreson (progreso kiel konceptita per la burĝo). Aliaj burĝaj pensantoj prenis similajn vidojn de libereco kiel nuraj rimedoj al kolektivaj finoj. Chester C. Tan, "Chinese Political Thought in the Twentieth Century", paĝo 202, klarigas la filozofon de la Kuomintanga estro Hu Han-min: "Individuo ricevas rajtojn, ĉar li estas membro de la socio kaj sia komunuma vivo postulas tiajn rajtojn. Per komunumo Hu signifis la tutan socion de la nacio." Kaj en paĝo 259 Tan deklaras, ke laŭ Carsum Ĉang (Ĉang Ĉun-mai, estro de la Ŝtata Socialista Partio en Ĉinio) libereco devas esti uzata en la intereso de la ŝtato kaj la popolo kiel tuto. Sed kian liberecon oni havas se oni povas uzi ĝin nur kiel aliulo priskribas? Nia konceptado de libereco ne estas de Bolívar, Hu, Ĉang aŭ aliaj burĝaj teoriistoj. La problemo kun tiaj teoriistoj estas, ke ili faras la disvolvon kaj aplikon de sociaj teorioj ilia anstataŭa agado. Sekve, la teorioj estas desegnitaj por servi la bezonojn de la teoriistoj pli ol la bezonoj de ajnaj homoj, kiuj havas la malŝancon de loĝi en socio, kiu tiuj ĉi teorioj estas trudataj.

98. Unu plua punkto estu farata en ĉi tiu sekcio: Oni ne supozu, ke homo havas sufiĉan liberecon nur ĉar li DIRAS, ke li havas sufiĉe. Libereco estas limigata parte de psikologiaj regoj, de kiuj la homoj estas senkonsciaj, kaj plue la ideoj de multaj homoj pri tio, kio konsistigas la liberecon, estas regataj pli de socia kutimo aŭ de iliaj veraj bezonoj. Ekzemple, verŝajnas, ke multaj maldekstremuloj de la supersociigita speco dirus, ke plej homoj, inkluzive al ili mem, estas sociigita tro malpli ol tro pli, sed la supersociigita maldekstremulo pagas pezan psikologian prezon por lia alta nivelo de sociigado.

Kelkaj principoj de la historio

99. Pensu pri historio kiel la sumo de du konsistigaĵoj: sporada konsistigaĵo, kiu konsistas de neantaŭdireblaj eventoj, kiuj sekvas neniun percepteblan regulecon, kaj regula konsistigaĵo, kiu konsistas de longdaŭraj historiaj tendencoj. Tie ĉi ni koncernas pri la longdaŭraj tendencoj.

100. UNUA PRINCIPO. Se MALGRANDA ŝanĝo estas farita, kiu influas longdaŭran historian tendencon, la efiko de tiu ŝanĝo preskaŭ ĉiam estos efemera — la tendenco baldaŭ reiros al ĝia originala stato. (Ekzemple: Reforma movado desegnita por purigi politikan koruptecon en socio malofte havas pli ol mallongdaŭra efiko; baldaŭe la reformantoj malstreĉiĝas kaj la korupteco laŭgrade revenas. La nivelo de politika korupteco en difinita socio emas resti konstanta, aŭ ŝanĝiĝas nur malrapide laŭ la evoluo de la socio. Normale, politika purigo estos konstanta nur se akompanata per disvastigata sociaj ŝanĝoj; MALGRANDA ŝanĝo en la socio ne sufiĉas.) Se malgranda ŝanĝo en longdaŭra historia tendenco ŝajnas esti konstanta; ĝi estas nur ĉar la ŝanĝo agas en la direkto en kiu la tendenco jam moviĝas, tiel ke la tendenco ne estas ŝanĝita sed nur puŝita unu paŝo antaŭen.

101. La unua principo preskaŭ estas taŭtologio. Se tendenco ne estus stabila laŭ etaj ŝanĝoj, ĝi vagus hazarde anstataŭ sekvi difinan direkton; alivorte ĝi tute ne estus longdaŭra tendenco.

102. DUA PRINCIPO. Se ŝanĝo estas farita, kiu sufiĉas granda por ŝanĝi konstante longdaŭran historian tendencon, ĝi ŝanĝos la socion kiel tuton. Alivorte, socio estas sistemo, en kiu ĉiuj partoj estas interrilataj, kaj vi ne povas konstante ŝanĝi ajnan gravan parton sen ankaŭ ŝanĝi ĉiuj aliaj partoj.

103. TRIA PRINCIPO. Se ŝanĝo estas farita, kiu sufiĉas granda por ŝanĝi konstante longdaŭran tendencon, la sekvoj de la socio kiel tuto ne povas esti anticipe antaŭdirita. (Krom se pluraj aliaj socioj transiris la saman ŝanĝon kaj ĉiuj spertis la samajn sekvojn, tiukaze oni povas antaŭdiri laŭ empiriaj kialoj, ke alia socio, kiu transiras la saman ŝanĝon kial estos sperti similajn sekvojn.)

104. KVARA PRINCIPO. Nova speco de socio ne povas esti desegnata papere. Tio estas, ke vi ne povas anticipe plani novan formon de socio, kaj poste starigi ĝin kaj atendi, ke ĝi funkcios kiel ĝi estis desegnita por fari.

105. La tria kaj kvara principoj rezultas el la komplekseco de homaj socioj. Ŝanĝo en homa konduto influos la medion kaj inverse, kaj la ŝanĝoj en la ekonomio kaj la medio influos homan konduton laŭ kompleksaj, neantaŭdireblaj manieroj, ktp. La reto de kaŭzoj kaj efikoj estas tro kompleksa por esti malimplikita kaj komprenita.

106. KVINA PRINCIPO. Homoj ne konscie kaj racie elektas la formon de sia socio. Socioj disvolvas trans la procezo de socia evoluo, kiu ne estas sub racia homa rego.

107. La kvina principo estas sekvo de la aliaj kvar.

108. Por ilustri: Laŭ la unua principo, ĝenerale parolante provo en socia reformo aŭ agas en la direkto en kiu la socio ĉiukaze disvolvas (tiel ke ĝi nur akcelas ŝanĝon, kiu ĉiukaze okazos) aŭ alie ĝi havas nur efemeran efikon, do la socio baldaŭ revenos al sia malnova kutimo. Por fari longdaŭran ŝanĝon en la direkto de la disvolvo de ajna grava aspekto de socio, reformo ne sufiĉas kaj revolucio estas postulata. (Revolucio ne nepre implikas armatan ribelon aŭ la forĵeto de registaro.) Laŭ la dua principo, la revolucio neniam ŝanĝas nur unu aspekton de la socio, ĝi ŝanĝas la tutan socion; kaj laŭ la tria principo, ŝanĝoj okazas, kiuj neniam estis atendataj aŭ dezirataj per la revoluciuloj. Laŭ la kvara principo, kiam la revoluciuloj aŭ utopiuloj starigas novan specon de socio, ĝi neniam funkcias kiel planita.

109. La Usona Revolucio ne provizas kontraŭekzemplon. La Usona "Revolucio" ne estis revolucio laŭ nia difino de la vorto, sed milito de sendependeco sekvita de sufiĉe vasta politika reformo. La patroj-fondintoj nek ŝanĝis la direkton de la disvolvo de usona socio, nek ili aspiris fari tion. Ili nur liberis la disvolvo de usona socio de la malrapidiga efiko de brita rego. Ilia politika reformo ne ŝanĝis iun ajnan bazan tendencon, sed nur puŝis usonan politikan kulturon trans ĝia natura direkto de disvolvo. Brita socio, de kiu usona socio estis branĉo, estis delonge moviĝanta en la direkto de reprezenta demokratio. Kaj antaŭ la Milito de Sendependeco, la usonanoj jam estis praktikanta signifan gradon de reprezenta demokratio en la koloniaj asembleoj. La politika sistemo establita per la Konstitucio estis bazata en la brita sistemo kaj en la koloniaj asembleoj. Kun grandaj ĝustigoj, por esti certa — sendube la patroj-fondintoj faris tre gravan paŝon. Sed ĝi estis paŝo tra la vojo, kiu la anglaparolanta mondo jam estis veturanta. La pruvo estas, ke Britio kaj ĉiuj de siaj kolonioj, kiuj estis loĝataj ĉefe de homoj de brita deveno finis kun sistemoj de reprezenta demokratio esence similaj al tio de Usono. Se la patroj-fondintoj perdis sian nervon kaj rifuzis subskribi la Deklaro de Sendependeco, nia maniero de vivo hodiaŭ ne sufiĉus diferenca. Ni povus havi iom pli proksima ligilo al Britio, kaj povus havi Parlamenton kaj Ĉefministron anstataŭ Kongreson kaj Prezidanton. Neniu granda ŝanĝo. Tial, la Usona Revolucio provizas ne kontraŭekzemplon al niaj principoj, sed bona ilustraĵo de ili.

110. Ankoraŭ, oni devas uzi komunan prudenton kiam apliki la principojn. Ili estas esprimitaj per neprecizaj terminoj, kiuj permesas spacon por interpreto, kaj esceptoj al ili povas esti trovataj. Do ni prezentas iliajn principojn ne kiel nemalobserveblaj leĝoj sed kiel faciluzaj reguloj, aŭ gvidoj al pensado, kiuj povas provizi partan antidoton kontraŭ naivaj ideoj pri la estonteco de la socio. La principoj devas esti portata konstante enmense, kaj ĉu oni atingas konkludon, kiu konfliktas kontraŭ ili, oni devas zorgeme reesplori sian penson kaj konservi la konkludon nur se oni havas bonajn, solidajn kialojn por fari tion.

Industria-teknologia socio ne povas esti reformata

111. La antaŭaj principoj helpas montri kiel senespere malfacile estus reformi la industrian sistemon tiamaniere kiel por malebligi ĝin laŭgrade limigi nian gradon de libereco. Estas sekva tendenco, revenante almenaŭ al la Industria Revolucio por la teknologio plifortigi la sistemon je la alta kosto en individua libereco kaj loka aŭtonomio. Tial ajnaj ŝanĝoj desegnita por protekti la liberecon kontraŭ la teknologio estus kontraŭaj al la fundamenta tendenco en la disvolvo de nia socio. Sekve, tia ŝanĝo aŭ estus efemera — baldaŭe dronigata per la tajdo de la historio — aŭ, se sufiĉe granda por esti konstanta, ŝanĝus la naturon de nia tuta socio. Tiu ĉi estas laŭ la unua kaj dua principoj. Plue, ĉar la socio ŝanĝiĝus tiel ke ne povus esti anticipe antaŭdirata (tria principo), estus ega risko. Ŝanĝoj, kiuj sufiĉas grandaj por fari longdaŭran diferencon favore al la libereco ne estus iniciataj, ĉar ĝi estus komprenita, ke ili ege perturbus la sistemon. Do, ajnaj provoj por reformi estus tro timemaj por esti efikaj. Eĉ se la ŝanĝoj, kiuj sufiĉus grandegaj por fari longdaŭrajn diferencojn, estus iniciataj, ili estus retiritaj kiam iliaj perturbantaj efikoj iĝis evidentaj. Tial, konstantaj ŝanĝoj favore al la libereco povus esti farataj nur per personoj, kiuj estas pretaj por akcepti radikajn, danĝerajn kaj neantaŭdireblajn ŝanĝojn de la tuta sistemo. Alivorte, per revoluciuloj, ne reformantoj.

112. Homoj, kiuj anksias savi la liberecon sen oferi la supozatajn avantaĝojn de la teknologio, sugestos naivajn skemojn por nova formo de socio, kiu repacigas la liberecon kun la teknologio. Aparte de la fakto, ke homoj, kiu faras tian sugestojn, apenaŭ proponas ajnajn praktikajn rimedojn, per kiu la nova formo de la socio povus esti starigita en la unua loko, ĝi sekvas de la kvara principo, ke eĉ se la nova formo de socio povus esti iam establita, ĝi aŭ disfalus aŭ donus rezultojn tre diferencaj ol tiuj, kiuj estas atendataj.

113. Do eĉ laŭ tre ĝeneralaj kialoj, ĝi estas tre neprobable, ke iu maniero por ŝanĝi la socion povus esti trovata, kiu repacigus la liberecon kun la moderna teknologio. En la ventontaj malmultaj sekcioj, ni donos pli precizajn kialojn por konkludi, ke la libereco kaj teknologia progreso estas malkompataj.

Restriktado de la libereco estas neevitebla en la industria socio

114. Kiel klarigita en paragrafoj 65-67, 70-73, la modernulo estas retenata per reto de reguloj, kaj lia fatalo dependas al la agoj de homoj, kiuj estas foraj de li kaj kies decidojn li ne povas influi. Tiu ĉi ne estas akcidenta aŭ la rezulto de la arbitreco de arogantaj burokratoj. Ĝi necesas kaj estas neevitebla en ajna teknologie progresinta socio. La sistemo DEVAS proksime kontroli homan konduton por funkcii. En la laboro, homoj devas fari tion, kion oni ordenas al ili fari, alie la produktado forĵetos en kaoson. Burokratioj DEVAS organizi laŭ severaj reguloj. Permesi ajnan signifoplenan personan diskretecon al burokratoj de malalta nivelo perturbus la sistemon kaj kondukus al kulpigoj de maljusteco pro la diferencoj en la maniero, en kiu individuaj burokratoj praktikas sian diskretecon. Veras, ke iom da limigo sur nia libereco povus esti eliminita, sed ĜENERALE PAROLANTE, la regulado de niaj vivoj de grandaj organizoj necesas por la funkciado de la industria-teknologia socio. La rezulto estas senco de senpotenceco de la ordinarulo. Povus esti, tamen, ke formalaj reguloj emos esti pli kaj pli anstataŭigitaj per psikologiaj iloj, kiuj igis, ke ni volas fari kion la sistemo postulas de ni. (Propagando[14], edukaj teknikoj, programoj por "mensa sano", ktp.)

115. La sistemo DEVAS trudi homojn konduti en manieroj, kiuj estas pli kaj pli malproksimaj de la natura modelo de homa konduto. Ekzemple, la sistemo bezonas sciencistojn, matematikistojn kaj inĝenierojn. Ĝi ne povas funkcii sen ili. Do, forta premo estas trudata sur infanoj bonegi en ĉi tiuj fakoj. Ne estas nature por adoleska homo pasigi la plejparton de sia tempo sidante ĉe skribotablo engaĝanta en studo. Normala adoleskanto volas pasigi sian tempon en aktiva kontakto kun la reala mondo. Inter primitivaj homoj, la aferoj, kiuj infanoj estas trejnataj por fari emas esti en prudenta harmonio kun naturaj homaj impulsoj. Inter amerika-indianoj, ekzemple, knaboj estis trejnataj en aktivaj subĉielaj alceloj — nur tia afero, kiun ŝatas knaboj. Sed en nia socio, infanoj estas premataj studi teknikajn studobjektojn, kiuj la plejparto faras malgraŭvole.

116. Pro la konstanta premo, kiu la sistemo trudas por ŝanĝi homan konduton, estas laŭgrada plualtigo en la kvanto de homoj, kiuj ne povas aŭ ne volas adapti al la postulo de la socio: bonfaraj parazitoj, junulaj bandanoj, kultanoj, kontraŭ-registaraj ribeluloj, radikaj ekologiaj sabotantoj, forlasantoj, kaj rezistantoj de diversaj specoj.

117. En ajna teknologie progresinta socio, la individuo DEVAS dependi en decidoj, kiuj li ne povas persone influi ĝis ajna granda amplekso. Teknologia socio ne povas disrompi sin en etajn, aŭtonomajn komunumojn, ĉar la produktado dependas en la kunlaboro de tre granda kvanto de homoj kaj maŝinoj. Tia socio DEVAS esti alte organizata kaj decidoj DEVAS esti faritaj, kiuj influas tre grandan kvanton da homo. Kiam decido influas, ekzemple, unu miliono homoj, ĉiu influitaj individuoj havas, mezume, nur unu-milionono de parto en la farado de la decido. Kio kutime okazas praktike estas ke, la decidoj estas faritaj de publikaj oficialuloj aŭ korporaciaj ekzekutivoj, aŭ de teknikaj specialistoj, sed eĉ kiam la publiko voĉdonas en la decido, la kvanto de voĉdonoj ordinare estas tro granda por la voĉdono de ajna individuo estu signifa.[17] Tiel plej individuoj ne povas influi mezureble la plej gravajn decidojn, kiuj influas iliajn vivojn. Ne estas imagebla maniero rimedi tiun ĉi en teknologie progresinta socio. La sistemo provas "solvi" tiun ĉi problemon uzante propagandon por igi homojn DEZIRI la decidojn, kiuj estas faritaj por ili, sed eĉ se la "solvo" tute sukcesus en igi homojn senti sin pli bonaj, ĝi estus humiliga.

118. Konservativuloj kaj iuj aliaj rekomendas pli "lokan aŭtonomion", Lokaj komunumoj iam havis aŭtonomion, sed tia aŭtonomio iĝas malpli kaj malpli ebla kiam lokaj komunumoj pli integriĝas kun kaj dependas en grandskalaj sistemoj, kiel publikaj utilaĵoj, komputilaj retoj, ŝoseaj sistemoj, la amaskomunikilo, la moderna sansistemo. Ankaŭ funkcianta kontraŭ la aŭtonomio, estas la fakto, ke teknologio aplikata en unu loko ofte influas homojn ĉe aliaj malproksimaj lokoj. Tiel la uzo de pesticidoj aŭ kemiaĵoj apud rivereto povus infekti la provizo de akvo centoj de mejloj malsupren, kaj la forceja efiko influas la tutan mondon.

119. La sistemo nek ekzistas kaj nek povas ekzisti por kontentigi homajn bezonojn. Anstataŭe, estas homa konduto, kiu devas esti ĝustigita por taŭgi al la bezonojn de la sistemo. Tio ne rilatas al la politika aŭ la socia ideologio, kiu povus ŝajni gvidi la teknologian sistemon. Estas kulpo de la teknologio, ĉar la sistemo estas gvidata ne per ideologio sed per teknika bezoneco.[18] Kompreneble, ke la sistemo kontentigas multajn homajn bezonojn, sed ĝenerale parolante ĝi faras tion nur ĝis la amplekso, ke ĝi estas por la profito de la sistemo fari ĝin. Estas la bezonoj de la sistemo kio estas la plej grava, ne tiuj de la homo. Ekzemple, la sistemo provizas al la homoj manĝaĵojn ĉar la sistemo ne povus funkcii se ĉiuj malsatas; ĝi prizorgas la psikologiajn bezonojn de la homoj kiam ajn ĝi povas OPORTUNE fari tion, ĉar ĝi ne povus funkcii se tro da homoj iĝis deprimaj aŭ ribelemaj. Sed la sistemo, por bonaj, solidaj, praktikaj kialoj, devas trudi konstantan premon sur homojn por muldi ilian konduton al la bezonoj de la sistemo. Tro da rubo amasiĝas? La registaro, la komunikilo, la edukada sistemo, ekologiistoj, ĉiu inundas nin kun amaso de propagando pri recikligo. Pli da teknika personaro necesas? Ĥoro de voĉoj admonas infanoj studi sciencon. Neniu haltas por peti, ĉu estas malhumane trudi adoleskantojn pasigi la plejparton de sia tempo studanta studobjektojn, kiujn la plejparto de ili malamas? Kiam lertaj laboristoj estas forigitaj el siaj laboroj per teknikaj progresoj kaj devas suferi "retrejnadon", neniu petas, ĉu ĝi estas humilige por ili esti forigitaj tiamaniere? Simple estas konsiderata, ke ĉiuj devas submetiĝi al teknika bezoneco, kaj por bona kialo: Se homaj bezonoj estus metitaj antaŭ teknika bezoneco, estus ekonomiaj problemoj, senlaboreco, mankoj, aŭ pli malbona. La koncepto de "mensa sano" en nia socio estas difinita plejparte laŭ la amplekso al kiu individuo kondutas laŭ la bezonoj de la sistemo kaj faras tion sen montri signojn de streso.

120. Klopodoj por fari spacon por senco de celo kaj por aŭtonomio inter la sistemo ne estas pli bonaj ol ŝerco. Ekzemple, unu firmao, anstataŭ havi ĉiu dungito kunmeti nur unu sekcion de katalogo, havu ĉiu kunmeti tutan katalogon, kaj tio supozus doni al ili sencon de celo kaj atingo. Kelkaj firmaoj provis doni al iliaj dungitoj pli aŭtonomio en ilia laboro, sed por praktikaj kialoj tiu ĉi kutime povas esti farita nur ĝis limigita amplekso, kaj ĉiukaze dungitoj neniam ricevas aŭtonomion kiel finfinan celon — iliaj "aŭtonomaj" klopodoj neniam povas esti direktitaj al celoj, kiujn ili persone elektas, sed nur al la celoj de la dunganto, kiel la supervivo kaj kresko de la firmao. Ajna firmao baldaŭ elirus el la komerco se ĝi permesus al siaj dungitoj agi alie. Simile, en ajna entrepreno ene de socialisma sistemo, laboristoj devas direkti siajn klopodojn al la celoj de la entrepreno, alie la entrepreno ne servos ĝian celon kiel parton de la sistemo. Ree, por nur teknikaj kialoj, ne eblas por plej individuoj aŭ etaj grupoj havi multe da aŭtonomio en industria socio. Eĉ la proprulo de eta komerco kutime havas nur limigatan aŭtonomion. Ekzemple, kiam iu disvolvas novan teknologion, la proprulo de eta komerco kutime devas uzi tiun teknologion, ĉu li volas aŭ ne, por resti konkurema.

La 'malbonaj' partoj de la teknologio ne povas esti apartigitaj el la 'bonaj'

121. Plua kialo, kial la industria socio ne povas esti reformita favore al la libereco estas, ke la moderna teknologio estas unuigita sistemo, en kiu ĉiuj partoj dependas unu al la alia. Vi ne povas forigi la "malbonaj" partoj de la teknologio kaj konservi nur la "bonaj" partoj. Konsideru modernan medicinon kiel ekzemplon. Progreso en medicina scienco dependas al la progreso en kemio, fiziko, biologio, komputila scienco kaj aliaj fakoj, Progresintaj medicinaj kuracadoj postulas multekostan, alte-teknologian ekipaĵon, kiu povas esti havebligita nur en teknologie progresinta, ekonomie riĉa socio. Klare, vi ne povas havi multan progreson en medicino sen la tuta teknologia sistemo kaj ĉio, kio kuniras ĝin.

122. Eĉ se medicina progreso povus esti konservata sen la resto de la teknologia sistemo, ĝi per si mem portus certajn malbonojn. Supozu kiel ekzemplon, ke kuraco por diabeto estas trovita. Homoj kun genetika tendenco por diabeto poste povos supervivi kaj reprodukti kiel bone tiel alia. Natura selektado kontraŭ genoj por diabeto ĉesos kaj tiaj genoj disvastiĝos trans la loĝantaro. (Tio ĉi jam povus esti okazanta iagrade, ĉar diabeto, kvankam ne kuracebla, povas esti regata per la uzo de insulino.) La sama afero okazos kun multaj aliaj malsanoj, tendenco al kiuj estas influataj per genetika degradado de la loĝantaro. La nura rimedo estos ia programo de eŭgeniko aŭ vasta gentekniko de homoj, tiel ke la homo de la estonteco ne plu estos kreitaĵo de la naturo, aŭ de ŝanco, aŭ de Dio (dependanta al via religiaj aŭ filozofiaj opinioj), sed farita fabrikaĵo.

123. Se vi pensas, ke ega registaro enmiksiĝas tro multe en via vivo NUN, nur atendu ĝis la registaro komencas reguligi la genetikan konsistigon de viaj filoj. Tia regulo neevitebleble sekvos la enkondukon de homa gentekniko, ĉar la sekvoj de neregulata gentekniko estus katastrofaj.[19]

124. La kutima respondo al tiaj zorgoj estas paroli pri "medicina etiko". Sed kodo de etiko ne servus por protekti la libereco en la aspekto de medicina progreso; ĝi nur plimalbonigus la aferojn. Kodo de etiko aplikebla al gentekniko povus esti efektive rimedo de reguligi la genetikan konsistigon de homoj. Iu (verŝajne la alte-meza klaso, plejparte) decidus, ke tia kaj tia aplikoj de gentekniko estus "etikaj" kaj aliaj ne estus, do efektive ili trudus siajn proprajn valorojn sur la genetika konsistigo de la loĝantaro ĝenerale. Eĉ se kodo de etiko estus elektita laŭ nur demokrata bazo, la plimulto trudus iliajn proprajn valorojn al ajnaj malplimultoj, kiuj povus havi diferencan ideon pri kio konsistigas "etikan" uzon de gentekniko. La nura kodo de etiko, kiu vere protektus la liberecon estus unu, kiu malpermesas ĈIU AJN homan genteknikon, kaj vi povas esti certa, ke tia kodo neniam estos aplikata en teknologia socio. Neniu kodo, kiu reduktis genteknikon al negrava rolo, povas stari longe, ĉar la tento prezentata per la vastega potenco de bioteknologio estus nerezistebla, aparte ĉar por la plejparto de la homo, ĝia aplikado ŝajnos evidente bona (eliminanta fizikajn kaj mensajn malsanojn, donanta al la homoj la kapablon ili bezonas por trairi la hodiaŭa mondo). Neevitebleble, gentekniko estos uzata vaste, sed nur en manieroj laŭ la bezonoj de la industria-teknologia sistemo.[20]

Teknologio estas pli potenca socia forto ol la aspiro por libereco

125. Ne eblas fari LONGDAŬRAN kompromison inter la teknologio kaj la libereco, ĉar la teknologio estas fore la plej potenca socia forto kaj daŭrante trudas sin al la libereco per RIPETAJ kompromisoj. Imagu kazon de du najbaroj, ĉiu el kiuj komence posedas la saman kvanton da tero, sed unu el kiuj estas pli potenca ol la alia. La potenculo postulas pecon de la tero de la alia. La malfortulo rifuzas. La potenculo diras, "Bone, ni kompromisu. Donu al mi la duonon el kion mi petis." La malfortulo apenaŭ havas elekton krom cedi. Iom poste, la potenca najbaro postulas alian pecon da tero, denove estas kompromiso, ktp. Trudante longan serion da kompromisoj al la malfortulo, la potenculo finfine akiras la tuton de lia tero. Tiel estas la konflikto inter la teknologio kaj la libereco.

126. Ni klarigu kial la teknologio estas pli potenca socia forto ol la aspiro de la libereco.

127. Teknologia progresigo, kiu ŝajnas ne minaci la liberecon kutime pli poste amenasas ĝin tre serioze. Ekzemple, konsideru motoran transporton. Piediranta viro antaŭe povis iri kien li deziris, iri al sia propran rapido sen observi ajnajn trafikajn regulojn, kaj estis sendependa de teknologiaj subteniloj. Kiam motorveturiloj estis enkondukitaj, ili ŝajnas pliigi la libereco de la viro. Ili ne prenis la liberecon el la piediranta viro, neniu devis havi aŭtomobilon se ni ne volis unu, kaj ĉiu ajn, kiu elektis aĉeti aŭtomobilon povus veturi pli rapide kaj fore ol piediranta viro. Sed la enkonduko de motora transporto baldaŭ ŝanĝis la socion tiamaniere kiel limigi ege la liberecon de movo de homo. Kiam aŭtomobiloj iĝis multnombraj, iĝis necese reguli iliaj uzoj amplekse. En aŭto, aparte en dense loĝataj regionoj, oni ne nur povas iri kien oni dezirus al onia propra rapido. Onia movo estas regata per la fluo de trafiko kaj per la variaj trafikaj leĝoj. Oni estas ligata per variaj devigoj, permesilaj postuloj, ŝoforaj ekzamenoj, la renovado de refistrado, asekuro, konservado devigata por sekureco, monataj pagendoj sur aĉeta prezo. Plue, la uzo de motora transporto ne plu estas nedeviga. Ekde la enkonduko de motora transporto, la aranĝo de niaj urboj ŝanĝis tiamaniere, ke la plimulto de la homoj ne pli loĝas en piedirebla distanco de siaj laborejoj, butikaroj, kaj ripozamuzaj oportunoj, tiel ke ili DEVAS dependi en la aŭtomobilo por transporto. Alie, ili devas uzi publikan transporton, tiukaze ili havas malpli regon sur ilia propra movo ol dum ŝoforanta aŭton. Eĉ la libereco de la piediranto estas ege limigata. En la urbo, ili daŭre devas halti por atendi semaforojn, kiuj estas desegnitaj ĉefe por servi aŭtan trafikon. En la kamparo, motora trafiko iĝas danĝere kaj malplezure transiri la aŭtovojon. (Rimarku ĉi tiun gravan punkton, kiun ni jam ilustris kun la kazo de motora transporto: Kiam nova aĵo de teknologio estas enkondukita kiel opcio, kiun individuo povas akcepti aŭ ne kiel li elektas, ĝi ne necese RESTAS nedeviga. En multaj kazoj, la nova teknologio ŝanĝas la socion tiamaniere, ke homoj finfine trovis sin DEVIGATAJ uzi ĝin.)

128. Dum la teknologia progreso KIEL TUTO daŭre mallarĝigas nian sferon de libereco, ĉiu nova teknologia progresigo KONSIDERATA PER SI MEM ŝajnas esti dezirinda. Elektro, endoma akvotubaro, rapidaj longdistancaj komunikiloj ... kiel oni povus argumenti kontraŭ ion ajn de ĉi tiuj aĵoj, aŭ kontraŭ ajnaj aliaj el la sennombraj teknikaj progresigoj, kiuj faris la modernan socion? Ĝi estus absurda rezisti al la enkonduko de la telefono. Tamen, kiel ni klarigis en paragrafoj 59-76, ĉiuj teknikaj progresigoj prenataj kiel tuto kreis mondon, en kiu la fatalo de la ordinarulo ne plu estas en siaj propraj manoj aŭ en la manoj de siaj najbaroj kaj amikoj, sed en tiuj de politikistoj, korporaciaj ekzekutivoj kaj foraj, sennomaj teknikistoj kaj burokratoj, kiuj li kiel individuo ne havas potencon por influi.[21] La sama procezo daŭros en la estonteco. Konsideru genteknikon, kiel ekzemplon. Malmultaj homoj rezistos al la enkonduko de gena tekniko, kiu eliminas heredan malsanon. Ĝi ne faras laŭŝajnan lezon kaj preventas multajn suferojn. Sed granda kvanto de genaj progresigoj prenataj kiel tuto faros la homon en faritan produkton anstataŭ libera kreitaĵo de ŝanco (aŭ de Dio, aŭ ajno, dependa en via religiaj kredoj).

129. Alia kialo, kial la teknologio estas tia potenca socia forto estas, ke ene de la kunteksto de difinita socio, teknika progreso marŝas en nur unu direkto; ĝi ne povas esti reirigata. Post kiam teknika novigado estis enkondukita, homoj kutime dependiĝas en ĝi, tiel ke ili neniam denove fari sen ĝi, krom se ĝi estas anstataŭigitaj per iu ankoraŭ pli progresinta novaĵo. Ne nur homoj dependiĝas kiel individuoj al nova ero de teknologio, sed, plie, la sistemo kiel tuto dependiĝas en ĝi. (Imagu kio okazus al la sistemo hodiaŭ se komputiloj, ekzemple, estis eliminitaj.) Tial la sistemo povas moviĝi nur en unu direkto, al plua teknologiado. Teknologio ree trudas al la libereco preni paŝon malantaŭen, sed la teknologio neniam povas preni paŝon malantaŭen — mallonga el la forĵetado de la tuta teknologia sistemo.

130. La teknologio progresas per ega rapideco kaj minacas la liberecon al multaj diversaj punktoj samtempe (homamasiĝo, reguloj, la pliigo de la dependeco de individuoj en grandaj organizoj, propagando kaj aliaj psikologiaj teknikoj, gentekniko, la invadado de la privateco per gvataparatoj kaj komputiloj, ktp.). Reteni ajnan UNU el la minacoj al la libereco devigas longan kaj malfacila socia lukto. Tiuj, kiuj volas protekti la liberecon estas superŝutataj per la alta kvanto de novaj atakoj kaj la rapideco, kun kiu ili disvolviĝas, tial ili apatiiĝas kaj ne plu rezistas. Batali kontraŭ ĉiu el la minacoj aparte estus vane. Sukceso povas esti esperata nur per batali kontraŭ la teknologia sistemo kiel tuto; sed tio estas revolucio, ne reformo.

131. Teknikistoj (ni uzas tiun ĉi terminon laŭ ĝia larĝa senco por priskribi ĉiujn, kiuj faras specialigan taskon, kiu devigas trejnadon) emas esti tial engaĝantaj en sia laboro (ilia anstataŭa agado), ke kiam konflikto okazas inter teknika laboro kaj la libereco, ili preskaŭ ĉiam decidas favore al sia teknika laboro. Tio ĉi estas evidenta en la kazo de sciencistoj, sed ĝi ankaŭ aperas aliloke: Edukistoj, homhelpaj grupoj, konservadaj organizoj ne hezitas uzi propagandon[14] aŭ aliajn psikologiajn teknikojn por helpi ili atingi siajn laŭdindajn rimedojn. Korporacioj kaj registaraj agentejoj, kiam ili trovis ĝin kiel utila, ne hezitas kolekti informaĵon pri individuoj sen la konsidero de ilia privateco. Policaj agentejoj ofte malhelpataj per la konstituciaj rajtoj de suspektatoj kaj ofte tute senkulpaj personoj, kaj ili faras ĉion, kion ili povas fari laŭleĝe (aŭ kelkfoje malleĝe) por limigi aŭ ĉirkaŭiri tiujn ĉi rajtojn. La plimulto el tiuj ĉi edukistoj, registaraj oficialuloj kaj policanoj kredas je la libereco, privateco kaj konstituciaj rajtoj, sed kiam tiuj ĉi konfliktas kun ilia laboro, ili kutime sentas, ke sia laboro estas pli grava.

132. Estas tre sciata, ke homoj ĝenerale labora pli bone kaj pli persiste strebanta rekompencon ol provanta eviti punon aŭ negativan rezulton. Sciencistoj kaj aliaj teknikistoj estas motivataj ĉefe per rekompenco ili ricevas por sia laboro. Sed tiuj, kiuj kontraŭas al la teknologiaj invadadoj de la libereco laboras eviti negativan rezulton, konsekvence estas malpli, kiuj laboras persiste kaj bone je tiu malmotiviga tasko. Se reformantoj iam atingis signalan venkon, kiu ŝajnas starigi solidan baron kontraŭ plua erozio de la libereco per teknika progreso, la plimulto emas ripozi kaj turni sian atenton al pli konsenteblaj celoj. Sed la sciencisto trovas vojojn, malgraŭ ajnaj baroj, por ekzerci pli kaj pli regon sur individuoj kaj igas ilin ĉiam pli dependaj en la sistemo.

133. Neniu socia aranĝo, ĉu leĝoj, institutoj, kutimoj aŭ etikaj kodoj, povas provizi konstantan protektadon kontraŭ la teknologio. La historio montras, ke ĉiuj sociaj aranĝoj estas efemera, ili ĉiuj ŝanĝiĝas aŭ disfalas finfine. Sed teknologiaj progresigoj estas konstantaj ene de la kunteksto de difinita civilizo, Supozu, kiel ekzemplon, ke eblus alveni al iuj sociaj aranĝoj, kiuj preventus genteknikon de esti aplikata al homoj, aŭ preventus ĝin de esti aplikata tiamaniere kiel minaci la liberecon kaj digno. Ankoraŭ, la teknologio restus atentanta. Frue aŭ poste la socia aranĝo frakasus. Verŝajne pli frue, donita la paŝo de ŝanĝo en nia socio. Tiam gentekniko komencus invadi nian sferon de libereco, kaj tiu ĉi invado estus neinversigebla (mallongo el disfalo de la teknologia civilizo mem). Ajnaj iluzioj pri la atingo de iuj ajn konstantaj per socia aranĝo devas esti dispelataj laŭ kio nune okazas kun media leĝaro. Malpli jaroj antaŭe, ŝajnis ke estis sekuraj leĝaj baroj preventantaj almenaŭ IOM el la plej malbonaj formoj de media degradado. Ŝanĝo en la politika vento, kaj tiuj ĉi baroj komencis frakasi.

134. Por ĉio de la antaŭaj kialoj, la teknologio estas pli forta socia forto ol la aspiro de la libereco. Sed ĉi tiu eldiro postulas gravan kvalifikon. Ŝajnas, ke dum la sekvontaj pluraj jardekoj la industria-teknologia sistemo spektos severajn stresojn pro ekonomiaj kaj mediaj problemoj, kaj aparte pro la problemoj de homa konduto (fremdiĝo, ribelo, malameco, vario de sociaj kaj psikologiaj malfacilecoj). Ni esperas, ke la stresoj, trans kiuj la sistemo verŝajne iros, kaŭzos ĝin disfali aŭ almenaŭ malplifortigi ĝin sufiĉe por revolucio kontraŭ ĝin eblas. Se tia revolucio okazas kaj sukcesas, je tiu aparta momento la aspiro de la libereco provos pli potenca ol la teknologio.

135. En paragrafo 125, ni uzis analogion de malforta najbaro, kiu restas senrimeda per forta najbaro, kiu prenas ĉion el lia tero trudante al sekvo de kompromisoj. Sed nun supozu, ke la forta najbaro malsaniĝis, tiel ke li ne povas defendi sin. La malforta najbaro povas trudi al la fortulo redoni sian teron, aŭ li povas mortigi lin. Se li lasas la fortulon supervivi kaj nur trudas al li redoni la teron, li estas stultulo, ĉar kiam la fortulo resaniĝas li reprenos ĉion el la lando por si mem. La nura racia alternativo por la malfortulo estas mortigu la fortulon dum li havas ŝancon. Tiumaniere, dum la industria socio malsanas ni devas detrui ĝin. Se ni kompromisas kun ĝi kaj lasas ĝin resaniĝi, ĝi finfine forviŝos ĉion el nia libereco.

Pli simplaj sociaj problemoj montriĝis nesoveblaj

136. Se iu ajn ankoraŭ imagas, ke estu ebla reformi la sistemon tiamaniere kiel protekti la liberecon el la teknologio, li konsideru kiel plumpe kaj plejparte malsukcese nia socio traktis aliajn problemojn, kiuj estas pli simplaj kaj rektaj. Inter aliaj aferoj, la sistemo malvenkis ĉesigi median degradadon, politikan koruptecon, trafikon de drogoj aŭ hejman mistrakton.

137. Konsideru niajn mediajn problemojn, ekzemple. Tie ĉi la konflikto de valoroj estas rekta ekonomia oportuneco nun kontraŭ konservi iom de niaj naturaj rimedoj por niaj genepoj.[22] Sed sur tiu ĉi temo, ni ricevas nur multe da babiladoj kaj malklarigo de la homoj, kiuj havas potencon, kaj nenio kiel klara, konsista linio de ago, kaj ni daŭras amasi mediajn problemojn, kun kiuj niaj genepoj devos vivi. Provoj por solvi la median problemon konsistas el luktoj, kaj kompromisoj inter diversaj partioj, iuj el kiuj leviĝas je unu momento, aliaj je alia momento. La linio de lukto ŝanĝiĝas kun la ŝanĝiĝantaj kurentoj de publika opinio. Tio ĉi nek estas racia procezo nek estas unu, kiu verŝajne kondukos al akurata kaj sukcesa solvo al la problemo. Gravaj sociaj problemoj, se ili igas "solvitaj", malkutime aŭ neniam estas solvitaj per racia, multampleksa plano. Ili nur solvas sin per procezo, en kiu variaj konkuraj grupoj alcelante siajn proprajn (kutime mallongdaŭra) meminteresojn[23] venas (ĉefe per bonŝanco) al iu plimalpli modus vivendi. Fakte, la principoj, kiujn ni formulis en paragrafoj 100-106 igas ĝin ŝajne dubinda, ke racia, longdaŭra socia planado povas IAM esti sukcesa.

138. Tial estas klare, ke la homa raso havas, en la plej bona kazo, tre limigatan kapablon por solvi eĉ relative rektajn problemojn. Kiel tiam ĝi povas solvi la pli ege malfacilan kaj subtilan problemon de repacigi la liberecon kun la teknologio? La teknologio prezentas evidentajn materialajn avantaĝojn, dum la libereco estas abstraktaĵo, kiu signifas diverse al diversaj homoj, kaj ĝia perdo estas facile malklarigata per propagando kaj trompema babilado.

139. Kaj rimarku tiun ĉi gravan diferencon: Estas konceptebla, ke niaj mediaj problemoj (ekzemple) povas iam esti solvitaj per racia kaj multampleksa plano, sed se tiu ĉi okazas, estas ĉar ĝi estas en la longdaŭra intereso de la sistemo solvi tiujn ĉi problemojn. Sed NE estas en la intereso de la sistemo konservi la liberecon aŭ grupetan aŭtonomion. Kontraŭe, estas en la intereso de la sistemo submeti homojn al rego ĝis la plej granda ebla amplekso.[24] Tiel, kvankam praktikaj konsideradoj povas finfine devigi la sistemon preni racia, prudenta veno al la mediaj problemoj, egale praktikaj konsideradoj devigos la sistemon reguli homan konduton pli proksime (prefere per nerektaj rimedoj, kiuj maskas la entrudiĝon al la libereco). Tiu ĉi ne nur estas nia opinio. Eminentaj sociaj sciencistoj (ekzemple James Q. Wilson) emfazis la gravecon de "sociigi" homojn pli efike.

Revolucio estas pli facila ol reformo

140. Ni esperas, ke ni konvinkis la leganton, ke la sistemo ne povas esti reformita tiamaniere kiel repacigi la liberecon kun la teknologio. La nura eliro estas forĵeti tute la industrian-teknologian sistemon. Tiu ĉi implikas revolucion, ne necese armata ribelo, sed certe radika kaj fundamenta ŝanĝo en la naturo de la socio.

141. Homoj emas supozi, ke ĉar revolucio implikas pli egan ŝanĝon ol reformo, estas pli malfacila realigi ĝin ol reformo. Reale, sub certaj cirkonstancoj, revolucio estas pli facila ol reformo. La kialo estas, ke revolucia movado povas inspiri intensecon de engaĝo ol reforma movado ne povas inspiri. Reforma movado nur ofertas solvi apartan socian problemon. Revolucia movado ofertas solvi ĉiujn problemojn en unu frapo kaj krei tutan novan mondon; ĝi provizas tian ideon, por kiu homoj prenos egajn riskojn kaj faros egajn oferojn. Tial estus pli facila forĵeti la tutan teknologian sistemon ol starigi efikajn, konstantajn retenojn al la disvolviĝo aŭ aplikado de ajna unu segmento de la teknologio, kiel gentekniko, ekzemple. Ne multajn homojn engaĝiĝos kun unumensa pasio al trudi kaj konservi retenojn al gentekniko, sed sub ĝustaj kondiĉoj granda kvanto de homoj povas engaĝiĝi pasie al revolucio kontraŭ la industria-teknologia sistemo. Kiel ni rimarkis en paragrafo 132, reformantoj serĉantaj limigi certajn aspektojn de la teknologio laborus por eviti negativan rezulton. Sed revoluciuloj laboras por gajni potencan rekompencon — la plenumo de sia revolucia vidpovo — kaj tial laboras pli multe kaj pli persiste ol reformantoj.

142. Reformo ĉiam estas retenata per la timo de doloraj sekvoj se ŝanĝoj irus tro foraj. Sed iam revolucia febro ekposedis socion, homoj estas volontaj sperti senlimajn malfacilecojn pro la revolucio. Tiu ĉi estis klare montrata en la Francia kaj Rusia Revolucioj. Povas esti, ke en tiaj kazoj nur malplimulto de la loĝantaro vere engaĝiĝas al la revolucio, sed tiu ĉi malplimulto sufiĉas granda kaj aktiva tiel ke ĝi iĝas la dominanta forto en la socio. Ni havos pli por diri pri revolucio en paragrafoj 180-205.

Rego super homa konduto

143. Ekde la komenco de la civilizo, organizataj socioj devis trudi premojn sur homoj por la funkciado de la socia organismo. Tiaj premoj varias ege el unu socio al la alia. Io de la premoj estas fizikaj (povra dieto, troa laboro, media poluado), io estas psikologiaj (bruo, homamasiĝo, la devigado de homa konduto en la muldo, kiu la socio postulas). En la pasinteco, homa naturo estis proksimume konstanta, aŭ en ajna ofteco variis nur ene de certaj limoj. Sekve, socioj povis puŝi homojn nur ĝis certaj limoj. Kiam la limo de homa elteno pasis, aferoj komencas malĝustiĝi: ribelo, aŭ krimo, aŭ korupteco, aŭ la evito de la laboro, aŭ deprimo kaj aliaj mensaj problemoj, aŭ pliiĝanta mortindico, aŭ malpliiĝanta naskindico aŭ io alia, tiel ke aŭ la socio disfalas, aŭ ĝia funkciado iĝas tro malrendimenta kaj ĝi estas (rapide kaj laŭgrade per konkero, eluziĝo aŭ evoluo) anstataŭigita per iu pli rendimenta formo de socio.[25]

144. Tiel la homa naturo en la pasinteco metis certajn limojn sur la disvolviĝon de socioj. Homoj povus esti puŝataj nur tiel for kaj ne plue. Sed hodiaŭ tio ĉi eble ŝanĝiĝas, ĉar moderna teknologio disvolvas manierojn modifi homojn.

145. Imagu socion, kiu submetas homojn al kondiĉoj, kiu igas ilin terure malfeliĉaj, post tio provizas al ili drogojn por forigi siajn malfeliĉecojn? Scienca fikcio? Ĝi jam iagrade okazas en nia propra socio. Veras sciata, ke la ofteco de klinika deprimo ege pliiĝas en lastatempaj jardekoj. Ni kredas, ke tio ĉi estas pro la perturbo de la potenca procezo, kiel klarigita en paragrafoj 59-76. Sed eĉ se ni malpravas, la pliiĝanta ofteco de la deprimo certe estas la rezulto de KELKAJ kondiĉoj, kiuj ekzistas en la hodiaŭa socio. Anstataŭ forigi la kondiĉoj, kiuj igas homojn deprimaj, modernaj socioj provizas al ili kontraŭdeprimajn drogojn. Efektive, kontraŭdeprimiloj estas rimedoj por modifi la internan staton de individuo tiamaniere kiel ebligi lin toleri la sociajn kondiĉojn li alie trovas netolereblaj. (Jes, ni scias, ke la deprimo ofte estas de nura genetika origo. Ni referas ĉi tie al tiuj kazoj, en kiuj la medio ludas la precipan rolon.)

146. Drogoj, kiuj influas la menson estas nur unu ekzemplo de la novaj metodoj de la regado de homa konduto, kiuj la moderna socio disvolvas. Ni rigardu ion de la aliaj metodoj.

147. Por komenciĝi, estas la teknikoj de gvatado. Kaŝataj kameraoj nun estas uzataj en plej butikoj kaj en multaj aliaj lokoj, komputiloj estas uzataj por kolekti kaj procezi la vastan kvanton de informaĵo pri individuoj. Informaĵo kiel kolektita ege pliigas la efikon de fizika trudo (tio estas, leĝa devigo).[26] Post tio estas la metodoj de propagando, por kiu la amaskomunikilo provizas efikajn veturilojn. Efikaj teknikoj estas disvolvigitaj por gajni elektojn, vendi produktojn, influi publikan opinion. La amuzaĵa industrio servas kiel grava psikologia ilo de la sistemo, eble eĉ kiam ĝi disdonas egan kvanton de seksumo kaj perforto. Amuzaĵo provizas al la modernulo kun esenca rimedo por eskapi. Absorbata en televido, videoj, ktp, li povas forgesi streson, anksion, frustriĝon, malkontenteco. Multaj primitivaj homoj, kiam ili ne havas labori, estas tre kontenta sidi dum horoj samtempe farante tute nenion, ĉar ili estas en paco kun si mem kaj la mondo. Sed plej modernuloj devas esti konstante okupigataj aŭ amuzigataj, alie ili enuas, tio estas, ili iĝas maltrankvilaj, malkomfortaj, iritemaj.

148. Aliaj teknikoj frapas pli profunde ol la antaŭa. Edukado ne plu estas simple afero de frapi la pugon de infano kiam li ne scias siajn lecionojn kaj frapeti lin sur la kapo kiam li ja konas ilin. Ĝi iĝas scienca tekniko por regi la disvolvon de la infano. Sylvan Learning Centers, ekzemple, havas egan sukceson motivi infanojn studi, kaj psikologiaj teknikoj ankaŭ estas uzataj kun plimalpli sukceso en multaj konvenciaj lernejoj. "Gepatradaj" teknikoj, kiuj estas instruataj al gepatroj, estas desegnitaj por igi infanojn akcepti fundamentajn valorojn de la sistemo kaj konduti laŭ la manieroj, kiujn la sistemo trovas dezirindaj. "Mensaj sanaj" programoj, "intervenaj" teknikoj, psikaterapio, ktp estas ŝajne desegnitaj por helpi individuojn, sed praktike ili kutime servas kiel metodojn por induki individuojn pensi kaj konduti kiel la sistemo postulas. (Ne estass kontraŭdiro ĉi tie; individuo, kies sinteno aŭ konduto alportas sin en konflikton kun la sistemo, estas kontraŭ forto, kiu estas tro potenca por li konkeri aŭ eskapi el, tial li verŝajne suferos de streso, frustriĝo, malvenko. Lia vojo estos pli facila se li pensas kaj kondutas laŭ kiel la sistemo postulas. En tiu senco, la sistemo agas por la profito de la individuo kiam ĝi cerbolavas lin en konformon.) Mistrakto de infano, en ĝiaj malkonvenaj kaj evidentaj formoj, estas malaprobata en plej se ne en ĉiuj kulturoj. Turmenti infanon por bagatelaj kialoj aŭ tute ne kialo estas io, kio konsternas preskaŭ ĉiujn. Sed multaj psikologoj interpretas la koncepton de mistrakto pli larĝe. Ĉu pugfrapado, kiam uzata kiel parto de racia kaj konsista sistemo de disciplino, formo de mistrakto? La demando finfine estos decidita per ĉu aŭ ne pugfrapado emas realigi konduton, kiu bone taŭgigas homon al la ekzistanta sistemo de la socio. Praktike, la vorto "mistrakto" emas esti interpretata enhavi ajnajn metodojn de infana kreskigo, kiuj realigas kondutojn maloportunaj al la sistemo. Tiel, kiam ili iras preter la preventado de evidenta, sensenca kruelo, programoj por preventi "infanan mistrakton" estas direktataj al la rego de homa konduto nome de la sistemo.

149. Supozeble, esploro daŭrigos pliigi la efikecon de psikologiaj teknikoj por regi homan konduton. Sed ni pensas, ke ne verŝajnas, ke psikologiaj teknikoj sole estos sufiĉaj por ĝustigi homojn al tia socio, kiun la teknologio estas kreanta. Biologiaj metodoj verŝajne devos esti uzataj. Ni jam menciis la uzon de drogoj en tiu ĉi ligo. Neŭrologio povas provizi aliajn avenuojn por modifi la homan menson. Gentekniko de homoj jam komencas okazi en la formo de "gena terapio", kaj ne estas kialoj por supozi, ke tiaj metodoj ne finfine estos uzataj por modifi tiujn ĉi aspektojn de la korpo, kiuj influas mensan funkciadon.

150. Kiel ni menciis en paragrafo 134, la industria socio verŝajnas eniri periodon de severa streso, parte pro la problemoj de homa konduto kaj parte pro ekonomiaj kaj mediaj problemoj. Kaj konsiderinda porcio de la ekonomiaj kaj mediaj problemoj de la sistemo rezultas de la maniero, kiel homoj kondutas. Fremdiĝo, malalta memestimo, deprimo, malamikeco, ribelo, infanoj, kiuj ne studas, junulaj bandoj, kontraŭleĝa uzo de drogoj, seksperforto, infana mistrakto, aliaj krimoj, nesekura seksado, junulina graveco, loĝantara kresko, rasa malamo, etna rivaleco, amara ideologia konflikto (ekzemple, por-elekto kontraŭ por-vivo [en la debato sur aborto]), politika ekstremismo, terorismo, saboto, kontraŭ-registaraj grupoj, malamaj grupoj. Ĉio ĉi minacas la supervivon mem de la sistemo. La sistemo tial estos DEVIGATA uzi ĉiujn praktikajn rimedojn por regi homan konduton.

151. La socia perturbo, kiu ni vidas hodiaŭ, ne estas certe la rezulto de nura ŝanco. Ĝi nur povas esti rezulto de la kondiĉoj de la vivo, kiun la sistemo trudas al la homoj. (Ni argumentis, ke la plej gravaj el tiuj ĉi kondiĉoj estas la perturbo de la potenca procezo.) Se la sistemo sukcesas trudi sufiĉan regon sur homa konduto por asekuri sian propran supervivon, nova akvodislimo en la homa historio estos pasinta. Dum antaŭe la limigoj de homa elteno trudis limigojn al la disvolvo de socioj (kiel ni klarigis en paragrafoj 143, 144), la industria-teknologia socio povos pasi tra tiuj limigoj per modifi homojn, ĉu per psikologiaj metodoj aŭ biologiaj metodoj aŭ ambaŭ. Estonte, sociaj sistemoj ne estos ĝustigitaj por taŭgi al la bezonoj de homoj. Anstataŭe, homoj estos ĝustigitaj por taŭgi al la bezonoj de la sistemo.[27]

152. Ĝenerale parolante, teknologia rego sur homa konduto verŝajne ne estos enkondukita kun totalisma intenco aŭ eĉ trans konscia deziro por limigi homan liberecon.[28] Ĉiu paŝo en la aserto de rego sur la homa menso estos prenata kiel racia respondo al problemo, kiu alfrontas la socion, kiel kuraci la alkoholismon, redukti la krimindico aŭ induki junulojn studi sciencon kaj inĝenierarton. En multaj kazoj estos homhelpa pravigo. Ekzemple, kiam psikiatro preskribas kontraŭdeprimilon por deprima paciento, li klare faras al tiu individuo favoron. Estus malhumane rifuzi la drogon el iu, kiu bezonas ĝin. Kiam gepatroj sendas iliajn infanojn al Sylvan Learning Centers por havi ilin manipulataj en entuziasmiĝi pri siaj studoj, ili faras tion koncernante pri la bonfaro de siaj infanoj. Eblas, ke iom de la gepatroj deziras, ke oni ne devas havi specialigan trejnadon por preni laboron, kaj ke ilia infano ne devas esti cerbolavita en iĝi komputila spertulo. Sed kion ili povas fari? Ili ne povas ŝanĝi la socion, kaj ilia infano povos esti nedungebla se li ne havas certajn lertecojn. Do ili sendas lin al Sylvan.

153. Tiel la rego sur homa konduto estos enkondukita ne per kalkulita decido de la aŭtoritatuloj sed trans procezo de socia evoluo (RAPIDA socia evoluo, tamen). La procezo estos neeble rezisti, ĉar ĉiu progresigo, konsiderata kiel ĝi mem, aperos bonefika, aŭ almenaŭ la malbono engaĝanta en fari la progresigon aperos bonefika, aŭ almenaŭ la malbono engaĝanta en fari la progresigon ŝajnos malpli ol tio, kio rezultus de ne fari ĝin (rigardu paragrafon 127). Propagando, kiel ekzemplo, estas uzata por multaj bonaj celoj, kiel malkuraĝigi infanan mistrakton aŭ rasan malamon.[14] Seksa edukado evidente estas utila, sed la efiko de seksa edukado (ĝis la amplekso, ke ĝi sukcesas) estas forpreni la formado de seksaj humoroj el la familio kaj metas ĝin en la manon de la ŝtato kiel reprezentata de la publika edukada sistemo.

154. Supozu, ke biologia trajto estas trovita, kiu pliigas la ŝancon, ke infano kreskos esti krimulo, kaj supozu, ke iu gena terapio povas forigi tiun ĉi trajton.[29] Kompreneble, ke plej gepatroj, kies infanoj posedas la trajton, submetos ilin al la terapio. Estus nehumane fari alie, ekde la infano verŝajne havus mizeran vivon se li kreskus esti krimulo. Sed multaj aŭ plej primitivaj socioj havas malaltan krimindicon kompare al tio de nia socio, eĉ kvankam ili havas nek alta-teknologiajn metodojn de eduki infanoj nek brutalajn sistemojn de punado. Ekde ne estas kialo por supozi, ke pli modernaj homoj ol primitivaj homoj havas denaskajn predantajn tendencojn, la alta krimindico de nia socio devas esti pro la premoj, kiujn la modernaj kondiĉoj trudas al la homoj, al kiuj multaj ne povas aŭ ne volas adapti. Tiel traktado desegnita por forigi potencialajn krimajn tendecojn estas almenaŭ parte maniero de reinĝenieri homojn, tiel ke ili taŭgas al la postuloj de la sistemo.

155. Nia socio emas konsideri kiel "malsano" ajnan modon de penso aŭ konduto, kiu estas maloportuna al la sistemo, kaj ĝi estas kredebla, ĉar kiam individuo ne taŭgas al la sistemo, ĝi kaŭzas doloron al la individuo kaj ankaŭ problemojn por la sistemo. Tiel la manipulado de individuo por ĝustigi lin al la sistemo estas vidata kiel "kuraco" por "malsano" kaj tial bona.

156. En paragrafo 127 ni montris, ke se la uzo de nova ero de teknologio estas KOMENCE nedeviga, ĝi ne necese RESTAS nedeviga, ĉar la nova teknologio emas ŝanĝi la socion tiamaniere, ke ĝi iĝas malfacile aŭ neeble por individuo funkcii sen uzi tiun teknologion. Tio ĉi aplikas ankaŭ al la teknologio de homa konduto. En mondo, en kiu plej infanoj estas submetataj al programo por entuziasmigi ilin pri studado, gepatro preskaŭ certe estos devigata submeti sian infanon al tia programo, ĉar se li ne faras, poste la infano kreskos esti, kompare parolante, malklerulo kaj tial nedungebla. Aŭ supozu, ke biologia traktado estas trovita, kiu, sen nedezirindaj kromefikoj, ege reduktos la psikologian streson, de kiu tiom da homoj suferas en nia socio. Se granda kvanto de homoj elektas submeti sin al la traktado, post tio la ĝenerala nivelo de streso en nia socio reduktos, tiel ke ĝi estos eble por la sistemo pliigi la stresproduktantajn premojn. Fakte, io kiel tio ĉi jam okazis en unu el la plej gravaj psikologiaj iloj de la socio por ebligi homojn redukti (aŭ almenaŭ portempe eskapi el) streson, nome, amasa amuzigo (rigardu paragrafo 147). Nia uzo de amasa amuzigo estas "nedeviga": Neniu leĝo devigas nin spekti televidon, aŭskulti radion, legi revuojn. Sed masa amuzigo estas rimedo por eskapo kaj la reduktado de streso, en kiu la plimulto el ni dependiĝis. Ĉiuj plendas pri la malkvalito de televido, sed preskaŭ ĉiuj spektas ĝin. Malmulto forĵetis la televidan kutimon, sed ĝi estus malofta homo, kiu povus pasi hodiaŭ sen uzanta AJNAN formo de amasa amuzigo. (Sed ĝis plimalpli lastatempe en la homa historio, plej homoj pasas tre bone sen ne alia amuzigo krom kiun ĉiu loka komunumo kreis por si mem.) Sen la amuziga industrio, la sistemo verŝajne ne povus trudi tiam stresproduktantan premon kiom ili faras.

157. Supozante, ke la industria sistemo supervivas, verŝajnas, ke la teknologio finfine atingos ion proksimiĝantan al la tuta rego sur homa konduto. Ĝi estis establita preter ajnaj raciaj duboj, ke homa penso kaj konduto havas grandparte biologian bazon. Kiel eksperimentistoj montris, sentojn kiel malsato, plezuro, kolero kaj timo povas esti ŝaltataj aŭ malŝaltataj per elektra stimulo de specifaj partoj de la cerbo. Memoraĵoj povas esti detruitaj per la damaĝo de partoj de la cerbo aŭ ili povas esti portata al la surfaco per elektra stimulo. Halucinoj povas esti induktitaj aŭ humoroj ŝanĝitaj per drogoj. Povas aŭ ne povas esti nemateria homa animo, sed se estas unu, ĝi certe estas malpli potenca ol la biologiaj mekanismoj de homa konduto. Por se tio ne estus la kazo, esploristoj ne povus tiel facile manipuli homajn sentojn kaj konduton per drogoj kaj elektraj kurentoj.

158. Ĝi supoze estus nepraktika por ĉiuj homoj havi elektrodojn metitajn en iliaj kapoj, tiel ke ili povus esti regataj per la aŭtoritatuloj. Sed la fakto, ke homaj pensoj kaj sentoj estas tiom malfermataj al biologia interveno, montras, ke la problemo de la regado de homa konduto estas ĉefe teknika problemo, problemo de neŭronoj, hormonoj kaj kompleksaj molekuloj, la speco de problemo, kiu estas alirebla al scienca atako. Donita la elstara raporto de nia socio en solvi teknikajn problemojn, estas superforte verŝajne, ke egaj progresoj estos faritaj en la rego de homa konduto.

159. Ĉu publika rezistado preventos la enkondukon de teknologia rego sur homa konduto? Ĝi certe povus se provo estus farata por enkonduki tian regon samtempe. Sed ekde teknologia rego estos enkondukita per longa vico de etaj progresoj, ne estos racia kaj efika publika rezistado. (Rigardu paragrafoj 127, 132, 153.)

160. Al tiuj, kiuj pensas, ke ĉio el tio ŝajnas kiel scienca fikcio, ni montris, ke la hieraŭa scienca fikcio estas la hodiaŭa fakto. La Industria Revolucio radike ŝanĝis la medion kaj vivmanieron de la homo, kaj estas atentata, ke kiel la teknologio estas plie aplikata al la homa korpo kaj menso, la homo li mem estos ŝanĝita kiel radika tiel sia medio kaj vivmaniero estis.

Homa raso ĉe vojkruciĝo

161. Sed ni iris antaŭe de nia rakonto. Estas unu afero disvolvi en la laboratorio serion da psikologiaj aŭ biologiaj teknikoj por manipuli homan konduton kaj tute alia integri tiujn ĉi teknikojn en funkcian socian sistemon. La posta problemo estas pli malfacila el la du. Ekzemple, dum la teknikoj de edukada psikologio sendube funkcias tre bone en la "laboratoriaj lernejoj", kie ili estas disvolvigataj, ne necesas facila apliki ilin efike trans nia edukada sistemo. Ni ĉiuj scias, kiaj estas multaj el niaj lernejoj. La instruistoj estas tro okupataj forprenantaj tranĉilojn kaj pafilojn el la infanoj por submeti ilin al la plej novaj teknikoj por igi ilin en komputilajn spertulojn. Tiel, malgraŭ ĉio el ĝiaj teknikaj progresigoj rilate al la homa konduto, la sistemo ĝis tiam ne estis impone sukcesa en la regado de homoj. La homoj, kies konduto sufiĉas sub la rego de la sistemo, estas tia, kia povas eti nomata "burĝo". Sed estas kreskanta kvanto da homoj, kiuj en unu maniero aŭ alia estas ribeluloj kontraŭ la sistemo: bonfaraj parazitoj, junulaj bandoj, kultanoj, satanistoj, nazioj, radikaj ekologiistoj, milicanoj, ktp.

162. La sistemo nune estas engaĝanta en senespera lukto por venki sur certaj problemoj, kiuj minacas ĝian supervivon, inter kiuj la problemo de homa konduto estas la plej grava. Se la sistemo sukcesas atingi sufiĉan regon sur homa konduto sufiĉe rapide, ĝi verŝajne supervivos. Alie, ĝi disfalos. Ni pensas, ke la problemo verŝajne esti solvita inter la venontaj pluraj jardekoj, diru el 40 al 100 jaroj.

163. Supozu, ke la sistemo supervivas la krizon de la venontaj pluraj jardekoj. Je tiam ĝi estos solvita, aŭ almenaŭ sub rego, la ĉefaj problemoj, kiu alfrontas ĝin, aparte tio de "sociigi" homoj; tio estas, iganta homojn sufiĉe obeemaj, tiel ke ne plu ŝajnas esti ajnaj pluaj obstakloj al la disvolvo de la teknologio, kaj ĝi supoze progresas al ĝia logika rezultato, kio estas la tuta rego sur ĉio en la Tero, inkluzive homojn kaj ajnajn aliajn gravajn vivantojn. La sistemo povas iĝi unuuma, monolita organizo, aŭ ĝi povas esti plimalpli fragmentigita kaj konsisti el kvanto de organizoj kunekzistantaj en interrilato, kiu inkludas erojn de ambaŭ kunlaboro kaj konkurado, same kiel hodiaŭ la registaro, la korporacioj, kaj aliaj grandaj organizoj ankaŭ kunlaboras kaj konkuras unu al alia. La homa libereco plejparte malaperos, ĉar individuoj kaj malgrandaj grupoj estos nepotencaj kontraŭ grandaj organizoj armataj per superteknologio kaj arsenalo de progresintaj psikologiaj kaj biologiaj iloj por manipuli homojn, krom iloj por gvatado kaj fizika devigo. Nur malgranda kvanto da homoj havos veran potencon, kaj eĉ tiuj verŝajne havos nur tre limigatan liberecon, ĉar ilia konduto ankaŭ estos reguligata; ĵus kiel hodiaŭ niaj politikistoj kaj korporaciaj ekzekutivoj povas reteni siajn postenojn de potenco nur kiel longe ke ilia konduto restas ene de certaj sufiĉe malvastaj limoj.

164. Ne imagu, ke la sistemo ĉesos de disvolvi pluajn teknikojn por regi homojn kaj la naturon iam la krizo de la venontaj pluraj jardekoj finis kaj pliiĝanta rego ne plu necesas por la supervivo de la socio. Kontraŭe, tiam la malfacilaj tempoj finis, la sistemo pliigas ĝian regon sur homoj kaj naturo pli rapide, ĉar ĝi ne plu esti malhelpataj per tiaj malfacilecoj, kiaj ĝi nun spertas. Supervivo ne estas la ĉefa motivo por plivastigi la regon. Kiel ni klarigis en paragrafoj 87-90, teknikistoj kaj sciencistoj daŭrigas sian laboron plejparte kiel anstataŭa agado, tio estas, ili kontentigas ilian bezonon por potenco solvante teknikajn problemojn. Ili daŭrigos fari tion per senĉesa entuziasmo, kaj tra la plej interesaj kaj defiaj problemoj por ili solvi estos tiuj de la kompreno de la homa korpo kaj menso kaj la interveno en ilia disvolvo. Por la "bono de la homaro", kompreneble.

165. Sed supozu aliflanke, ke la stresoj de la venontaj jardekoj pruvos esti troaj por la sistemo. Se la sistemo disfalos, povas esti periodo de kaoso, "tempo de problemoj", kiel tiuj, kiujn la historio rekordis je variaj epokoj en la pasinteco. Ne eblas antaŭdiri, kio mergiĝos el tia tempo de problemoj, sed ĉiuokaze la homa raso ricevus novan ŝancon. La plej ega danĝero estas, ke la industria socio povas komenci en rekonstrui sin ene de la unuaj malmultaj jaroj post la disfalo. Certe estos multaj homoj (tiaj, kiuj malsatas por potenco aparte), kiuj anksios por refunkciigi la fabrikojn.

166. Tial du taskoj alfrontas tiujn, kiuj malamas la servuton, al kiu la industria socio reduktas la homan rason. Unue, ni devas labori por pliigi la sociajn stresojn en la sistemo, kiel por pliigi la ŝanco, ke ĝi disfalos aŭ esti malfortigita sufiĉe kiel ke revolucio kontraŭ ĝin eblas. Due, necesas disvolvigi kaj disvastigi ideologion, kiu kontraŭas la teknologion kaj la industrian socion se kaj kiam la sistemo sufiĉe malfortiĝis. Kaj tia ideologio helpos certigi ke, se kaj kiam la sistemo disfalas, ĝiaj restoj devas esti detruitaj, teknikaj libroj bruligitaj, ktp.

Homa sufero

167. La industria socio ne disfalos nur kiel rezulto de revolucia ago. Ĝi ne estos vundebla al revolucia atako krom se ĝiaj propraj internaj problemoj de disvolvo gvidas ĝin al tre seriozaj malfacilecoj. Do se la sistemo disfalas, ĝi ne faras tion tuj, aŭ trans procezo, kiu estas parte spontanea sed helpata de revoluciuloj. Se la disfalo estas subita, multaj homoj mortos, ĉar la monda loĝantaro iĝis tial troblovata, ke ĝi eĉ ne plu povas manĝigi sin sen progresinta teknologio. Eĉ se la disfalo estas sufiĉe laŭgrada, tiel ke la redukto de la loĝantaro povas okazi per la malpliigo de la naskindico anstataŭ per la pliigo de la mortindico, la procezo de malindustriigo verŝajne estos tre kaosa kaj engaĝas multan suferon. Estas naive pensi ĝin verŝajne, ke la teknologio esti reduktata per glate direktata, orda maniero, aparte ĉar la teknamantoj batalos obstine ĉe ĉiu paŝo. Ĉu estas do kruele labori por la disfalo de la sistemo? Eble, sed eble ne. Unue, revoluciuloj ne povos frakasi la sistemon krom se ĝi jam havas sufiĉajn problemojn tiel ke estus bona ŝanco, ke ĝi finfine frakasu sin; kaj ju pli la sistemo grandiĝas, des pli katastrofaj estos la sekvoj de ĝia disfalo; do povas esti, ke revoluciuloj, rapidigante la komenco de la disfalo, reduktos la amplekson de la katastrofo.

168. Due, unu devas ekvilibrigi la lukto kaj la morto kontraŭ la perdo de libereco kaj digno. Por multaj el ni, libereco kaj digno estas pli gravaj ol longa vivo aŭ la evito de fizika doloro. Krome, ni ĉiuj devas morti iam, kaj povas esti pli bone morti batalante por supervivo, aŭ por kaŭzo, ol vivi longan sed malplenan kaj necelan vivon.

169. Trie, ne estas tute certa, ke la supervivo de la sistemo kondukos al malpli sufero ol al kio la disfalo de la sistemo kondukus. La sistemo jam kaŭzis, kaj daŭre kaŭzas, egan suferon tutmonde. Antikvaj kulturoj, kiuj por miloj da jaroj donis al la homoj kontentigan rilaton inter unu la aliaj kaj kun ilia medio, frakasis de kontakto kun la industria socio, kaj la rezulto esti tuta katalogo de ekonomiaj, mediaj, sociaj kaj psikologiaj problemoj. Unu el la efikoj de la enmiksiĝo de la industria socio estis, ke trans granda parto de la mondo, tradiciaj regoj sur la loĝantaro malekvilibris. Tial la loĝantara eksplodo, kun ĉio, ke tio implicas. Post tio estas la psikologia sufero, kio estas vasta trans la supoze fortunaj landoj en la Okcidento (rigardu paragrafojn 44, 45). Neniu scias, kio okazos rezultinte de ozona malplenigo, la forceja efiko kaj aliaj mediaj problemoj, kiuj ankoraŭ ne povas esti antaŭdiritaj. Kaj, kiel la nuklea proliferado montris, nova teknologio ne povas esti fortenata el la manoj de diktatoroj kaj malrespondecaj Triaj Mondaj nacioj. Ĉu vi volas spekulativi, kion Irako aŭ Nordkoreio faros kun gentekniko?

170. "Ho!", diras la teknamantoj, "La scienco tuj riparos ĉion tion! Ni konkeros malsategon, eliminos psikologian suferon, igos ĉiujn sanaj kaj feliĉaj!" Jes, certe. Tio estas, kion ili diris antaŭ 200 jaroj. La Industria Revolucio celis elimini la malriĉecon, igi ĉiujn feliĉaj, ktp. La reala rezulto estis tre diferenca. La teknamantoj estas senespere naivaj (aŭ memtrompantaj) en ilia kompreno de sociaj problemoj. Ili ne konscias pri (aŭ elektas ignori) la fakto, ke kiam grandaj ŝanĝoj, eĉ tiuj, kiuj ŝajnas kiel bonfaraj, estas enkondukitaj en socion, ili kondukos al longa serio de aliaj ŝanĝoj, la plej el kiuj estas neantaŭdireblaj (paragrafo 103). La rezulto estas la perturbo de la socio. Do estas tre verŝajne, ke per iliaj provoj por fini la malriĉecon kaj la malsanon, faras obeemajn, feliĉajn personecojn ktp, la teknamantoj kreos sociajn sistemojn, kiuj estas terure perturbataj, eĉ kiel pli ol la estanta. Ekzemple, la sciencistoj fanfaronas, ke ili finos la malsategon kreante novajn, genetike modifitajn manĝplantojn. Sed tio permesas, ke la homan rason daŭre kreskiĝas senfine, kaj estas tre sciata, ke homamasiĝo kaŭzas pliigatan streson kaj agreson. Tio ĉi nur estas unu ekzemplo el la ANTAŬDIREBLAJ problemoj, kio okazos. Ni emfazas, ke, kiel pasintaj spertoj montris, teknika progreso kaŭzos aliajn problemojn, kiuj NE POVAS esti antaŭdiritaj antaŭe (paragrafo 103). Fakte, ekde la Industria Revolucio, la teknologio kreas novajn problemojn por la socio ege pli rapide ol ĝi solvas malnovajn. Tiel ĝi devigos longan kaj malfacilan periodon de provoj kaj eraroj por la teknamantoj fliki la cimojn de sia Brava Nova Mondo (se ĝi iam faros tion). Intertempe, estos ega sufero. Do ne estas klare, ke la supervivo de la industria socio engaĝus malpli suferon ol kion la disfalo de tiu socio engaĝus. La teknologio havas la homan rason en ligo, el kiu ne verŝajne estos ajna facila eskapo.

La estonteco

171. Sed nun supozu, ke la industria socio ja supervivos trans la venontaj pluraj jardekoj kaj la cimoj finfine estas flikitaj el la sistemo, tiel ke ĝi funkcias glate. Kia sistemo ĝi estos? Ni konsideros plurajn eblojn.

172. Unue, ni postulu, ke komputilaj sciencistoj sukcesas disvolvi inteligentajn maŝinojn, kiuj povas fari ĉion pli bone ol homoj povas fari ilin. Tiukaze, supoze ĉiu laboro estos farataj de vastaj, alte organizataj sistemoj de maŝinoj kaj neniu homa laboro necesos. Ĉiu el la du kazoj povos okazi. La maŝinoj povas esti permesataj fari ĉiujn siajn proprajn decidojn sen homa supervido, aŭ alie homa rego sur la maŝinoj povos esti konservata.

173. Se la maŝinoj estas permesataj fari ĉiujn siajn proprajn decidojn, ni ne povas fari ajnajn konjektojn pri la rezultoj, ĉar ne eblas diveni, kiel tiaj maŝinoj kondutus. Ni nur montras, ke la sorto de la homa raso estus ĉe la mizerikordo de la maŝinoj. Oni povus argumenti, ke la homa raso neniam estus tre stulta por doni ĉiujn regojn al la maŝinoj. Sed ni sugestas nek ke la homa raso libervole donus regon al la maŝinoj nek ke la maŝinoj volonte ekkaptus regon. Kion ni ja sugestas estas, ke la homa raso povus facile permesi sin drivi en pozicion de tia dependeco en la maŝinoj, ke ili ne havus praktikan elekton krom akcepti ĉiujn decidojn de la maŝinoj. Dum la socio kaj la problemojn, kiuj alfrontas ĝin, ĝi iĝas pli kaj pli kompleksa kaj dum maŝinoj iĝas pli kaj pli inteligenta, homoj permesos la maŝinojn fari pli kaj pli de iliaj decidoj por ili, simple ĉar maŝinfaritaj decidoj alportos pli bonajn rezultojn ol homfaritaj. Finfine etapo povas esti atingita, je kiam la decidoj necese por daŭrigi la funkcio de la sistemo estos tro kompleksa, ke homoj ne kapablos fari ĝin inteligente. Je tiu etapo, la maŝinoj estos en efika rego. Homojn ne povos nur malŝalti la maŝinojn, ĉar ili estos tiom dependaj al ili, ke malŝalti ilin estus memmortigo.

174. Aliflanke eblas, ke homa rego sur la maŝinoj povas esti konservata. Tiukaze, la ordinarulo povas havi regon sur certaj privataj maŝinoj propraj, kiel sia aŭto aŭ sia persona komputilo, sed rego sur grandaj sistemoj de maŝinoj estos en la mano de eta elito — same kiel hodiaŭ, sed kun du diferencoj. Pro la plibonigitaj teknikoj, la elito havos pli egan regon sur la homamaso, kaj ĉar homa laboro ne plu necesas, la homamaso estos superflua, neutila ŝarĝo al la sistemo. Se la elito estas malkompata, ili povas simple decidi ekstermi la amaso de la homaro. Se ili estas humanaj, ili povas uzi propagandon aŭ aliajn psikologiajn aŭ biologiajn teknikojn por redukti la naskindicon ĝis la amaso de la homaro estingiĝas, lasante la mondon al la elito. Aŭ, se la elito konsistigas el molkoraj liberaluloj, ili povas decidi ludi la rolon de bonaj ŝafistoj al la resto de la homa raso. Ili zorgos, ke ĉies fizikaj bezonoj estas kontentigitaj, ke ĉiuj infanoj kreskiĝas sub psikologie higienaj kondiĉoj, ke ĉiuj havas sanigan hobion por okupigi sin, kaj ke ĉiu ajn, kiu povas malkontentiĝi, estas submetata en "traktado" por kuraci sian "problemon". Kompreneble, farataj aŭ por forigi ilian bezonon por la potenca procezo aŭ por igi ilin "sublimigi" ilian impulson por potenco en iun sendanĝeran hobion. Tiuj ĉi faritaj homoj povus esti feliĉaj en tia socio, sed ili plej certe ne estos liberaj. Ili estos reduktitaj al la statuso de dombestoj.

175. Sed nun supozu, ke la komputilaj sciencistoj ne sukcesas en la disvolvo de artefarita inteligenteco, tiel ke homa laboro rnecesas. Eĉ tiel, maŝinoj prizorgos pli kaj pli el la pli simplaj taskoj, tiel ke estos pliiĝanta pluso de homaj laboristoj ĉe la plej malaltaj niveloj de lerteco. (Ni vidas ĉi tion jam okazi. Estas multaj homoj, kiuj trovis ĝin malfacila aŭ neebla trovi laboron pro intelektaj aŭ psikologiaj kialoj ili ne povas atingi la nivelon de trejnado necesa por igi sin utilaj en la estanta sistemo.) Pri tiuj, kiuj estas dungitaj, la postuloj ĉiam pliiĝas: Ili bezonas pli kaj pli trejnadon, pli kaj pli lertecon, kaj devos esti ĉiam pli fidindaj, konformantaj kaj obeemaj, ĉar ili estos pli kaj pli kiel ĉeloj en grandega organismo. Iliaj taskoj estos ĉiam pli specialaj, tiel ke ilia laboro estos, sence, sen kontakta al la reala mondo, koncentriĝanta pri unu eta ero de la realeco. La sistemo devos uzi ajnajn rimedojn, kiujn ĝi povas uzi, ĉu psikologiaj aŭ biologiaj, por fari homojn en esti obeemaj, havi la lertecojn, kiujn la sistemo postulas, kaj "sublimigi" iliajn impulsojn por potenco en iun specialan taskon. Sed la eldiro, ke la homoj de tia socio devos esti obeemaj povas bezoni kvalifikon. La socio povas trovi la konkurencon utila, dum ke manieroj estas trovitaj por direkti konkuremon en kanalojn, kiuj servas la bezonojn de la sistemo. Ni povas imagi estontan socion, en kiu estas senfinaj konkuradoj por postuloj de prestiĝo kaj potenco. Sed ne pli ol tre malmultaj homoj iam atingos la supron, kie la nura vera potenco estas (rigardu la finon de paragrafo 163). Tre repuŝa estas socio, en kiu homo povas kontentigi sian bezonon por potenco nur forpuŝante grandan kvanton da aliaj homoj el la vojo kaj senigi ilin de ILIA oportuno por potenco.

176. Oni povas antaŭvidi scenarojn, kiuj enkorpigas aspektojn el pli ol unu el la ebloj, kiuj ni jam diskutis. Ekzemple, povas esti, ke la maŝinoj transpreni la plejmulton de la laboro, kiu havas realan, praktikan, gravecon, sed ke homoj estos okupigataj ricevante relative malgravan laboron. Estis sugestita, ekzemple, ke granda disvolvo de la servaj industrioj povas provizi laboron por homoj. Tiel homoj daŭrigus sian tempon polurante la ŝuojn de unu la aliaj, ŝoforante unu la aliaj en taksioj, farante metiaĵojn por unu la aliaj, atendante sur la tabloj de unu la aliaj, ktp. Tiu ĉi ŝajnas al ni ĝisfunde malestiminda maniero por ke la homa raso finiĝos, kaj ni dubas, ke multaj homoj trovus plenumajn vivojn en tia sencela okupa laboro. Ili serĉus aliajn, danĝerajn ellasojn (drogoj, krimo, "kultoj", malamaj grupoj) krom se ili estus biologie aŭ psikologie faritaj por adapti ilin al tia vivmaniero.

177. Ne necesas diri, ke la scenaroj skizitaj antaŭe ne elĉerpas ĉiujn eblojn. Ili nur indikas la specon de rezultoj, kiuj ŝajnas al ni la plej verŝajnaj. Sed ni povas antaŭvidi neniun kredindan scenaron, kiuj estas ajna pli agrablaj ol tiuj, kiujn ni ĵus priskribis. Estas superforte verŝajne, ke se la industria-teknologia sistemo supervivas la venontajn 40 al 100 jarojn, tiam ĝi jam disvolvigis certajn ĝeneralajn karakterizojn: Individuoj (almenaŭ tiuj de la "burĝa" speco, kiuj estas integrataj en la sistemon kaj regas ĝin, kaj kiuj tial havas ĉion el la potenco) estos pli dependantaj ol iam al grandaj organizoj; ili estos pli "sociigitaj" ol iam kaj iliaj fizikaj kaj mensaj kvalitoj ĝis signifoplena amplekso (eble ĝis tre ega amplekso) estos tiuj, kiujn estas faritaj en ĝin anstataŭ esti la rezultoj de ŝanco (aŭ de la volo de Dio, aŭ kio ajn); kaj kio ajn povas resti de la sovaĝa naturo estos reduktita al restoj konservataj por scienca studo kaj tenita sub la supervido kaj manaĝado de la sciencistoj (tial ĝi ne plu estos vere sovaĝa). Finfine (diru, malmultaj jarcentoj el nun) verŝajnas, ke nek la homa raso nek ajnaj gravaj vivantoj ekzistos kiel ni konas ilin hodiaŭ, ĉar iam oni komencas modifi vivantojn per gentekniko, estos nenial ĉesigi je ajna aparta punkto, tiel ke la modifoj verŝajne daŭros ĝis la homo kaj aliaj vivantoj estis tute transformitaj.

178. Ĉio ajn alia, kio povas esti la kazo, estas certe, ke la teknologio estas kreanta por la homa raso novan fizikan kaj socian medion radike diferenca ol la spektro de medioj, al kiuj la natura selektado adaptis la homan rason fizike kaj psikologie. Se la homo ne estas ĝustigita al tiu nova medio estante artefarite reinĝenierado, tiam li adaptiĝos al ĝi per longa kaj dolora procezo de natura selektado. La antaŭa estas ege pli verŝajna ol la posta.

179. Estu pli bone forĵeti la tutan aĉan sistemon kaj preni la sekvojn.

Strategio

180. La teknamantoj estas kunportantaj nin ĉiujn al tute malzorgema veturo al la nekonato. Multaj homoj komprenas ion el kion la teknologia sistemo faras al ni sed prenas pasivan sintenon ĉar ili pensas, ke ĝi estas neevitebla. Sed ni (FC) ne pensas, ke ĝi estas neevitebla. Ni pensas, ke ĝi povas esti ĉesigebla, kaj ni donos ĉi tie iom indikojn pri kiel klopodi ĉesigi ĝin.

181. Kiel ni diris en paragrafo 166, la du ĉefaj taskoj por la estanteco estas antaŭenigi socian streson kaj malstabilecon en la industria socio, kaj disvolvigi kaj disvastigi ideologion, kiu kontraŭas la teknologion kaj la industrian sistemon. Kiam la sistemo iĝas sufiĉe stresigita kaj malstabila, revolucio kontraŭ la teknologio eblas. La ŝablono estus simila al tiu de la Francia kaj Rusia Revolucioj. La Francia socio kaj la Rusia socio, por pluraj jardekoj antaŭ iliaj respektivaj revolucioj, montris pliiĝantajn signojn de streso kaj malforteco. Intertempe, ideologioj estis disvolvigataj, kiuj ofertis novan mondvidon, kiu estis tre diferenca ol la malnova. En la kazo en Rusio, revoluciuloj estis aktive laborantaj por subfosi la malnovan ordon. Post tiam, kiam la malnova sistemo estis metita sub pluajn stresojn (per financa krizo en Francio, per milita malvenko en Rusio) ĝi estis forbalaita de revolucio. Kion ni proponas estas io laŭ la sama linio.

182. Oni oponos, ke la Francia kaj Rusia Revolucioj estis malsukcesoj. Sed plej revolucioj havas du celojn. Unu estas detrui malnovan formon de la socio kaj la alia estas starigi la novan formon de socio, antaŭviditaj de la revoluciuloj. La Franciaj kaj Rusiaj revoluciuloj malsukcesis (bonŝance!) en la kreado de la nova speco de socio, pri kiu ili revis, sed ili plimalpli sukcesas detrui la malnova socio. Ni havas neniun iluzion pri la farebleco de la kreado de nova, ideala formo de socio. Nia celo nur estas detrui la ekzistantan formon de la socio.

183. Sed ideologio, por gajni entuziasma subteno, devas havi pozitivan idealon kaj ankaŭ negativan; ĝi devas esti POR io kaj ankaŭ KONTRAŬ io. La pozitiva idealo, kiu ni proponas, estas la Naturo. Tio estas, SOVAĜA naturo: tiuj aspektoj de la funkciado de la Tero kaj ĝiaj vivantoj, kiuj estas sendependaj el homaj manaĝado kaj liberaj el homa enmiksiĝo kaj rego. Kaj per sovaĝa naturo ni inkludas homan naturon, per kio ni volas diri, tiuj aspektoj de la funkciado de la homa individuo, kiuj ne estas submetitaj al la regado de organizata socio sed estas produktoj de ŝanco, aŭ libervolo, aŭ Dio (dependanta al viaj religiaj aŭ filozofiaj opinioj).

184. La naturo faras perfektan kontraŭ-idealon al la teknologio por pluraj kialoj. La naturo (tio, kio estas ekster la rego de la sistemo) estas la malo de la teknologio (kiu celas ekspansii senfine la rego de la sistemo). Plej homoj konsentos, ke la naturo estas bela, certe ĝi havas egan popularan allogon. La radikaj ekologiistoj JAM tenas ideologion, kiu ekzaltas la naturon kaj kontraŭas la teknologion.[30] Ne necesas por la naturo starigi iun ĥimeran utopion aŭ ajnan novan specon de socia ordo. La naturo zorgas sin: Ĝi estis spontanea kreitaĵo, kiu ekzistis longe antaŭ ajna homa socio, kaj por sennombraj jarcentoj multajn diversaj specoj de homaj socioj kunekzistis kun la naturo sen fari al ĝi troan kvanton de damaĝo. Nur per la Industria Revolucio la efiko de la homa socio al la naturo iĝis vere ruiniga. Por malpezigi la premo sur la naturo, ne necesas krei specian specon de socia sistemo, nur necesas forĵeti la industria socio. Kompreneble, ke ĉi tio ne solvos ĉiujn problemojn. La industria socio jam faris egan damaĝon al la naturo kaj devigos tre longa tempo por la cikatroj resaniĝi. Krome, eĉ antaŭ-industriaj socioj povas fari signifoplenan damaĝon al la naturo. Tamen, la forĵetado de la industria socio atingos multon. Ĝi malpezigos la plej malbonan de la premo sur la naturo, tiel ke la cikatroj povas resaniĝi. Ĝi forigos la kapablon de la organizata socio daŭre pliigi sian regon super la naturo (inkluzive la homan naturon). Kia ajn socio povas ekzisti post la disfalo de la industria socio, estas certe, ke plej homoj vivos pli proksime al la naturo, pro la foresto de progresigita teknologio ne estos alimaniere, ke homoj POVAS vivi. Por manĝigi sin, ili devas esti kamparanoj aŭ paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj aŭ ĉasistoj, ktp. Kaj, ĝenerale parolante, loka aŭtonomio devus emi pliiĝi, ĉar la manko de progresigita teknologio kaj rapidaj komunikiloj limigos la kapablon de registaroj aŭ aliaj grandaj organizoj por regi lokajn komunumojn.

185. Kaj pri la negativaj sekvoj de la forĵetado de la industria socio — nu, vi ne povas manĝi vian kukon kaj ankaŭ havi ĝin. Por gajni unu aferon oni devas oferi alian.

186. La plej homoj malamas psikologian konflikton. Pro tio, ili evitas fari ajnan seriozan pensadon pri malfacilaj sociaj problemoj, kaj ili volas havi tiajn problemojn prezentataj al ili per simplaj, nigra-aŭ-blankaj termoj: TIO ĈI estas tute bona kaj TIO estas tute malbona. La revolucia ideologio devas tial esti disvolvigita en du niveloj.

187. En la pli kompleksa nivelo, la ideologio devas adresi sin al la homoj, kiuj estas inteligentaj, konsideremaj kaj raciaj. La celo devas krei kernon de homoj, kiuj kontraŭos la industrian sistemon laŭ racia, prudenta bazo, kun plena aprezo de la engaĝantaj problemoj kaj dusencecoj, kaj de la prezo, kiu devas esti pagata por la forĵetado de la sistemo. Estas aparte grave allogi homojn el ĉi tia, ĉar ili estas kapablaj homoj kaj estos utilaj en la influado de aliaj. Tiuj ĉi homoj devas estu adresataj laŭ kiel eble plej racia nivelo. Faktoj neniam devas esti intence distorditaj kaj malmoderaj lingvoj devas esti evitataj. Tio ĉi ne signifas, ke oni ne devus alvoki la emociojn, sed farante tion oni devas prizorgi por eviti la misreprezenton de la vero aŭ fari ajnan alian, kiu povus detrui la intelektan respektecon de la ideologio.

188. En la dua nivelo, la ideologio devas esti vastaj en simpligata formo, kiu ebligos la nepensantan plejmulton vidi la konflikton de la teknologio kontraŭ la naturo laŭ nedusencaj termoj. Sed eĉ en tiu ĉi dua nivelo, la ideologio devus ne esti esprimata per lingvo, kiuj estas tiom nereala, malmodera kaj malracia, ke ĝi fremdigas la homojn el la prudenta kaj racia speco. Nereala, malmodera propagantiel kelkfoje atingas imponajn mallongtempajn gajnojn, sed estos pli avantaĝa longtempe konservi la lojalecon de malgranda kvanto da inteligente engaĝantaj homoj ol inciti la pasion de nepensanta, nefidinda homamasaĉo, kiu poste ŝanĝos ilian sintenon tuj kiam iu venas kun pli bona propaganda truko. Tamen, propagando de la konfliktiganta speco povas necesi kiam la sistemo proksimiĝas al la punkto de disfalo kaj estas fina lukto inter rivalaj ideologioj por determini, kiu iĝos dominanta kiam la malnova mondvido disfalas.

189. Antaŭ tiu fina lukto, la revoluciuloj ne devus atendi havi la plejmulton de la homo en sia flanko. La historio estas farata de aktivaj, determinantaj malplimultoj, ne de la plimulto, kiu malofte havas klaran kaj konsekvencan ideon pri kion ĝi vere volas. Ĝis la tempo venas por la fina puŝo al la revolucio[31], la tasko de la revoluciuloj estos malpli gajni la malprofundan subtenon de la plimulto ol konstrui malgrandan kernon de profunde engaĝantaj homoj. Pri la plimulto, sufiĉos konsciigi ilin pri la ekzisto de la nova ideologio kaj memorigi ilin pri ĝi ofte; kvankam kompreneble ĝi estos dezirinda gajni la subtenon de la plimulto ĝis la amplekso, ke tiu ĉi povas esti farita sen malfortigi la kernon de serioze engaĝantaj homoj.

190. Ajna speco de socia konflikto helpas malstabiligi la sistemon, sed oni devus prizorgi, kian konflikton oni kuraĝigas. La linio de konflikto devus esti konturita inter la amaso de la homoj kaj la potenco-havanta elito (politikistoj, sciencistoj, komercaj ekzekutivoj de alta nivelo, registaraj oficialuloj, ktp.). Ĝi NE devus esti konturita inter la revoluciuloj kaj la amaso de la homo. Ekzemple, estus malbona strategio por la revoluciuloj kulpigi usonanoj por iliaj kutimoj de konsumado. Anstataŭ, la ordinara usonano devus esti portretita kiel viktimo de la reklama kaj merkatika industrio, kiu trompis lin en la aĉetadon de multe da ruboj, kiuj li ne bezonas kaj tio estas tre nesufiĉa kompenso por sia perdita libereco. Ĉiu aliroo konsekvencas kun la faktoj. Estas nur afero de sinteno, ĉu vi kulpigas la reklaman industrion por manipuli la publikon aŭ kulpigas la publikon por permesi sin esti manipulata. Kiel afero de strategio, oni devus ĝenerale eviti kulpigi la publikon.

191. Oni devus pensi dufoje antaŭ ol kuraĝigi ajnan alian socian konflikton ol tio inter la potenco-havanta elito (kiu svingas la teknologion) kaj la ĝenerala publiko (sur kiu la teknologio ekzercas sian potencon). Unue, aliaj konfliktoj emas distri la atenton el la gravaj konfliktoj (inter la potenco-elito kaj ordinaruloj, inter la teknologio kaj la naturo); alie, aliaj konfliktoj povas aktuale kuraĝigi la teknologigado, ĉar ĉiu flanko en tia konflikto volas uzi teknologian potencon por gajni avantaĝojn super ĝia kontraŭulo. Tiu ĉi estas klare vidata en la rivalecoj inter nacioj. Ĝi ankaŭ aperas en etnaj konfliktoj ene de nacioj. Ekzemple, en Usono, multaj nigrulaj gvidantoj anksias por akiri potencon por afrika-usonanoj metante reen individuojn en la teknologia potenco-elito. Ili volas, ke estu multaj nigrulaj registaraj oficialuloj, sciencistoj, korporaciaj ekzekutivoj, ktp. Tiumaniere, ili helpas sorbi la afrika-usonanan subkulturon en la teknologian sistemon. Ĝenerale parolante, oni devus kuraĝigi nur tiujn sociajn konfliktojn, kiuj povas taŭgi en la kadron de la konfliktoj de la potenco-elito kontraŭ la ordinaruloj, la teknologio kontraŭ la naturo.

192. Sed la maniero por malkuraĝigi etna konflikto NE estas per militema pledado de malplimultaj rajtoj (rigardu paragrafoj 21, 29). Anstataŭ, la revoluciuloj devus emfazi ke, kvankam malplimululoj ja sufras plimalpli malavataĝon, tiu ĉi malavantaĝo malmulte gravas. Nia vera malamiko estas la industria-teknologia sistemo, kaj en la lukto kontraŭ la sistemo, etnaj distingoj ne gravas.

193. La speco de revolucio ni havas enmense ne necese engaĝas armata ribelo kontraŭ ajna registaro. Ĝi povas aŭ ne povas engaĝi fizikan perforton, sed ĝi ne estos POLITIKA revolucio. Ĝia celo estos al la teknologio kaj la ekonomiko, ne politiko.[32]

194. Verŝajne la revoluciuloj devus eĉ EVITI atingi politikan potencon, ĉu per laŭleĝaj aŭ malleĝaj manieroj, ĝis la industria sistemo estas stresigita al la danĝerpunkto kaj pruvis sin esti malsukceso en la vido de la plej homoj. Supozu kiel ekzemplo, ke iu "verda" partio gajnus regon sur la Usona Kongreso en elekto. Por eviti perfidi aŭ malplifortigi sian propran ideologion, ili devas preni ĝisfundajn agojn por turni ekonomian kreskiĝo en ekonomian malkreskiĝo. Al la ordinarulo, la rezulto ŝajnus katastrofa. Estus ega senlaboreco, manko de varoj, ktp. Eĉ se la pli malagrablaj efikoj povas esti evitita per superhome lerta manaĝado, ankoraŭ homoj devus komenci la forlasadon de luksaĵoj, al kiuj ili dependiĝis. La malkontento kreskus, la "verda" partio estus forpelita el la oficejo kaj la revoluciuloj suferus severan regreson. Tial la revoluciuloj ne provu atingi politikan potencon ĝis la sistemo trovas sin en tiom malordon, ke ajnaj malfacilecoj estos vidataj kiel rezulto de la malsukcesoj de la industria sistemo mem kaj ne de la polisoj de la revoluciuloj. La revolucio kontraŭ la teknologio verŝajne devos esti revolucio de eksteruloj, revolucio de malsupre kaj ne de supre.

195. La revolucio devas esti internacia kaj tutmonda. Ĝi ne povas esti efektivigata per nacio-post-nacia bazo. Kiam ajn oni sugestas, ke Usono, ekzemple, devus redukti sian teknikan progreson aŭ ekonomian kreskon, homoj histeriiĝis kaj ekkrias, ke se ni restas malantaŭe en la teknologio, la japanoj superos nin. Sanktaj robotoj! La mondo flugos el sia orbito se la japanoj iam vendas pli da aŭtoj ol kiom ni vendas! (Naciismo estas ega antaŭeniganto de la teknologio.) Pli racie, oni povas argumenti, ke se la relative demokrataj nacioj restas malantaŭe en la teknologio dum aĉa, diktatoraj nacioj kiel Ĉinio, Vjetnamio kaj Nordkoreio daŭras progresi, finfine la diktatoroj povas atingi regon sur la mondo. Tio estas kial la industria sistemo devus esti atakata en ĉiuj nacioj samtempe, ĝis la amplekso, ke tio ĉi povas ebli. Vere, ke ne estas certigo, ke la industria sistemo povas esti detruita je proksimume samtempe trans la mondo, kaj eĉ estas konceptebla, ke la provo por forĵeti la sistemon povas kaŭzi anstataŭe la dominado de la sistemo de diktatoroj. Tio estas risko, kion oni devas preni. Kaj valoras preni ĝin, ĉar la diferenco inter "demokrata" industria sistemo kaj unu regata per diktatoroj estas malgranda kompare kun la diferenco inter industria sistemo kaj neindustria.[33] Eĉ oni povas argumenti, ke industria sistemo regata de diktatoroj estus preferinda, ĉar sistemoj regataj de diktatoroj kutime pruvis malefikaj, tial ili supoze pli verŝajnas disfali. Rigardu Kubon.

196. Revoluciuloj povas konsideri favori agojn, kiuj emas ligi la mondan ekonomion en unuigitan tuton. Liberkomercaj interkonsentoj kiel NAFTA [Nordamerika Liberkomerca Interkonsento] kaj GATT [Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco] verŝajne estas malutila al la medio mallongtempe, sed longtempe povas eble esti avantaĝa, ĉar ili antaŭenigas ekonomian interdependecon inter nacioj. Estos pli facile detrui la industria sistemo laŭ tutmonda bazo se la monda ekonomio estas tiom unuigita, ke ĝia disfalo en ajna grava lando kondukos al ĝia disfalo en ĉiuj industriiĝintaj landoj.

197. Kelkaj homoj prenas la linion, ke la modernulo havas tro da potenco, tro da rego sur la naturo; ili argumentas por pli pasiva sinteno por la homa raso. En la plej bona kazo, tiuj ĉi homoj esprimas sin malklare, ĉar ili ne povas distingi inter la potenco por GRANDAJ ORGANIZOJ kaj la potenco por INDIVIDUOJ kaj MALGRANDAJ GRUPOJ. Estas eraro argumenti por senpotenceco kaj pasiveco, ĉar homoj BEZONAS potencon. La modernulo kiel kolektiva ento — tio estas, la industria sistemo — havas egan potencon sur la naturo, kaj ni (FC) rigardas tion kiel malbona. Sed modernaj INDIVIDUOJ kaj MALGRANDAJ GRUPOJ DE INDIVIDUOJ havas multe malpli potencon ol kion la primitivulo iam havis. Ĝenerale parolante, la vasta potenco de la "modernulo" sur la naturo estas ekzercata ne de individuoj aŭ malgrandaj grupoj sed de grandaj organizoj. Ĝis la amplekso, ke la ordinara moderna INDIVIDUO povas svingi la potencon de la teknologio, li estas permesata fari tion nur inter mallarĝaj limigoj kaj nur sub la supervido kaj rego de la sistemo. (Vi bezonas permesilon por ĉio kaj kun la permesilo venas la reguloj.) La individuo havas nur tiujn ĉi teknologiajn potencojn, kun kiuj la sistemo elektas provizi lin. Lia PERSONA potenco super la naturo malgravas.

198. Primitivaj INDIVIDUOJ kaj MALGRANDAJ GRUPOJ aktuale havis konsidereblan potencon sur la naturo, aŭ eble estu pli bone diri, potenco ENE DE la naturo. Kiam la primitivulo bezonis manĝaĵon, li sciis kiel trovi kaj pretigi manĝeblajn radikojn, kiel spuri ĉasbestojn kaj kapti ĝin per hejmfaritaj armiloj. Li sciis, kiel protekti sin el la varmo, malvarmo, pluvo, danĝeraj bestoj, ktp. Sed la primitivulo ja faris relative malmultan damaĝon al la naturo, ĉar la KOLEKTIVA potenco de la primitiva socio estis malsignifa kompare al la KOLEKTIVA potenco de la industria socio.

199. Anstataŭ argumenti por senpotenceco kaj pasiveco, oni devus argumenti, ke la potenco de la INDUSTRIA SOCIO devus esti rompigita, kaj ke tiu ĉi ege PLIIGOS la potencon kaj la liberecon de INDIVIDUOJ kaj MALGRANDAJ GRUPOJ.

200. Ĝis la industria sistemo estis ĝisfunde detruita, la detruo de tiu sistemo devas esti la nura celo de la revoluciuloj. Aliaj celoj distrus la atenton kaj energion el la ĉefa celo. Pli grave, se la revoluciuloj permesus sin havi ajnan alian celon ol la detruo de la teknologio, ili estos tentataj uzi la teknologion kiel ilon por atingi aliajn celojn. Se ili cedas al tiu tento, ili tuj refalos en la teknologian kaptilon, ĉar la moderna teknologio estas unuigita, streĉe organizata sistemo, tiel ke, por reteni IOM el la teknologio, oni trovas sin devigata reteni LA PLEJ el la teknologio, tial oni finas oferante nur malmulton de la teknologio.

201. Supozu kiel ekzemplon, ke la revoluciuloj prenis "socian justecon" kiel celon. La homa naturo, estanta kio ĝi estas, socia justeco ne tuj realiĝus; ĝi devus esti devigata. Por devigi ĝin, la revoluciuloj devus reteni centran organizon kaj regon. Por tio, ili bezonus rapidan longdistancan transporton kaj komunikilon, kaj tial ĉion el la teknologio necesa por subteni la transportajn kaj komunikilajn sistemojn. Por manĝigi kaj vestigi malriĉulojn, ili devus uzi agrikulturan kaj muntadan teknologion. Ktp. Do ke la provo por certigi la socian justecon devigus ilin reteni la plej partojn de la teknologia sistemo. Ne ke ni havas ion ajn kontraŭ la socia justeco, sed ĝi ne devas permesi, ke ĝi malhelpas la klopodon por forigi la teknologian sistemon.

202. Estus senespere por la revoluciuloj provi ataki la sistemon sen uzante IU moderna teknologio. Se nenio alia, ili devas uzi la amaskomunikilon por disvastigi la mesaĝon. Sed ili devas uzi la modernan teknologion nur por UNU celo: ataki la teknologian sistemon.

203. Imagu alkoholulon sidanta kun barelo de vino antaŭ li. Supozu, ke li ekdiras al si mem, "Vino ne estas tre malbona por vi se uzata modere. Kial, ili diras, ke malmulta kvanto da vino eĉ estas bona por vi! Ne faros al mi ajnan malutilon se mi prenas nur unu etan trinkon...." Nu, vi scias, kio okazos. Neniam forgesu, ke la homa raso kun la teknologio estas same kiel alkoholulo kun barelo de vino.

204. Revoluciuloj devus havi tiom da infanoj kiom ili povas. Estas forta scienca atesto, ke sociaj sintenoj estas ĝis signifa amplekso heredaj. Neniu sugestas, ke socia sinteno estas rekta rezulto de la gena konsistigaĵo de homo, sed ŝajnas, ke personecaj trajtoj estas parte heredaj, kaj ke certaj personecaj trajtoj emas, en la kunteksto de nia socio, igi homon pli verŝajna teni tiun ĉi aŭ tiun socian sintenon. Kontraŭargumentoj al tiuj trovoj estis levitaj, sed la kontraŭargumentoj estas feblaj kaj ŝajnas esti ideologie motivataj. En ĉiu evento, neniu neas, ke infanoj emas mezume teni la sociajn sintenojn, kiuj estas similaj al siaj gepatroj. El nia vidpunkto, tute ne gravas ĉu la sintenoj estas pludonataj herede aŭ per infana trejnado. Ĉiukaze, ili ESTAS pludonataj.

205. La problemo estas, ke multo de la homo, kiu emas ribeli kontraŭ la industria sistemo ankaŭ koncernas pri la loĝantaraj problemoj, tial ili emas havi malmultajn aŭ neniun infanon. Tiumaniere, ili povas transdoni la mondon al tiaj homoj, kiuj subtenas aŭ almenaŭ akceptas la industrian sistemon. Por asekuri la fortecon de la venonta generacio de revoluciuloj, la nuntempa generacio devus reprodukti sin abunde. Farante tion, ili plimalbonigos la loĝantaran problemon nur iomete. Kaj la grava problemo estas forĵeti la industrian sistemon, ĉar post kiam la industria sistemo estas forigita, la tutmonda loĝantaro necese malpliiĝos (rigardu 167); dum se la industria sistemo supervivos, ĝi daŭros disvolvi novajn teknikojn por la produktado de manĝaĵo, kiu povas ebligi la tutmondan loĝantaron pliiĝi preskaŭ senfine.

206. Pri la revolucia strategio, la nuraj punktoj, kiujn ni nepre insistas, estas, ke la unuopa precipa celo devas esti la forĵetado de la moderna teknologio, kaj ke neniu alia celo devas esti permesita konkuri kun tiu ĉi. Por la resto, revoluciuloj devas preni empirian aliron. Se sperto indikas, ke io el la rekomendoj faritaj en la antaŭaj paragrafoj ne donos bonajn rezultojn, post tio tiuj rekomendoj devus esti forĵetita.

Du specoj de teknologio

207. Argumento, kiu verŝajnas esti levigita kontraŭ nia proponata revolucio, estas, ke ĝi nepre malsukcesos, ĉar (estas asertita) trans la historio la teknologio ĉiam progresis, neniam regresis, tial la teknologia regreso ne eblas. Sed tiu ĉi aserto estas malvera.

208. Ni distingas inter du specoj de teknologio, kiujn ni nomos malgrandskala teknologio kaj organizo-dependanta teknologio. Malgrandskala teknologio estas teknologio, kiu povas esti uzata de malgrandskalaj komunumoj sen ekstera helpo. Organizo-dependanta teknologio estas teknologio, kiu dependas al grandskala socia organizo. Ni konscias de neniu signifa kazo en la regreso de malgrandskala teknologio. Sed organizo-dependanta teknologio JA regresas kiam la socia organizo, al kiu ĝi dependas, disfalas. Ekzemplo: Kiam la Romia Imperio disfalis, la malgrandskala teknologio de la romianoj supervivis, ĉar ajna lerta vilaĝa metiisto povus konstrui, ekzemple, akvoradon, ajna lerta forĝisto povas fari ŝtalon laŭ romiaj metodoj, ktp. Sed la organizo-dependanta teknologio de la romianoj JA regresis. Iliaj akveduktoj kadukiĝis kaj neniam estis rekonstruitaj. Iliaj teknikoj de vojkonstruado estis perditaj. La romia sistemo de urba salubrigo estis forgesita, tiel ke ne ĝis lastatempe la salubrigo de eŭropaj urboj ja egalas tion de Antikva Romio.

209. La kialo, ke la teknologio ĉiam ŝajnas progresi estas ke, eble ĝis jarcento aŭ du antaŭ la Industria Revolucio, la plej teknologio estis malgrandskala teknologio. Sed la plejparto de la teknologio disvolvigita ekde la Industria Revolucio estas organizo-dependanta teknologio. Konsideru la fridujon kiel ekzemplon. Sen fabriko-faritaj partoj aŭ la faciligoj de post-industria metiejo estus preskaŭa neeble por malmulto da lokaj metiistoj konstrui fridujon. Se per iu miraklo ili ja sukcesis en konstrui unu, ĝi estus neutila por ili sen fidinda fonto de elektro. Do ili devus bari rivereton kaj konstrui generatoron. Generatoroj devigas grandan kvanton da kupra drato. Imagu provi fari tiun draton sen moderna maŝinaro. Kaj kie oni povus trovi taŭgan gason por fridigo? Estus multe pli facile konstrui glaciejon aŭ konservi la manĝaĵojn per sekigado aŭ peklado, kiel estis farita antaŭ la invento de la fridujo.

210. Do estas klare, ke se la industria sistemo iam ĝisfunde disfalis, fridiga teknologio rapide estus perdita. La sama veras de aliaj organizo-dependantaj teknologioj. Kaj kiam tiu ĉi teknologio estis perdita dum generacio aŭ iam, ĝi bezonus jarcentojn por rekonstrui ĝin, same kiel daŭris jarcentojn por konstrui ĝin la unuan fojon. Supervivantaj teknikaj libroj estus malmultaj kaj disaj. Kaj la industria socio, se konstruata el nenio sen ekstera helpo, nur povas esti konstruata en sekvo de etapoj: Vi bezonas ilojn por fari ilojn por fari ilojn por fari ilojn... Longdaŭra procezo de ekonomia disvolvo kaj progreso en socia organizado necesas. Kaj, eĉ kun la foresto de ideologio, kiu kontraŭas la teknologion, estas nenial por kredi, ke iu ajn interesus rekonstrui la industrian socion. La entuziasmo por "progreso" estas fenomeno aparta al la moderna formo de la socio, kaj ĝi ne ŝajnas ekzisti antaŭ la 17-a jarcento aŭ ĉirkaŭe.

211. Dum la malfrua mezepoko, estis kvar ĉefaj civilizoj, kiuj estis egale "progresintaj": Eŭropo, la Islama Mondo, Barato, kaj la Fora Oriento (Ĉinio, Japanio, Koreio). Tri el tiuj ĉi civilizoj restis plimalpli stabilaj, kaj nur Eŭropo dinamikiĝis. Neniu scias, kial Eŭropo dinamikiĝis tiam; historiistoj havas teoriojn sed tiuj ĉi nur estas spekulativo. Ĉiukaze, estas klare, ke la rapida disvolvo al teknologia formo de socio okazas nur sub specialaj kondiĉoj. Do ne estas kialo por supozi, ke longdaŭra teknologia regreso ne povus okazi.

212. Ĉu la socio FINFINE disvolvus denove al industria-teknologia formo? Eble, sed ne utilas zorgi pri tio, ĉar ni ne povas antaŭdiri aŭ regi eventojn 500 aŭ 1,000 jaroj en la estontecon. Tiuj problemoj devas esti traktitaj de la homoj, kiuj vivos tiam.

La danĝero de la maldekstremo

213. Pro ilia bezono por la ribelado kaj membriĝo en movado, maldekstremuloj aŭ homoj de simila psikologia speco ofte ne estas allogitaj al ribelanta aŭ aktivisma movado, kies celoj kaj membraro ne komence estas maldekstrema. La rezulta alfluo de maldekstremaj specoj povas facile turni ne-maldekstrema movado en maldekstreman, tiel ke la maldekstremaj celoj anstataŭigas aŭ distordas la originalajn celojn de la movado.

214. Por eviti ĉi tion, movado, kiu antaŭenigas la naturon kaj kontraŭas la teknologion devas preni nepra kontraŭ-maldekstrema sinteno kaj devas eviti ajnan kunlaboron kun maldekstremuloj. La maldekstremo longtempe estas malkonsekvenca kun la sovaĝa naturo, kun la homa libereco kaj kun la forĵetado de la moderna teknologio. La maldekstremo estas kolektivisma; ĝi serĉas kunligi la tutan mondon (ambaŭ naturo kaj homa raso) en unuigitan tuton. Sed tio ĉi implicas la manaĝadon de la naturo kaj de la homa vivo de organizata socio; kaj ĝi postulas progresintan teknologion. Vi ne povas havi unuigitan mondon sen rapida transporto kaj komunikilo, vi ne povas igi ĉiujn ami unu la alian sen kompleksa psikologiaj teknikoj, vi ne povas havi "planita socio" sen la necesa teknologia bazo. Super ĉio, la maldekstremo estas pelata per la bezono de potenco, kaj la maldekstremulo serĉas la potencon per kolektivisma bazo, per la identiĝo al amasa movado aŭ organizo. La maldekstremo ne verŝajnas forlasi la teknologion, ĉar la teknologio estas tro valora fonto de kolektiva potenco.

215. La anarkiisto[34] ankaŭ serĉas potencon, sed serĉas ĝin per individua aŭ malgranda-grupa bazo; li volas, ke individuoj kaj malgrandaj grupoj povas regi la cirkonstancojn de iliaj propraj vivoj. Li kontraŭas la teknologion, ĉar ĝi dependigas malgrandajn grupojn al grandaj organizoj.

216. Kelkaj maldekstremuloj povas ŝajni kontraŭi la teknologion, sed ili kontraŭos ĝin nur tiel longe, kiel ili estas eksteruloj kaj la teknologia sistemo estas regata de ne-maldekstremuloj. Se la maldekstremo iam iĝas dominanta en la socio, tiel ke la teknologia sistemo iĝas ilo en la mano de la maldekstremuloj, ili entuziasme uzos ĝin kaj antaŭenigi ĝian kreskon. Farante ĉi tion, ili ripetos ŝablonon, kiun la maldekstremo montris reen kaj reen en la pasinteco. Kiam la bolŝevikoj en Rusio estis eksteruloj, ili ĝisfunde kontraŭis la cenzuradon kaj la sekretan policon, kaj ili pledis por memdetermino de etnaj malplimultoj, ktp, sed kiam ili mem atingis la regon, ili trudis pli streĉan cenzuradon kaj kreis pli malkompatan sekretan policon ol kio ajn ekzistis sub la caroj, kaj ili subpremis etnajn malplimultulojn almenaŭ tiom, kiom faris la caroj. En Usono, pluraj jardekoj antaŭen, kiam maldekstremuloj estis malplimulto en niaj universitatoj, maldekstremaj profesoroj estis ĝisfundaj defendantoj de la akademia libereco. (Tio ĉi estas "politika ĝusteco.") La sama okazos kun la maldekstremo kaj la teknologio: Ili uzos ĝin por subpremi ĉiujn ajn se ili prenas ĝin sub ilia propra rego.

217. En pli fruaj revolucioj, la maldekstremuloj de la speco, kiu plej malsatas de potenco, unue kunlaboris kun ne-maldekstremaj revoluciuloj, kaj ankaŭ pli libertarianismaj maldekstremuloj, kaj poste perfidi ambaŭ por ekkapti regon por si mem. Robespierre faris ĉi tion en la Francia Revolucio, la bolŝevikoj faris ĝin en la Rusia Revolucio, la komunistoj faris ĝin en Hispanio en 1938 kaj Castro kaj siaj sekvantoj faris ĝin en Kubo. Konsiderante la pasintan historion de la maldekstremo, estus tute stulta por ne-maldekstremaj revoluciuloj hodiaŭ kunlabori kun maldekstremuloj.

218. Multaj pensantoj montris, ke la maldekstremo estas speco de religio. La maldekstremo ne estas religio laŭ strikta senco, ĉar la maldekstrema doktrino ne postulas la ekziston de ajna supernatura estanto. Sed, por la maldekstremulo, la maldekstremo ludas psikologian rolon tiom kiel tio, kion la religio rolas por kelkaj homoj. La maldekstremulo BEZONAS kredi je la maldekstremo; ĝi ludas vitalan rolon en lia psikologia ekonomio. Lia kredo ne estas facile ŝanĝigebla per logiko aŭ faktoj. Li havas profundan konvinkon, ke la maldekstremo estas morale Ĝusta kun majuskla Ĝ, kaj ke li ne nur havas la rajton sed la devon por trudi maldekstreman moralecon al ĉiuj. (Tamen, multe de la homoj, kiujn ni mencias kiel "maldekstremuloj", ne pensas pri si kiel maldekstremuloj kaj ne priskribus ilian sistemon de kredoj kiel maldekstremo. Ni uzas la termon "maldekstremo" ĉar ni ne scias ajnajn pli bonajn vortojn por nomi la spektron de rilataj kredoj, kiuj inkludas la feminisman, gejajn rajtajn, politike ĝustecan, ktp. movadojn, kaj ĉar ĉi tiuj movadoj havas fortan ligon al la malnova maldekstremo. Rigardu paragrafojn 227-230.)

219. La maldekstremo estas totalisma forto. Kie ajn la maldekstremo estas en pozicio de potenco, ĝi emas enmiksiĝi en ĉiuj privataj anguloj kaj trudi ĉiujn pensojn en maldekstreman muldon. Parte, ĉi tio estas pro la kvazaŭe religia karakterizo de la maldekstremo; ĉio kontraŭa al maldekstremaj kredoj reprezentas Peko. Pli grave, la maldekstremo estas totalisma forto pro la impulso de la maldekstremuloj por potenco. La maldekstremulo serĉas kontentigi sian bezonon por potencon identiĝante kun socia movado, kaj li provas transiri la potencan procezon helpante alceli kaj atingi la celojn de la movado (rigardu paragrafon 83). Sed ne gravas kiom longe la movado iris atingante siajn celojn, la maldekstremulo neniam kontentas, ĉar sia aktivismo estas anstataŭa agado (rigardu paragrafon 41). Tio estas, la reala motivo ne estas atingi la ŝajnaj celoj de la maldekstremo; reale li estas motivata per senco de potenco, kiu li ricevas luktante por kaj poste atingante socian celon.[35] Sekve, la maldekstremulo neniam kontentas kun la celoj, kiujn li jam atingis; lia bezono por la potenca procezo gvidas lin ĉiam alceli iun novan golon. La maldekstremulo volas egalajn oportunojn por malplimultuloj. Kiam tio estas atingita, li insistas pri la statistika egaleco de la atingado por malplimultuloj. Kaj tiel longe kiel iu ajn tenas en iu angulo de sia menso negativan sintenon pri iu malplimulto, la maldekstremulo devas reeduki lin. Kaj etnaj malplimultoj ne sufiĉas; neniu rajtas havi negativan sintenon pri samseksemuloj, malkapabluloj, trodikuloj, maljunuloj, malbeluloj, kaj plu kaj plu kaj plu. Ne sufiĉas, ke la publiko devus esti informata pri la danĝeroj de fumado; averto devas esti stampita sur ĉiu pakaĵoj da cigaredoj. Post tio, la cigareda reklamado devas esti limigita se ne malpermesita. La aktivistoj neniam kontentas ĝis la tabako estas kontraŭleĝigita, kaj post tio ĝi estos alkoholaĵo, post tiu rubomanĝaĵo, ktp. Aktivistoj batalis kontraŭ evidenta infana mistrakto, kio estas racia. Sed nun ili volas ĉesigi ĉiujn pugfrapadon. Kiam ili faris tion, ili volas malpermesi ion alian, kion ili konsideras malsaniga, kaj poste alian aferon kaj poste alian. Ili neniam kontentas ĝis ili havas tutan regon sur ĉiuj praktikoj pri infana edukado. Kaj poste ili moviĝos al alia kaŭzo.

220. Supozu, ke vi petis la maldekstremulojn, ke ili faru liston de ĈIO el la aferoj, kiuj estus malbona en la socio, kaj poste supozu, ke vi institutis ĈIUJN sociajn ŝanĝojn, kiujn ili demandis. Estas sekura diri, ke en pluraj jaroj la plejparto de la maldekstremuloj trovus ion novan por plendi pri, iun novan socian "malbonon" por korekti ĉar, denove, la maldekstremulo estas motivata malpli per koncerno al la problemoj de la socio ol per la bezono por kontentigi sian impulson por potenco trudante siajn solvojn al la socio.

221. Pro la limigo metita sur iliajn pensojn kaj konduton de ilia alta nivelo de sociigado, multaj maldekstremuloj de la supersociigita speco ne povas alceli potencon laŭ manieroj, kiuj aliaj homoj faras. Por ili, la impulso por potenco havas nur unu morale akceptatan eliron, kaj tio estas en la lukto por trudi sian moralecon al ĉiuj.

222. Maldekstremuloj, aparte tiuj de la supersociigita speco, estas Veraj Kredantoj laŭ la senco de la libro de Eric Hoffer, "La Vera Kredanto". Sed ne ĉiuj Veraj Kredantoj estas el la sama psikologia speco kiel maldekstremuloj. Supoze, vera-kredanta nazio, ekzemple, multe diferencas psikologie al la vera-kredanta maldekstremulo. Sed pro ilia kapablo por unumensa dediĉo al kaŭzo, Veraj Kredantoj estas utilaj, eble necesaj, ingredienco al ajna revolucia movado. Tio ĉi prezentas problemon, kun kiu ni devas konfesi, ke ni ne scias kiel aliri. Ni ne certas, kiel utiligi la energiojn de la Vera Kredanto al revolucio kontraŭ la teknologio. Nuntempe, ĉio, kion ni povas diri, estas ke neniu Vera Kredanto estos sekura varbito al la revolucio krom se lia sindevigo estas nur al la destruo de la teknologio. Se li devigas sin ankaŭ al alia idealo, li povus uzi la teknologion kiel utilon por alceli tiun alian idealon (rigardu paragrafojn 220, 221).

223. Kelkaj legantoj povus diri, "Tiu ĉi aĵo pri la maldekstremo estas multe da aĉa. Mi konas Adamon kaj Sofian, kiuj estas maldekstremuloj kaj ili ne havas ĉiujn tiujn ĉi totalismajn tendecojn." Estas ja vere, ke multaj maldekstremuloj, eble eĉ nombra plimulto, estas decaj homoj, kiuj sincere kredas je la toleremo de la valoroj de aliaj (ĝis punkto) kaj ne volus uzi arbitrajn metodojn por atingi siajn sociajn celojn. Nia rimarko pri la maldekstremo ne intencas apliki al ĉiu individua maldekstremulo sed preskribi la ĝeneralan karakteron de la maldekstremulo kiel movado. Kaj la ĝenerala karaktero de movado ne necesas determinata de la nombra proporcio de la variaj specoj de homoj engaĝantaj en la movado.

224. La homoj, kiuj superas al pozicioj de potenco en maldekstremaj movadoj emas esti maldekstremuloj de la speco, kiu plej malsatas por potenco, ĉar homoj malsatantaj por potenco estas tiuj, kiuj strebas plej forte por iri en poziciojn de potenco. Kiam la potenco-malsatanta speco kaptis la regon sur la movado, estas multaj maldekstremuloj el pli milda speco, kiuj ene malaprobi pri multe de la agoj de la gvidantoj, sed ne povas igi sin kontraŭi ilin. Ili BEZONAS ilian fidon en la movado, kaj ĉar ili ne povas forlasi ĉi tiun fidon, ili sekvas la gvidantojn. Vere, IUJ maldekstremuloj ja havas la kuraĝon por kontraŭi la totalismajn emojn, kiuj aperas, sed ili ĝenerale malvenkas, ĉar la potenco-malsatanta speco estas pli bone organizata, estas pli malkompata kaj Makiavela kaj prizorgis konstrui por si fortan potencan bazon.

225. Tiuj ĉi fenomenoj aperis klare en Rusio kaj en aliaj landoj, kiuj estis transprenitaj de maldekstremuloj. Simile, antaŭ la disfalo de komunismo en Sovetunio, maldekstremaj specoj en la Okcidento apenaŭ kritikus tiujn landojn. Se ĝenataj, ili konfesus, ke Sovetunio faris multajn malĝustajn agojn, sed poste ili provus trovi senkulpojn por la komunistoj kaj ekparolas pri la misfaroj de la Okcidento. Ili ĉiam kontraŭis la Okcidentan armean rezistadon al komunista agreso. Maldekstremaj specoj tutmonde ĝisfunde protestis la Usonan militan agon en Vjetnamio, sed kiam Sovetunio invadis Afganion, ili faris nenion. Ne ke ili aprobis la agojn de Sovetunio, sed pro sia maldekstrema fido, ili ĵus ne povis elteni meti sin en opozicion al la komunismo. Hodiaŭ, en tiuj el niaj universitatoj, kie "politika ĝusteco" dominas, estas verŝajne multaj maldekstremaj specoj, kiuj private malaprobas la subpremadon de akademia libereco, sed ili malgraŭe sekvas ĝin.

226. Tiel la fakto, ke multaj individuaj maldekstremuloj estas persone mildaj kaj plimalpli toleremaj homoj neniel preventas la maldekstremon kiel tuton havi totalisman tendencon.

227. Nia diskuto pri la maldekstremo havas seriozan malforton. Ankoraŭ ne estas tute klare, kion ni signifas per la vorto "maldekstremo". Ne ŝajnas, ke ni povas fari multon pri ĉi tio. Hodiaŭ la maldekstremo estas fragmentigita en tutan spektron de aktivismaj movadoj. Sed ne ĉiuj aktivismaj movadoj estas maldekstremaj, kaj kelkaj aktivemaj movadoj (ekzemple: radika ekologio) ŝajnas inkludi ambaŭ personecojn de la maldekstrema speco kaj personecoj de ĝisfunde ne-maldekstremaj specoj, kiuj devas scii pli bone ol kunlabori kun maldekstremuloj. Varioj de maldekstremuloj transiĝas laŭgrade en variojn de ne-maldekstremuloj kaj ni mem kutime trovus malfacile decidi, ĉu donita individuo estas aŭ ne estas maldekstremulo. Ĝis la amplekso, ke ĝi estas entute difinita, nia konceptado de la maldekstremo estas difinita laŭ la diskuto pri ĝi, kiun ni donis en ĉi tiu artikolo, kaj ni nur povas konsili la leganton, ke li uzu sian propran juĝadon por decidi kiu estas maldekstremulo.

228. Sed estos helpema listigi kelkajn kriteriojn por diagnozi la maldekstremon. Tiuj ĉi kriterioj ne povas esti aplikata laŭ tranĉanta maniero. Kelkaj individuoj povus plenumi iujn el la kriterioj sen esti maldekstremuloj, kelkaj maldekstremuloj povus ne plenumi ajnan el la kriterioj. Denove, vi nur devas uzi vian juĝadon.

229. La maldekstremulo estas direktata al grandskala kolektivismo. Li emfazas la devon de la individuo por servi la socion kaj la devon de la socio por zorgi la individuon. Li havas negativan sintenon al individuismo. Li ofte prenas moralisman tonon. Li emas esti por armila regado, por seksa edukado, kaj aliaj psikologie "lumigaj" edukaj metodoj, por socia planado, por negativa diskriminacio, por multkulturismo. Li emas identigi sin kun viktimoj. Li emas esti kontraŭ la konkurado kaj kontraŭ la perforto, sed li ofte trovas senkulpojn por tiuj maldekstremuloj, kiuj ja faras perforton. Li ŝatas uzi la kutimajn kaptfrazojn de la maldekstremo, kiel "rasismo", "seksismo", "homofobio", "kapitalismo", "imperiismo", "novkoloniismo", "genocido", "socia ŝanĝo", "socia justeco", "socia respondeco". Eble ke la plej bona diagnoza trajto de la maldekstremulo estas sia emo por kunsenti la sekvontajn movadojn: feminismo, gejaj rajtoj, etnaj rajtoj, malkapablaj rajtoj, bestaj rajtoj, politika ĝusteco. Iu ajn, kiu ege kunsentas ĈIUJN el tiuj ĉi movadoj preskaŭ certe estas maldekstremulo.[36]

230. La pli danĝeraj maldekstremuloj, tio estas, tiuj, kiuj pli malsatas por potenco, ofte estas karakterizataj per aroganteco aŭ per dogma aliro al ideologio. Tamen, la plej danĝeraj maldekstremuloj el ĉiuj povas esti certaj supersociigitaj specoj, kiuj evitas agacajn montradojn de agresemo kaj detenas sin reklami sian maldekstremon, sed laboras silente kaj diskrete por antaŭenigi kolektivismajn valorojn, "lumigajn" sociajn teknikojn por la sociigado de infanoj, dependecon de la individuo al la sistemo, ktp. Tiuj "kaŝataj" maldekstremuloj (kiel ni nomas ilin) proksimumas certajn burĝajn specojn koncerne praktikan agadon, sed diferencas el ili en psikologio, ideologio, kaj motivo. La ordinara burĝulo provas alporti homojn sub la rego de la sistemo por protekti sian vivmanieron, aŭ li faras tion simple ĉar lia sinteno estas kunvena. La kaŝita maldekstremulo provas alporti homojn sub la rego de la sistemo ĉar li estas Vera Kredanto en kolektivisma ideologio. La kaŝita maldekstremulo diferencas el la ordinara maldekstremulo de la supersociigita speco per la fakto, ke lia ribelema impulso estas pli malforta kaj li estas pli sekure sociigita. Li diferencas ol la ordinara sufiĉe sociigita burĝulo per la fakto, ke estas iu profunda manko en li, kiu faras ĝin necesa por li dediĉi sin al kaŭzo kaj mergi sin en kolektiveco. Kaj eblas, ke lia (sufiĉe sublimigita) impulso por potenco estas pli forta ol tio de la mezuma burĝulo.

Fina noto

231. Tra ĉi tiu artikolo, ni faris neprecizajn deklarojn kaj deklarojn, kiuj devus havi ĉiajn kvalifikojn kaj rezervojn ligataj al ili; kaj iuj el niaj deklaroj povus esti tute malveraj. La manko de sufiĉa informaĵo kaj la bezono por mallongeco igis ĝin neebla por ni formuli niaj asertojn pli precize aŭ aldoni ĉiujn necesajn kvalifikojn. Kaj kompreneble en ĉi tia diskuto, oni devas dependi multe al intuicia juĝado, kaj kelkfoje tio povas esti malĝusta. Do ni ne asertas, ke tiu ĉi artikolo esprimas pli ol kruda proksimumo al la vero.

232. Tute egale, ni racie certas, ke la ĝeneralaj skizoj de la pentraĵo, kiun ni pentris ĉi tie, estas plimalpli ĝusta. Nur unu ebla malforta punkto devas esti menciita. Ni portretis la maldekstremon en sia moderna formo kiel fenomeno aparta al nia tempo kaj kiel simptomo de la perturbo de la potenca procezo. Sed ni eble malpravas pri ĉi tio. La supersociigitaj specoj, kiuj provas kontentigi sian impulson trudante sian moralecon al ĉiuj certe ekzistas delonge. Sed ni PENSAS, ke la decidema rolo ludata de la sentoj de malplivaloreco, malalta memfido, senpotenceco, identiĝo al viktimoj de homoj, kiuj mem ne estas viktimoj, estas aparteco de la moderna maldekstremo. Identiĝo al viktimoj de homoj, kiuj mem ne estas viktimoj, povas esti vidita iagrade en la 19-a-jarcenta maldekstremo kaj frua kristanismo, sed kiom ni povas kompreni, simptomoj de malalta memestimo, ktp, ne estis preskaŭ tiom evidentaj en ĉi tiuj movadoj, aŭ en ajnaj aliaj movadoj, kiel ili estas en la moderna maldekstremo. Sed ni ne estas en la pozicio por aserti certe, ke nenia movado ekzistis antaŭ la moderna maldekstremo. Tio ĉi estas signifoplena demando, al kiu la historiistoj devas doni sian atenton.


Notoj

1. (Paragrafo 19) Ni ne asertas, ke ĈIUJ, aŭ eĉ plej, ĉikanantoj kaj malkompataj konkurantoj suferas de sentoj de malplivaloreco.

2. (Paragrafo 25) Dum la Viktoriana epoko [inter la jaroj 1837 kaj 1901], multaj supersociigitoj suferis de seriozaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la subpremado aŭ la provo subpremi siajn seksajn sentojn. Freud ŝajne bazis siajn teoriojn el tiaj homoj. Hodiaŭ la fokuso de sociigado ŝanĝiĝis el seksumo al agreso.

3. (Paragrafo 27) Ne nepre inkluzive de fakuloj en inĝenierarto aŭ la "malmolaj" sciencoj.

4. (Paragrafo 28) Estas multaj individuoj el la meza kaj alta klasoj, kiuj rezistas al iuj el tiuj ĉi valoroj, sed kutime ilia rezisto estas plimalpli kaŝata. Tia rezisto aperas en la amaskomunikilo nur ĝis tre limigata amplekso. La ĉefa puŝo de propagando en nia socio estas favora al la deklaritaj valoroj.

La ĉefa kialo, ke tiuj ĉi valoroj iĝis, se tiel diri, la oficialaj valoroj de nia socio estas, ke ili estas utilaj al la industria sistemo. Perforto estas malkuraĝigata, ĉar ĝi perturbas la funkciadon de la sistemo. Rasismo estas malkuraĝigata, ĉar etnaj konfliktoj ankaŭ perturbas la sistemon, kaj diskriminacio malŝparas la talentojn de malplimultuloj, kiuj povus esti utilaj al la sistemo. Malriĉeco devas esti "kuracata", ĉar la malsupreklaso kaŭzas problemojn por la sistemo kaj kontakto kun la malsupreklaso malaltigas la moralo de la aliaj klasoj. Virinoj estas kuraĝigataj havi karierojn, ĉar iliaj talentoj estas utilaj al la sistemo kaj, pli grave, ĉar, havante regulajn laborojn, virinoj pli taŭge integriĝas en la sistemon kaj ligata rekte al ĝi anstataŭ al siaj familioj. Tiu ĉi helpas plimalfortigi familian solidarecon. (La estroj de la sistemo diras, ke ili volas plifortigi la familion, sed ili vere volas, ke la familio servas kiel efektiva ilo por la sociigado de infanoj laŭ la bezonoj de la sistemo. Ni argumentas en paragrafoj 51, 52, ke la sistemo ne povas permesi al la familio aŭ aliaj malgrandaj sociaj grupoj esti fortaj aŭ aŭtonomaj.)

5. (Paragrafo 42) Oni povus argumenti, ke la plimulto de la homoj ne volas fari siajn proprajn decidojn sed volas, ke la estroj fari ilian pensadon por ili. Estas ero de vero en ĉi tio. Homoj ŝatas fari siajn proprajn decidojn en etaj aferoj, sed fari decidojn pri malfacilaj, fundamentaj demandoj devigas alfronti psikologian konflikton, kaj plej homoj malamas psikologian konflikton. Tial ili emas pendi sur aliaj por fari malfacilajn decidojn. Sed ne sekvas, ke ili ŝatas havi decidojn trudatajn al ili sen havi ajnan ŝancon por influi tiujn decidojn. La plimulto de la homo estas naturaj sekvantoj, ne gvidantoj, sed ili volas havi rektan personan eniro al iliaj estroj, ili volas povi influi la estrojn kaj partopreni iagrade en fari eĉ la malfacilajn decidojn. Almenaŭ ĝis tiu amplekso, ili bezonas aŭtonomion.

6. (Paragrafo 44) Kelkaj el la simptomoj listigitaj similas al tiuj, kiuj estas montrataj de enkaĝigitaj bestoj.

Por klarigi kiel ĉi tiuj simptomoj aperas el la senigo kun respekto al la potenca proceso:

Komuna-prudenta kompreno de la homa naturo diras al oni, ke la manko de celoj, kies atingo postulas klopodon, konkludas al enuo, kaj tiu enuo, longdaŭre, ofte konkludas finfine al deprimo. La malsukceso por atingi celojn konkludas al frustriĝo kaj la malpliigo de memestimo. Frustracio konkludas al la kolero, kolero al la agreso, ofte en la formo de edza aŭ infana mistrakto. Estis montrita, ke longdaŭra frustriĝo kutime konkludas al la deprimo kaj tiu deprimo emas kaŭzi kulposenton, dormajn perturbojn, manĝajn perturbojn kaj malbonajn sentojn pri si mem. Tiuj ĉi, kiuj emas al la deprimo serĉas la plezuron kiel antidoton; tial la nesatigebla ĝuamo kaj troa seksumado, kun perversioj kiel rimedo por ricevi novajn amuzojn. La enuo ankaŭ emas kaŭzi la troan serĉadon por plezuro, ĉar, malhavante aliajn celojn, homoj ofte uzas la plezuron kiel celon. Rigardu la akompanantan diagramon.

La antaŭa estas simpligado. La realeco estas pli kompleksa, kaj kompreneble, la senigo kun respekto al la potenca procezo ne estas la NURA kaŭzo de la priskribitaj simptomoj.

Krome, kiam ni mencias la deprimon, ni ne nepre volas diri la deprimon, kiu sufiĉas severa por esti traktata de psikiatro. Ĝi ofte implikas nur mildajn formojn de deprimo. Kaj kiam ni diras pri celoj, ni ne nepre volas diri longtempaj, pripensitaj celoj. Por multaj aŭ plej homoj tra multe de la homa historio, la celoj de mano-al-buŝa ekzisto (nur provizi sin kaj sian familion kun manĝaĵo de tago al tago) estis sufiĉa.

7. (Paragrafo 52) Parta escepto povus esti farata por kelkaj pasivaj, enrigardantaj grupoj, kiel la amiŝoj, kiuj havas etajn efikojn al la vasta socio. Krom ĉi tiuj, kelkaj veraj etaj komunumoj ja ekzistas hodiaŭ en Usono. Ekzemple, junulaj bandoj kaj "kultoj". Ĉiuj rigardas ilin kiel danĝeraj, kaj tiel ili estas, ĉar la membroj de tiuj ĉi grupoj estas lojalaj ĉefe al unu la alia anstataŭ al la sistemo, tial la sistemo ne povas regi ilin.

Aŭ konsideru la ciganojn. La ciganoj kutime foiras senpune pri ŝtelo kaj fraŭdo, ĉar iliaj lojalecoj estas tiom kiel ili ĉiam povas igi aliajn ciganojn doni atestaĵon, kiu "pruvas" ilian senkulpecon. Evidente, la sistemo estus en serioza problemo se tro da homoj apartenus al tiaj grupoj.

Iuj de la frue 20-a-jarcentaj ĉinaj pensantoj, kiuj koncernis pri la moderniĝo de Ĉinio, rekonis la bezono por frakasi etajn sociajn grupojn kiel la familio. "(laŭ Sun Jatsen) la ĉina popolo bezonis novan hulon de patriotismo, kiu allasas transigon de lojaleco el la familio al la ŝtato.... (laŭ Li Huang) tradiciaj ligiloj, aparte al la familio, devis esti forlasitaj se naciismo disvolviĝus en Ĉinio." (Chester C. Tan "Chinese Political Thought in the Twentieth Century", paĝo 125, paĝo 297.)

8. (Paragrafo 56) Jes, ni scias, ke Usono dum la 19-a jarcento havis siajn problemojn, kaj seriozaj, sed por mallongeco, ni devas esprimi nin per simplaj terminoj.

9. (Paragrafo 61) Ni lasas flanken la "malsupreklason". Ni nur priparolas la ĉeftendencon.

10. (Paragrafo 62) Kelkaj sociaj sciencistoj, edukistoj, "mensa-sanaj" profesiuloj kaj tiaj faras sian eblon por puŝi la sociajn impulsojn en la unuan aron, provante certiĝi, ke ĉiuj havas kontentigan socian vivon.

11. (Paragrafoj 63, 82) Ĉu la impulso por senfina materiala akirado vere estas artefarita kreitaĵo de la reklama kaj merkatika industrio? Certe, ne estas intima homa impulso por materiala akirado. Estis multaj kulturoj, en kiuj homoj deziris tre iomete materialan riĉaĵon plue tiuj, kiuj estis necesaj por kontentigi siajn bazajn fizikajn bezonojn (aborigenaj aŭstralianoj, tradicia meksika kamparana kulturo, kelkaj afrikaj kulturoj). Aliflanke, ankaŭ estis antaŭ-industriaj kulturoj, en kiuj materiala akirado havis gravan rolon. Do ni ne povas aserti, ke la hodiaŭa akirado-direktanta kulturo estas ekskluzive kreitaĵo de la reklama kaj merkatika industrio. Sed estas klare, ke la reklama kaj merkatika industrio havis gravan parton en la kreado de tiu kulturo. La grandaj korporacioj, kiuj elspezas milionojn en reklamado, ne elspezus tian monon sen solida pruvo, ke ili reakiras ĝin en pliigitaj elvendoj. Membro de FC renkontis vendadan manaĝeron iom jaroj antaŭen, kiu sufiĉis sincera diri al li, "Nia laboro estas igi homojn aĉeti aĵojn, kiuj ili ne volas kaj ne bezonas." Li poste priskribis, kiel netrejnita novico povus prezenti al homoj la faktojn pri produkto, kaj tute ne farus vendon, dum trejnita kaj sperta profesia vendisto farus multajn vendojn al la samaj homoj. Tiu ĉi montras, ke homoj estas manipulataj en aĉeti aĵojn, kiuj ili vere ne volas.

12. (Paragrafo 64) La problemo de la senceleco ŝajnas iĝi malpli serioza dum ĉirkaŭ la lasta 15 jaroj, ĉar homoj nun sentas malpli sekuraj fizike kaj ekonomie ol ili senti pli frue, kaj la bezono por la sekureco provizas celon al ili. Sed la senceleco estis anstataŭigita per la frustriĝo de la malfacileco por atingi sekureco. Ni emfazas la problemon de senceleco, ĉar liberaluloj kaj maldekstremuloj dezirus solvi niajn sociajn problemojn igante la socio garantii ĉies sekurecon; sed se tio povus esti farita, ĝi nur alportus reen la problemon de la senceleco. La vera problemo ne estas, ĉu la socio sufiĉe provizas aŭ ne la sekurecon al la homoj, la problemo estas, ke homoj estas dependigataj al la sistemo por ilia sekureco anstataŭ havantaj ĝin en siaj propraj manoj. Tio ĉi, krome, estas parto de la kialo por kelkaj homoj frenezas pri la rajto de porti armiloj; la posedo de armilo metas tiun aspekton de sia sekureco en siajn proprajn manojn.

13. (Paragrafo 66) La klopodoj de la konservativuloj por malpliigi la kvanton de registara regulado havas malmultajn profitojn al la ordinarulo. Unue, nur frakcio el la reguladoj povas esti forigitaj, ĉar plej reguladoj necesas. Alie, la plejparto de la malreguligo influas komercojn anstataŭ la ordinara individuo, tiel ke ĝia precipa efiko estas preni la regon el la registaro kaj donis ĝin al la privataj korporacioj. Kion tio signifas al la ordinarulo estas, ke registara enmiksiĝo en sia vivo estas anstataŭigita per enmiksiĝo de grandaj korporacioj, kiuj povas esti permesataj, ekzemple, ŝuti pli da kemiaĵoj, kiuj eniras sian akvoprovizon kaj doni al li kanceron. La konservativuloj nur konsideras la ordinarulo kiel suĉulo, ekspluatante lian rankoron al Granda Registaro por antaŭenigi la potenco de Granda Komerco.

14. (Paragrafo 73) Kiam oni aprobas la celon, por kiu la propagando estas uzata en difinita kazo, li ĝenerale nomas ĝin "edukado" aŭ aplikas al ĝi iun similan eŭfemismon. Sed propagando estas propagando sendepende de la celo, por kiu ĝi estas uzata.

15. (Paragrafo 83) Ni ne esprimas aprobon aŭ malaprobon de la invado de Panamo. Ni nur uzas ĝin por ilustri punkton.

16. (Paragrafo 95) Kiam la usonaj kolonioj estis sub la rego de Britio, estis malmulte kaj malpli efikaj garantioj de libereco ol kiom estis post la Usona Konstitucio efikis, sed estis pli da personala libereco en antaŭ-industria Usono, ambaŭ antaŭ kaj post la Milito de Usona Sendependeco, ol kiom estis post la Industria Revolucio ekregis en ĉi tiu lando. Ni citas el "Violence in America: Historical and Comparative Perspectives," redaktita de Hugh Davis Graham kaj Ted Robert Gurr, ĉapitro 12 de Roger Lane, paĝoj 476-478:

"La progresa plialtigo de normoj de konveneco, kaj kun ĝi la pliiĝanta dependeco al oficiala leĝa devigo (en 19-a-jarcenta Usono)... estis kutimaj al la tuta socio... La ŝanĝo en socia konduto estas tiel longtempa kaj tiel vasta por sugesti ligon kun la plej fundamenta de la nuntempaj sociaj procezoj; tio de industria urbiĝo mem." Masaĉuseco en 1835 havis loĝantaron de iom 660,940. 84 procenta kampara, superforte antaŭ-industria kaj denaska. Ĝiaj civitanoj kutimis al konsiderinda persona libereco. Ĉu kiel ĉaristoj, bienistoj aŭ metiistoj, ili ĉiuj kutimis fiksi siajn proprajn horarojn, kaj la naturo de ilia laboro faris ĝin fizike sendependaj al unu la aliaj... Individuaj problemoj, pekoj aŭ eĉ krimoj, ĝenerale ne estis kaŭzo por la pli vasta socia koncerno... "Sed la efiko de la duopaj movadoj al la urbo kaj al la fabrikejoj, ambaŭ jam kolektante forton en 1835, havis progresan efikon al persona konduto tra la 19-a jarcento kaj en la 20-an. La fabrikejo postulis regulecon de konduto, vivo regata de obeo al la ritmo de la horloĝo kaj kalendaro, la postulo de la skipestro kaj la kontrolisto. En la urbo aŭ urbeto, la bezonoj por vivi en dense plenplenaj kvartaloj malebligas multajn agojn, kiuj antaŭe estis neobĵetindaj. Ambaŭ blua- kaj blanka-kolumaj dungitoj en pli grandaj firmaoj estis reciproke dependantaj al siaj kunuloj; ĉar la laboro de unu viro taŭgas en alian, tiel ke la afero de unu viro ne plu estis sia propra."

"La rezulto de la nova organizado de la vivo kaj la laboro estis evidenta antaŭ 1900, kiam iu 76 procentoj el la 2,805,346 loĝantoj de Masaĉuseco estis klasifikataj kiel urbanoj. Multe da perforta kaj neregula konduto, kiuj estis tolerindaj en fojfoja, sendependa socio, ne plu estis akceptebla en la pli formaligita, kunlabora etoso de la posta periodo... La moviĝo al la urboj, mallonge, produktis pli akordiĝeman, pli sociigitan, pli "civiligitan" generacion ol ĝiaj antaŭuloj."

17. (Paragrafo 117) Apologiistoj por la sistemo ŝatas citi kazojn, en kiuj elektoj estis deciditaj de unu aŭ du voĉdonoj, sed tiaj kazoj maloftas.

18. (Paragrafo 119) "Hodiaŭ, en teknologia progresintaj landoj, viroj vivas tre similaj vivoj malgraŭ geografiaj, religiaj, kaj politikaj diferencoj. La ĉiutagaj vivoj de kristana bankkasisto en Ĉikago, budhana bankkasisto en Tokio, kaj komunista bankkasisto en Moskvo estas multe similaj ol la vivo de ĉiu ajn el tiuj similas al tio de ajna unuopa viro, kiu vivis milo jaroj antaŭe. Tiuj ĉi similoj estas la rezulto de komuna teknologio..." L. Sprague de Camp, "The Ancient Engineers", eldono Ballantine, paĝo 17.

La vivoj de la tri bankkasistoj ne IDENTAS. Ideologio ja havas IOM da efiko. Sed ĉiuj teknologiaj socioj, por supervivi, devas evolui tra PROKSIMUME la sama trajektorio.

19. (Paragrafo 123) Nur pensu, nerespondeca genteknikisto povus krei multe da teroristoj.

20. (Paragrafo 124) Plua ekzemplo de nedezirindaj sekvoj de medicina progreso, supozu, ke fidinda kuraco por kancero estas trovita. Eĉ se la traktado estas tro multekosta por esti havebla al ĉiuj krom la elito, ĝi ege reduktos sian instigon por ĉesigi la eskapon de kancerigaĵoj en la medion.

21. (Paragrafo 128) Ĉar multaj homoj povas trovi kiel paradoksa la kompreno, ke granda kvanto da bonaĵoj povas aldoniĝi en malbonaĵon, ni ilustru per analogio. Supozu, ke S-ro A ludas ŝakon kun S-ro B. S-ro C, kiu estas grandmajstro, rigardas super la ŝultro de S-ro A. S-ro A kompreneble volas venki sian ludon, do se S-ro C indikas bonan movon por li fari, li faras al S-ro A favoron. Sed supozu nun, ke S-ro C diras al S-ro A, kiel fari ĈIUJN liajn movojn. En ĉiu aparta momento li faras al S-ro A favoron, montrante al li lian plejn bonan movon, sed farante ĈIUJN liajn movojn por li, li ruinigas lian ludon, ĉar tute ne estas motivo, ke S-ro A ludas la ludon se iu alia faras ĉiujn siajn movojn.

La situacio de la modernulo esta analogia al tio de S-ro A. La sistemo faras la vivon de individuo pli facila por li per sennombraj manieroj, sed farante tion senigas lin el la rego sur sia propra sorto.

22. (paragrafo 137) Ĉi tie, ni konsideras nur la konflikton de valoroj ene de la ĉeftendenco. Por la simpligado, ni lasas el la pentraĵo "eksterulajn" valorojn, kiel la ideo, ke la sovaĝa naturo pli gravas ol homa ekonomia bonfaro.

23. (paragrafo 137) Memintereso ne necese estas MATERIALA memintereso. Ĝi povas konsisti en la plenumado de iu psikologia bezono, ekzemple, la antaŭenigo de onia propra ideologio aŭ religio.

24. (paragrafo 139) Kvalifikado: Estas en la intereso de la sistemo permesi certajn preskribitan gradon da libereco en kelkaj areoj. Ekzemple, ekonomia libereco (kun taŭgaj limigoj kaj retenoj) pruvis sin efika en la antaŭenigo de ekonomia kresko. Sed nur planita, ĉirkaŭskribita, limigita libereco estas en la intereso de la sistemo. La individuo devas ĉiam esti tenata sub rimeno, eĉ se la rimeno kelkfoje estas longa (rigardu paragrafojn 94, 97).

25. (paragrafo 143) Ni ne intencas sugesti, ke la efiko aŭ la potencialo por la supervivo de socio ĉiam estis inverse proporcia al la kvanto de premo aŭ malkomforto, kiun la socio trudas al la homoj. Tio certe ne estas la kazo. Estas bona kialo por kredi, ke multaj primitivaj socioj trudis al la homoj malpli premon ol eŭropa socio, sed eŭropa socio pruvis sin pli efika ol ajna primitiva socio kaj ĉiam venkis en konfliktoj kun tiaj socioj pro la avantaĝoj donataj de la teknologio.

26. (paragrafo 147) Se vi pensas, ke pli efika polico estas sendube bona ĉar ĝi subpremas la krimon, memoru ke la krimo kiel difinata de la sistemo ne necese estas kion VI nomus krimo. Hodiaŭ, la fumado de mariĥuano estas "krimo", kaj, en kelkaj lokoj en Usono, ankaŭ estas la posedo de neregistrita pafilo. Morgaŭ, la posedo de AJNA pafilo, registrita aŭ ne, povos esti krimo, kaj la sama povas esti kun malaprobataj metodoj de infana edukado, kiel pugfrapado. En kelkaj landoj, la esprimo de disidentaj politikaj opinioj estas krimo, kaj ne estas certeco, ke ĉi tio neniam okazos en Usono, ĉar neniu konstitucio aŭ politika sistemo daŭras senfine.

Se socio bezonas grandan, potencan polican sistemon, estas io grave malbona en tiu socio; ĝi devas trudi homojn al severaj premoj se tiom multe rifuzas observi la regulojn, aŭ observas ilin nur devigate. Multaj socioj en la pasinto funkciis kun malmultaj aŭ sen formala leĝa devigo.

27. (paragrafo 151) Por esti certa, pasintaj socioj havis rimedojn por influi homan konduton, sed ĉi tiuj estis primitivaj kaj de malalta efiko kompare al la teknologiaj rimedoj, kiuj nun estas disvolvigitaj.

28. (paragrafo 152) Tamen, kelkaj psikologoj publike esprimis opiniojn, kiuj indikis sian malestimon por homa libereco. Kaj la matematikisto Claude Shannon estis citita en Omni (aŭgosto 1987), dirante, "Mi imagas tempon, kiam ni estos al robotoj, kio hundoj estas al homoj, kaj mi apogas la maŝinojn."

29. (paragrafo 154) Tio ne estas scienca fikcio! Verkinte paragrafon 154, ni ektrovis artikolon en Scientific American, laŭ kiu sciencistoj aktive disvolvas teknikojn por identigi eblajn estontajn krimulojn kaj por trakti ilin per kombinaĵo de biologiaj kaj psikologiaj rimedoj. Kelkaj sciencistoj plendas pri la deviga aplikado de la traktado, kiuj povus esti havebla en la preskaŭa estonteco. (Rigardu "Seeking the Criminal Element" de W. Wayt Gibbs, Scientific America, marto 1995.) Povas esti, ke vi pensas, ke tio ĉi estas bona ĉar la traktado estus aplikata al tiuj, kiuj povus iĝi perfortaj krimuloj. Sed kompreneble, ke ĝi ne ĉesos tie. Poste, traktado estos aplikata al tiuj, kiuj povus iĝi ebriaj kondukistoj (ili ankaŭ endanĝerigas la homan vivon), kaj poste eble al kiuj pugfrapas siajn infanojn, poste al ekologiistoj, kiuj sabotas arbarekspluatajn ekipaĵojn, finfine al iu ajn, kies konduto estas maloportuna al la sistemo.

30. (paragrafo 184) Plua avantaĝo de la naturo kiel kontraŭ-idealo al la teknologio estas, ke por multaj homoj, la naturo inspiras la specon de pieco, kiu estas asociata kun la religio, tiel ke la naturo povus eble esti idealigata laŭ religia bazo. Veras, ke en multaj socioj, la religio servis kiel subteno kaj pravigo por la establita ordo, sed ankaŭ veras, ke la religio ofte provizis bazon por ribelo. Tiel povus esti utile meti religian elementon en la ribelon kontraŭ la teknologio, plie ĉar la Okcidenta socio hodiaŭ ne havas fortan religian fondon. La religio, nune, aŭ estas uzata kiel malsincera kaj travidebla subteno por mallarĝa, mallongvida egoismo (kelkaj konservativuloj uzas ĝin tiel), aŭ eĉ estas cinike ekspluata por gajni facilan monon (de multaj evangeliistoj), aŭ ĝi estas degenerinta en krudan malracionalismo (fundamentaj protestantaj sektoj, "kultoj"), aŭ simple stagnas (katolikismo, ĉeftendenca protestantismo). La preskaŭa afero al forta, vasta, dinamika religio, kiu la Okcidento vidis lastatempe estas la kvazaŭa religio de la maldekstremo, sed la maldekstremo hodiaŭ estas fragmentigita kaj ne havas klaran, unuigitan, inspireman celon.

Tiel estas religia vakuo en nia socio, kiuj povus eble esti plenigita de religio fokusanta al la naturo en opozicio al la teknologio. Sed estus miso provi elpensi artefarite religion por plenigi tiun ĉi rolon. Tia inventita religio estus malsukceso. Konsideru la "Gaia"-n religion kiel ekzemplon. Ĉu ĝiaj adeptoj VERE kredas je ĝi aŭ ĉu ili nur aktoras? Se ili nur aktoras, ilia religio finfine estos fiasko.

Verŝajne estas plej bone ne meti la religion en la konflikton de la naturo kontraŭ la teknologio krom se vi mem VERE kredas je tiu religio kaj trovas, ke ĝi elvokas profundan, fortan, aŭtentika respondon en multaj aliaj homoj.

31. (paragrafo 189) Supozante, ke tia fina puŝo okazas. Konjekteble, la industria socio povus esti eliminita en iom laŭgrada aŭ popeca maniero (rigardu paragrafojn 4, 167 kaj Noton 4).

32. (paragrafo 193) Eĉ estas konceptebla (fore), ke la revolucio povus konsisti nur de ega ŝanĝo de sintenoj al la teknologio, rezultante en relative laŭgrada kaj nedolora malintegro de la industria socio. Sed se ĉi tio okazas, ni tre bonŝancos. Estas pli verŝajne, ke la transiro al ne-teknika socio estos tre malfacila kaj pleno de konfliktoj kaj katastrofoj.

33. (paragrafo 195) La ekonomia kaj teknologia strukturo de socio ege pli gravas ol ĝia politika strukturo en la determino de la maniero, kiel la ordinarulo vivas (rigardu paragrafojn 95, 119 kaj Notojn 16, 18).

34. (paragrafo 215) Tiu ĉi deklaro referas al nia aparta formo de anarkiismo. Vasta vario de sociaj sintenoj estis nomataj "anarkiistoj", kaj povas ke multaj, kiuj konsideras sin kiel anarkiistoj, ne akceptus nian deklaron en paragrafo 215. Devas esti rimarkata, krome, ke estas senperforta anarkiisma movado, kies membroj verŝajne ne akceptus FC-n kiel anarkiisma kaj certe ne aprobus la perfortajn metodojn de FC.

35. (paragrafo 219) Multaj maldekstremuloj estas motivataj ankaŭ de malameco, sed la malameco verŝajne rezultas parte el la frustrata bezono por potenco.

36. (paragrafo 229) Gravas kompreni, ke ni signifas iun, kiu kunsentas al ĉi tiuj MOVADOJ kiel ili ekzistas hodiaŭ en nia socio. Oni, kiu kredas, ke virinoj, samseksemuloj, ktp, devas havi egalajn rajtojn ne necese estas maldekstremulo. La feminisma, gejaj rajtaj, ktp, movadoj, kiuj ekzistas en nia socio havas apartan ideologian tonon, kiu karakterizas la maldekstremon, kaj se oni kredas, ekzemple, ke virinoj devas havi egalajn rajtojn, ĝi ne necese sekvas, ke oni devas kunsenti al la feminisma movado kiel ĝi ekzistas hodiaŭ.